|
serĉado :
|
Kolomano Kaloĉaj
En ĉi murdepoko
Subtile kanti en ĉi murd-epoko
pri l’ propra vivo, kiam ja milmiloj
per bomboj, tankoj, pafoj, pendigiloj
pereas, vere ŝajnus aĉa moko.
La tuta riĉa poezia stoko :
la luno, steloj, floroj, birdotriloj,
la delikataj amaj maltrankviloj
disflugas en la blov’ de ĉi siroko.
La morto regas nun, la mort’ avida,
amasa mort’, vulgara kaj sordida,
sen cipresbranĉoj, sen solen’ majesta.
Kaj kiel perdis dignon nun la morto,
la am’ aspektas same io besta :
la ambrakumo ŝajnas seksperforto.
Kaj tamen, kaj tion sciis ankaŭ Kaloĉaj : kiom ajn desperaj ni estas ĉeokaze, ni tamen bezonas la poezion, kio ni estus sen ĝi ? Por mi mem la poezio ĉiam estis respondo al ĉi murdepoko kaj ankaŭ savankro por ne tute perei en despero kaj sentata soleco. Poemoj estas kiel alarmsirenoj, ili avertas nin, ke ni ne detruu la belecon, ke ni ne detruu tion en nia animo, kio kapablas senti ĝin, sen amo kaj belo kaj vero restus nur plu la malamo, kaj tiu estas solvo por nenio. Vivo sen belo, sen amo estas ebla, sed tute senespera. Pri la estonteco mi ne estas certa, sed pri la neceso de bela hominda literaturo mi ĉiam certas.