|
serĉado :
|

Mi neniel pardonpetas pro mia esperantigo de propraj nomoj en tiu ĉi traduko. Min ĉiam ĝenas fremdlingvaj nomoj, ofte por mi neprononceblaj, meze de esperanta teksto, ĉar ili ĉiam hezitigas la rapidan fluon de mia legado. Ne nur tio, sed la fremdlingvaj nomoj ne akceptas nature adjektivigon aŭ adverbigon, kaj — plej grave— akuzativigon. Ne ekzistas regulo, kiu tekstas : La akuzativo estas deviga, krom en la kazo de propraj nomoj aŭ : objekto ne ekzistas, kiam temas pri propraj nomoj. Agi tiel estas subtila subfoso de nia lingvo, kaj vidigas mankon de fido pri ĝi entute.
"Lasta vorto : se iu cinikulo demandas, kial mi subskribas mian artikolon per la nomo William Auld kaj ne per Vilhelmo Oldo, la respondo estas triflanka. Unue, ankoraŭ ne temas pri kunteksto literatura ; due, la unua formo jam fariĝis konata ideogramo en Esperantujo ; trie : mia longjara kutimo kontraŭpezas en mi, kiel en multaj aliaj. Sed se atentos mian alvokon sufiĉe multaj apogantoj, mi tre feliĉe ekuzos mian esperantan nomon.”
“La lingva esenco de Esperanto” (UEA, 1983) verkis Atanas D. Atanasov.
_ En la ĉapitro “La propraj nomoj en Esperanto” la aŭtoro citas el la artikolo de Auld (“Pri la transskribo de propraj nomoj, unuavice en literaturaj tekstoj”, Scienca Revuo vol. 21, n-ro 4/5, 1970). El la blogo de Vastalto
Sama rubriko :
Klaŭdo Roux : La natursciencaj terminoj en la Nova PIV
Rajmundo LAVAL : Pri propraj nomoj
Lanti pri esperantigo de propraj nomoj (citaĵo el antaŭparolo)
Oldo (Auld) pri esperantigo de propraj nomoj
Ŝulco pri esperantigo de propraj nomoj
Berlina komentario pri la Fundamento
UNIVERSALA ESPERANTO METODO DE DOKTORO BENSON (instrulibro de Esperanto)
Ĝemil Ksus : Kian lingvon uzu la progresemuloj ?