sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Kaloĉaj : Sonĝo de Ĝuang Dzi

rimpoemo


Kolomano Kaloĉaj
Sonĝo de Ĝuang Dzi


Jam antaŭ du mil jaroj Ĝuang Dzi
la majstro, montris papilion. -Sonĝe
li diris - mi ’stis tiu papilio,
kaj nun min embaraso ĝenas ronĝe.

Jes papilio mi ’stis, papilio,
kiu dancadis gaje sub la sun’,
sen konjektet’, ke ĝi ’stas Ĝuang Dzi,
kaj mi vekiĝis, kaj ne scias nun,

ne scias nun - revante li daŭrigis -
kio la vero, kiu estas mi :
ĉu Ĝuang Dzi la papilion sonĝis,
aŭ min nun sonĝas tiu papili’ ?

Mi ridis ege : - Ej, Ĝuang Dzi, ne ŝercu,
kiu vi estus ? Vi ’stas Ĝuang Dzi.
Ridetis li : - La papili’ sonĝata
ja kredis, ke la vera estas ĝi.

Ridetis li, mi ŝultrotiris. Poste
min frosttremigis tamen ia tim’ :
de tiam mi meditis du mil jarojn
kaj pli kaj pli jam dubas la anim’,

mi kredas jam, ke ne ekzistas vero,
ĉio ’stas nur imago kaj poem’
kaj Ĝuang Dzi la papilion sonĝas,
ĝi lin kaj nin ĉiujn tri mi mem.


laŭ Vikipedio

Maŝa Kaléko : Sonĝo de Ĝuang Dsi 
(rimpoemtraduko)
 
Sama rubriko :


puce Kaloĉaj : La Saimaa (rimpoemo)

puce Kaloĉaj : En ĉi murdepoko

puce Kaloĉaj : La celoj dronis

puce Kaloĉaj : En amara horo

puce Kaloĉaj : La fundamento kaj la palaco

puce Kaloĉaj : Infanoj ĉe montrofenestro

puce Kaloĉaj : Iras abiturient’

puce Kaloĉaj : Sonĝo de Ĝuang Dzi

puce Kaloĉaj : Laŭ ĉies plaĉo




Supren