Oni, ne nur en Francio, multe kritikas la "providencan ŝtaton". Oni tiel nomas la kolektive respondecan sistemon de socia protektado, inspiritan de la CNR (Nacia Konsilantaro de la Rezistado), kiun la francoj donis al si post la dua mondmilito.
Tiu socia protektado principe kovras kvar seriojn da specialaj financaj problemoj, al kiuj la salajruloj mem aŭ iliaj familianoj riskas esti elmetataj, sed kiuj superas la ordinarajn salajrajn enspezojn, aŭ kiuj prezentiĝas, kiam ial tiuj enspezoj mankas.
1) Malsano, patriniĝo, laborakcidentoj,
kripliĝo, morto,
2) Familiaj kostoj,
3) Maljuniĝo, emeritiĝo.
4) Senlaboreco.
Tiu protekta sistemo neniagrade ripozas sur principo de senrespondeca sinturno al "providenca ŝtato", sed estas la apliko de tre civitanece respondeca principo de solidareco klarvorte enskribita en la Antaŭparolo de la Konstitucio. Tiu principo, pli volonte forgesata ol la rajto bleki kontraŭ socialismo, cetere estas ankaŭ klarvorte metita en la deklaron de UN pri Homaj rajtoj.
Civilizita socio ĉiuokaze ne povas lasi siajn membrojn mortaĉi en mizero, kia ajn estas la kaŭzo de tiu mizero. Anstataŭ frivole lasi tiun zorgon al providence bonkoraj individuoj aŭ ŝtataj aŭ privataj helpinstitucioj, la francoj juĝis pli juste kaj efike organizi la aferon naciskale, kolektive. Cetere, la helpo, miaopinie tre kritikinde, ĉiuokaze estas kalkulita tiel trostrikte, ke ĝi neniam tute kovru la realajn bezonojn. Tiel, la proklamita principo de solidareco ne estas kompleta. Ĉiam restas io, kion la oncernato mem devas krompagi el sia propra poŝo. Kiu ne povas almenaŭ pagi tiun minimumon, tiu ne rajtas icevi monkompenson. Tiel la plej malriĉaj estas ekskluzivitaj el tiu protekto. Tiun limigon sukcesis trudi la reprezentantoj de la plej riĉaj tavoloj, frivolaj egoistoj kiuj opinias, ke ili mem neniam bezonos helpon.
Kiu pagas ? La enspezoj de la sistemo konsistas el kotizoj pagitaj de la salajruloj mem. Parto estas agita rekte de la salajrulo mem, kaj alia parto estas pagita de la mastro, sed enkalkulata de li en la aborkostoj kiel parto de la kostoj de la entrepreno. Tiuj kotizoj estas do tute pagitaj ekskluzive de la salajruloj. Oni ankaŭ nomas ilin prokrastita aŭ nerekta salajro. Tiuj kotizoj estas limigitaj per "plafono" : ili estas kalkulataj nur surbaze de la parto de la salajro malsupera al tiu "plafono". Tiel la plej malaltaj salajroj pagas proporcie pli altan kotizon.
Pro la rifuzo de diversaj kategorioj, ekzemple komercistoj, kiuj ne volis esti devigataj kotizi por la salajruloj, la sistemo ne estis ĝenerala por ĉiuj francoj, sed la tiel nomata ĝenerala reĝimo teorie nur koncernas la salajrulojn. Tamen ĝi estas poste pli malpli etendita al la tuta loĝantaro, do je la kosto de la salajruloj.
Ĉar la ĝenerala reĝimo ne kovras ĉiujn kostojn de la riskoj, la francoj kompletigis ĝin diversmaniere : propra ŝparo, privataj asekuroj, mutualaj societoj. Ili ofte aranĝis tion kontrakte en la kadro de siaj entreprenoj. Tiel ekzistas en Francio grandega nombro da diversaj protektosistemoj, kaj la koncepto pri "Providenca ŝtato" estas pure ideologie mita. La sola "Providenco", kies helpon iam ajn francaj salajruloj ricevis, estas tre senteble tirita el ilia propra poŝo, tio estas de ilia ekskluzive propra laboro. Ekonomiscience, la tiel nomata "Providenca Ŝtato" nur estas parto de la varia kapitalo.
Koncerne la salajrulojn de la ŝtato (ŝtatoficistoj, laboruloj de publikaj entreprenoj kaj servoj,ŝtataj kromaj salajruloj, ktp), iliaj kromaj protektsistemoj estas diversaj kiel en la privataj aktivecoj. Ĉar oni konsideris, ke la ŝtato ne estas mastro kiel la aliaj, ĝi ne pagas la tiel nomatajn mastrajn kotizojn sed anstataŭe laŭkontrakte pagas "sian" kontribuon (teorie laŭbezone) rekte el la ŝtata buĝeto. La ŝtato tiel faras nenian donacon al siaj do neniagrade privilegiataj salajruloj, sed eventuale nur repagas al ili sian mastran ŝuldon. Tiuj babiladoj, kiuj evidente celas dividi la salajrulojn kaj meti ilin unuj kontraŭ la liajn, ŝajnas al mi fiaj kaj naŭzaj.
La kotizoj de la ĝenerala reĝimo tamen reprezentas kolosan sumon : ĉirkaŭ 1000 miliardojn da francaj frankoj jare, tio estas preskaŭ la triono de la sumo, kiun banka komploto konfiskis al la orientaj germanoj, kaj pli ol la kvarono de la jara francia malneta salajra maso. Komprenindas do, ke tiu mona monto ekscitas la frandemon de la financistoj.
Konfiski ĝian regadon al ĝiaj plenrajtaj posedantoj, la kotizantoj, estis longa kaj malfacila tasko, al kiu pluraj generacioj da burĝaj diversmaskaj teknokratoj dediĉis sian strebadon. La reformo de uppé/Chirac "kuraĝe" (malpopularege) provas finfari ĝin per kompleta ŝtatigo. Dum tiuj linioj estas skribataj, la rezulto de la nuna strikmovado, kiu daŭras jam pli ol tri semajnojn, ankoraŭ ne estas konata. Marc Blondel, gvidanto de FO, kiu estas kun CGT unu el la ĉefaj strikantaj sindikatoj, prave nomis la eformon "rabo". Li esprimis pravan miron, ke tiu ŝtatigo okazas samtempe kun la privatigo de la granda, laŭ la reklamado tre rentodona industria grupo Pechiney (peŝine). Kial tiu ŝajna malkohero ? Ŝtatigo ja povas esti elemento de socia progreso, sed ankaŭ tre bone servi alian celon.
el Sennaciulo, januaro 1996
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.