sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita dimanĉon la 23an de oktobro 2022 . ĝis nun estas 1352 tekstoj










Seppik : Skeptika vilaĝanino (anekdoto)




Maljuna vilaĝanino venis al Moskvo. Kun granda intereso ŝi rigardis la urbon kaj admiris la aŭtomobilojn kaj tramojn, ĉar la unuan fojon en sia vivo ŝi estis en granda urbo.

Interalie ŝi vizitis ankaŭ la bestan ĝardenon, kie ŝi vidis diversajn strangajn bestojn, kiajn ŝi neniam antaŭe vidis. Kiam ŝi fine venis al loko, kie estis du ĝirafoj kun longegaj koloj, ŝi ne povis plu teni sin kaj ekkriis indigne : « Tio estas trompo ! Tiaj bestoj ne povas ekzisti ! »

Poste oni montris al ŝi kamelon. Kiam la simpla maljunulino ekvidis tiun malbelan beston, ŝi tuj ekkriis kolere : « Ho, tiuj komunistoj ! Kion ili faris el la ĉevalo ! »

el H. Seppik
"La tuta Esperanto"
gramatiko por progresintoj

Hans Seppik
Skeptische Bäuerin


Eine alte Bäuerin kam nach Moskau. Mit großem Interesse sah sie die Stadt an und bewunderte die Autos und Straßenbahnen, weil sie das erste Mal in ihrem Leben in einer großen Stadt war.

Unter anderem besuchte sie auch den Tiergarten, wo sie verschiedene seltsame Tiere sah, die sie so noch nie vorher gesehehen hatte. Als sie am Ende an einen Ort kam, wo sich zwei Giraffen mit sehr langen Hälsen befanden, konnte sie sich nicht zurückhalten und schrie entrüstet auf : "Das ist Betrug ! Solche Tiere kann es nicht geben !"

Danach zeigte man ihr ein Kamel. Als die einfache Bäuerin das hässliche Tier erblickte, schrie sie gleich wütend los : "Oh, diese Kommunisten ! Was haben sie mit dem Pferd gemacht !"

aus H. Seppik
"La tuta Esperanto"
Gramatiko por progresintoj


cezartradukoj.blogspot.de


Sama rubriko :


puce JUNA AMIKO : Se oni ne lernis ion (anekdoto)

puce La karaj braceletoj (anekdoto el Fundamenta Krestomatio)

puce Balzac kaj lia tajloro (anekdoto)

puce Seppik : Skeptika vilaĝanino (anekdoto)

puce JUNA AMIKO : La enterigo de Moliere (anekdoto)




Supren