sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Ŝirviolona Joĉjo (Zupfgeigenhansel) : Malhelas jam erikeje (kantotraduko)

(germanlingva popolkanto)



1

Malhelas jam erikeje,
do hejmen nun kun brav’.
Ni tranĉis jam ĉiun grenon
per nia nuda glav’.

2

Mi aŭdis sibli serpojn
en gren’ kun delikat’.
Mi aŭdis plendi la karan
pri perdo de l’ amat’.

3

Kvankam vi perdis amon,
mi portas vin en kor’.
Ni ambaŭ plektu do kune
kroneton kun fervor’.

4

Kroneton ja el rozo
el fask’ de trifoli’

En Frankfurt’ sur la ponto

tre neĝis apud mi.

5

La neĝo jam degelis
kaj fluas nun torent’.

Kvankam mi vin ne vidas,

mi portas vin en sent’.

6

Ĝardene de la patro
arbetoj staras du.

Kaj ili portas muskatojn

kaj brunnajletojn plu.

7

Muskatoj estas dolĉaj.

Siringoj belas tre.

Ni ambaŭ devas disiĝi,

adiaŭ do, ho ve !


tradukis Hans-Georg Kaiser

Rimarko : Brunnajletoj estas malnova germana esprimo por siringo.