sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita dimanĉon la 23an de oktobro 2022 . ĝis nun estas 1352 tekstoj










JUNA AMIKO : Se oni ne lernis ion (anekdoto)


Germana princo ordonis ĝeneralan devigan rekrutigon en sia lando. Ankaŭ la solan filo de la vidvino oni rekrutigis.

Tial la patrino iris al la princo mem kaj petis lin, ke li liberigu ŝian filon.

"Mi ne povas helpi al vi", respondis la princo, "ĉar eĉ miaj filoj propraj devas servi en la armeo."

"Tio estas komprenebla", diris la vidvino, "ĉar la filoj de Via Moŝto lernis ja nenion. Sed mia filo estas ŝuisto !"

La princo ridis kaj ordonis liberigi ŝian filon.

Sed la ruza princo pensis, ke li ja bezonas ŝuiston por siaj soldatoj.

Laŭ Juna Amiko
 
Sama rubriko :


puce JUNA AMIKO : Se oni ne lernis ion (anekdoto)

puce La karaj braceletoj (anekdoto el Fundamenta Krestomatio)

puce Balzac kaj lia tajloro (anekdoto)

puce Seppik : Skeptika vilaĝanino (anekdoto)

puce JUNA AMIKO : La enterigo de Moliere (anekdoto)




Supren