![]() |
serĉado :
|
La franca verkisto Balzac neniam havis monon. Estas ja vere, ke en sia
skriboĉambro li posedis ŝrankon kun speciala tirkesto por mono ; sed tiu
ĉi tirkesto estis ĉiam malplena, ĉar la fama viro neniam posedis cent
frankojn kune. Kontraŭe, li havis ŝuldojn.Tiom da ŝuldoj, ke lia tuta
vivo estis senĉesa batalado kun la kreditoroj.
Iun tagon,
ĉirkaŭ tagmeze, kiam la verkisto kuŝis ankoraŭ en la lito (ĉar li
preferis labori dum la nokto) lia tajloro eniris en la ĉambron - kun
nepagita fakturo, kompreneble !
Balzac tre ĝentile akceptis la kreditoron, sed ne ellitigis sin.
"Kion vi deziras, sinjoro ?" li demandis.
La tajloro : "Sinjoro Balzac, jen mi alportas la fakturon por vi, pagotan..."
Balzac : "Bone. Malfermu la ŝrankon !"
La tajloro, plena de espero, ke li tuj ricevos monon, kun granda ĝojo malfermis la ŝrankon.
Balzac : "Bonvolu malfermi la supran tirkeston !"
La tajloro : "Ĝi estas malplena."
Balzac : "Malfermu do la malsupran !"
La tajloro : "Ankaŭ ĝi estas malplena."
Balzac : "Malfermu la dekstran !"
La tajloro : "Nenio enestas."
Balzac : "Do malfermu la maldekstran !"
La tajloro : "Ĝi estas plenigita per paperoj."
Balzac : "Tre bone. Ili estas nepagitaj fakturoj. Tien bonvolu meti ankaŭ vian."
Kaj li tute trankvile sin turnis sur sian alian flankon, por dormi plu.
PS : Detajpis Hans-Georg Kaiser el la internacia legolibro "TRA LA MONDO" , kolektita kaj prilaborita de Paul Bennemann.