sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Anonima : La pensoj liberas

kantotraduko




Anonima

La pensoj liberas

(germana popolkanto)

1

La pensoj de la hom’
liberas kaj restas,
laŭ nokta fantom’
kaŝitaj ja estas.
Ĝin hom’ nek divenas
nek ĉenoj katenas.
Do restas laŭ senc’,
ke liberas la pens’ ! 


2

Mi pensas kun plezur’,
kverelojn evitas.
Sekrete mi nur
pri ĉio meditas.
Dezirojn - vi sciu -
malhelpas neniu,
ja restas laŭ senc’,
ke liberas la pens’ ! 


 3

Se iu ĵetos min
karceren permane,
mi simple diras lin :
“Vi agas ja vane.
La pensoj trapasos
kaj murojn frakasos
per forta potenc’,
ĉar liberas la pens’.” 


 4

Kaj tial ĉe la fin’
mi zorgojn forŝovu,
ke vivgoĵo min
do daŭre plu movu.
Mi povas sentime
beati anime
laŭ sento kaj mens’,
ĉar liberas la pens’’ !
 

tradukis Hans-Georg Kaiser
surbaze de traduko de B.Klatil

Rimarko : vortoj de “fluganta folio” (1780)



 Anonym
Die Gedanken sind frei

1

Die Gedanken sind frei,
wer kann sie erraten ?
Sie rauschen vorbei
wie nächtliche Schatten.
Kein Mensch kann sie wissen,
kein Kerker einschließen.
Es bleibet dabei :
Die Gedanken sind frei !

2

Ich denke, was ich will
Und was mich beglücktet,
doch alles in der Still,
und wie es sich schicket.
Mein Wunsch und Begehren
Kann niemand verwehren,
es bleibet dabei :
Die Gedanken sind frei !


Und sperrt man mich ein
im finsteren Kerker,
das alles sind rein
vergebliche Werke ;
dennn meine Gedanken
zerreißen die Schranken
und Mauern entzwei :
Die Gedanken sind frei !

4

Drum will ich auf immer
den Sorgen entsagen
Und will mich auch nimmer
mit Grillen mehr plagen.
Man kann ja im Herzen
Stets lachen und scherzen
und denken dabei :
Die Gedanken sind frei !



Sama rubriko :


puce Anonima : La pensoj liberas

puce Mi iras kun mia lanterno (kantotraduko)

puce Ŝirviolona Joĉjo (Zupfgeigenhansel) : Malhelas jam erikeje (kantotraduko)

puce Anonima : Fonto de rejuniĝo (kantotraduko)

puce Hannes Wader : Turniĝi kien mi povas ?

puce Arnim de Bretano : Ĝibvireto




Supren