sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Kaloĉaj : Infanoj ĉe montrofenestro

rimpoemo



Kolomano Kaloĉaj
Infanoj ĉe montrofenestro


Montrofenestron miras du infanoj.
Malriĉaj. Knab’, knabino. Ĉe ŝi : pupo.
Mizera pup’. El ĉifonaĵ’ kaj stupo
Farita fuŝe per mallertaj manoj.

Al vitro gape ili premapogas
La nazojn. Aŭto, urso, lulĉevalo,
Armeo plumba, pup’ kun silkvualo :
Ludilmirakloj tie ilin logas.

Kaj plezurante pri l’ senpaga festo,
Faligas ŝi la pupon, dum ŝi revas.
Kaj ŝi surpaŝas. Pupohaŭto krevas.
Tra l’ vund’ elŝovas sin la stup-intesto.

Nun ŝi rimarkas. Staras en konfuzo.
Ekploras. Levas ŝi la pupon mole.
Al brusto premas, lulas ĝin konsole,
Viŝante siajn larmojn per la bluzo.

La knab’ pli aĝa, kun mallerta peno
Konsolas ŝin, sed ne efikas multe.
Pli kaj pli larmas, ploras ŝi singulte,
Jam ili falis el infan-edeno.

Kaj nun, transvitren, al infan-ĉielo,
Rigardas li kun brakoj krucmetitaj,
Senpove, mute, kun okuloj spitaj,
Kiel simbolo eta de l’ Ribelo.


Sama rubriko :


puce Kaloĉaj : La Saimaa (rimpoemo)

puce Kaloĉaj : En ĉi murdepoko

puce Kaloĉaj : La celoj dronis

puce Kaloĉaj : En amara horo

puce Kaloĉaj : La fundamento kaj la palaco

puce Kaloĉaj : Infanoj ĉe montrofenestro

puce Kaloĉaj : Iras abiturient’

puce Kaloĉaj : Sonĝo de Ĝuang Dzi

puce Kaloĉaj : Laŭ ĉies plaĉo




Supren