sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Kaloĉaj : La celoj dronis

rimpoemo




Kolomano Kaloĉaj
La celoj dronis


La celoj ĉie dronis. Jam emerĝas
kimeroj por apokalipsa rajdo.
La saĝe tima koro vane serĉas
eskapon de l’ minaca sanga tajdo.

Ekiri al atako mondŝancela
mi vidas jam la Stulton hipertrofan,
kaj dume zorge, per labor’ ĉizela,
fabrikas tiun ĉi soneton novan.

Kiam anoncis ploro kaj vekrio
kaj en la noktoj ruĝo horizonta :
la gotaj hordoj en la imperio !

En Romo iu pensis, desaponta,
pri la promesoj de l’ Aŭgusta paco
kaj flustris kelkajn versojn el Horaco.





Sama rubriko :


puce Kaloĉaj : La Saimaa (rimpoemo)

puce Kaloĉaj : En ĉi murdepoko

puce Kaloĉaj : La celoj dronis

puce Kaloĉaj : En amara horo

puce Kaloĉaj : La fundamento kaj la palaco

puce Kaloĉaj : Infanoj ĉe montrofenestro

puce Kaloĉaj : Iras abiturient’

puce Kaloĉaj : Sonĝo de Ĝuang Dzi

puce Kaloĉaj : Laŭ ĉies plaĉo




Supren