sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Frederiko Hölderlin : Duono de l’ vivo

rimpoemo




Frederiko Hölderlin
Duono de l’ vivo

 

Per flavaj piroj pendas
kun ar’ de ruĝaj rozoj
terpec’ sur la lag’.
Graciaj cignoj,
ebriaj de kisoj
vi trempas vin
en akvon sanktan kaj sobran.

Ho ve ! De kie mi,
se vintros, florojn prenu,
sunbrilojn do
kaj ombrojn de l’ tero ?
Jen muroj nur,
senvorta frid’, envente
klakas la flagoj.

trad. Hans-Georg Kaiser


Friedrich Hölderlin
Hälfte des Lebens


Mit gelben Birnen hänget
Und voll mit wilden Rosen
Das Land in den See,
ihr holden Schwäne,
und trunken von Küssen
tunkt ihr das Haupt
ins heilignüchterne Wasser.

Weh mir, wo nehm ich, wenn
es Winter ist, die Blumen, und wo
den Sonnenschein
und Schatten der Erde ?
Die Mauern stehn
sprachlos und kalt, im Winde
klirren die Fahnen.



Sama rubriko :


puce Frederiko Hölderlin : Sortokanto de Hiperiono (prozpoemtraduko)

puce Frederiko Hölderlin : Duono de l’ vivo

puce Frederiko Hölderlin : Estas ni, ni ! (prozpoemtraduko)

puce Frederiko Hölderlin : L’ agrablan...

puce Hölderlin : La ŝercemuloj




Supren