sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










JUNA AMIKO : La enterigo de Moliere (anekdoto)


En la jaro 1673, post kiam mortis Moliere, la fama franca verkisto de komedioj, la pariza ĉefepiskopo malpermesis entombigi lin en la benitan teron de la urba tombejo. Nek petoj nek minacoj de la amikoj de Moliere povis ŝanĝi la obstinan decidon de la ĉefepiskopo.

Kiam la tiama reĝo Ludoviko XIV, la tielnomata sunreĝo, ekkonis, ke neniuj rimedoj helpas supervenki la obstinecon, li demandis la ĉefepiskopon : "Kiom profunda estas la benita tero ?"

La cefepiskopo, kiu ne pensis pri la ruzeco de la reĝo, respondis : "Du metrojn profunda ĝi estas, Via Reĝa Moŝto."

"Bone", daŭrigis la reĝo : "La tombistoj do elfosu tombon profundan tri metrojn ! Tiamaniere Moliere estos entombigita unu metron sub la benita tero."

Kaj tiel oni faris...

Laŭ Juna Amiko

Sama rubriko :


puce Balzac kaj lia tajloro (anekdoto)

puce Seppik : Skeptika vilaĝanino

puce JUNA AMIKO : La enterigo de Moliere (anekdoto)

puce JUNA AMIKO : Se oni ne lernis ion (anekdoto)

puce La karaj braceletoj




Supren