sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Kaloĉaj : Laŭ ĉies plaĉo

rimpoemo laŭ fablo de Ezopo




Kaloĉaj : Ezopa saĝo

65. LAŬ ĈIES PLAĈO

La patro kun la juna filo
azenon portis al foiro.
sed la patro en la selo sidis,
la filo la azenon gvidis.

Survoje venis hom’ renkonte,
kaj tre indignis : “Estas honte !
Jen viro en la sel’ komforta,
dum marŝas la infan’ malforta.”

La patro, je l’ indigna voĉo,
sin savi volis de riproĉo,
de la azeno do descendis
kaj rajdi sian filon sendis.

Sed ree venis hom’ renkonte,
kaj tre indignis : “Estas honte !
Jen knabo en la sel’ komforta,
dum marŝas la aĝul’ malforta.”

La knabo, je l’ indigna voĉo,
sin savi volis de riproĉo,
do saltis de l’ azena dorso.
Nun ambaŭ marŝis, sen rimorso.

Sed venis homo, miris multe,
kaj kriis:”Vere, estas stulte !
Dum vi lacigas vin per marŝo,
promenas la azen’ sen ŝarĝo.”

Do, kion fari ? Patro, filo
demandis sin kun maltrankvilo.
Interkonsilis kaj decidis :
Nun ambaŭ en la sel’ eksidis.

Sed ree venis hom’ renkonte,
indignis ege : “Estas honte !
Sur povra besto ŝarĝ’ duobla !
Fi, kia kruelec’ malnoblaj !”

La du, en malesper’, per ŝnuroj
l’ azenon ligis ĉe la kruroj,
kaj ĝin per stango traŝovita
plu portis kun klopodo ŝvita.

Sed venis hom’ kaj ĝis eksceso
riante kriis : “Jen frenezo !
Aznon vivan oni portas !
Ho ve, mi de ridego mortas !”

La patro diris al la filo :
“Mi estas vere sen konsilo :
Ĉu la azenon do mortigi,
aŭ nin ĉe kol’ sur branĉon ligi ?”