Tombejo. Eniras du tombistoj kun fosiloj.
UNUA TOMBISTO
Ĉu ŝi ricevos kristanan enterigon, kiam ŝi ja intence foriris en la mondon de la feliĉuloj ?
DUA TOMBISTO
Mi diras al vi, ŝi ricevos, faru do rapide ŝian tombon. La juĝisto pripensis la okazon kaj decidis, ke oni devas enterigi ŝin kristane.
UNUA TOMBISTO
Kiel do ĝi povas esti, kiam ŝi dronigis sin ne pro defendo ?
DUA TOMBISTO
Nu, oni trovis, ke tiel.
UNUA TOMBISTO
Sed ili simple ne konas la leĝon. Ĉar konsideru : se mi konscie min dronigas, tio ĉi estas ago, kaj ago havas tri partojn : ĝi konsistas el agado, farado kaj plenumado. Sekve ŝi intence sin dronigis.
DUA TOMBISTO
He, aŭskultu do, kolego-fosisto...
UNUA TOMBISTO
Sed permesu ! Jen estas la akvo – bone ; jen estas la homo – bone. Se la homo iras al tiu ĉi akvo kaj sin mem dronigas, tiam estas certa – ĉu li volas aŭ ne—ke li iras. Rimarku bone ! Sed se la akvo iras al li kaj dronigas lin, tiam li ne dronigas sin mem. Sekve kiu ne estas kulpa en sia propra morto, tiu ne ĉesigas sian propran vivon.
DUA TOMBISTO
Ĉu tiel diras la leĝo ?
UNUA TOMBISTO
Kompreneble, ke tiel diras la leĝo pri la mortintoj.
DUA TOMBISTO
Ĉu vi volas scii la veron ? Se ŝi ne estus nobelulino, oni ŝin ankaŭ ne enterigus en orda maniero.
UNUA TOMBISTO
Ĉu vere ? Estas ja granda maljustaĵo, ke la grandaj homoj en tiu ĉi mondo havas pli da rajto por sin dronigi kaj pendigi, ol la aliaj kristanoj. Venu, prenu la fosilon ! Neniu en la mondo estas pli antikva nobelo, ol la ĝardenistoj, fosistoj kaj tombistoj : ili daŭrigas la profesion de Adamo.
DUA TOMBISTO
Ĉu Adamo estis nobelo ?
UNUA TOMBISTO
Kompreneble ! Ĉu vi estas idolano ? Ĉu vi havas nenian ideon pri la Biblio ? En la Biblio estas ja dirite : ĉiuj nobeloj devenis de Adamo. Kiel do li povis esti ne nobelo ? Mi faros al vi alian demandon : se vi ĝin ne bone respondos al mi, tiam konfesu...
DUA TOMBISTO
Nu, demandu !
UNUA TOMBISTO
Kiu konstruas pli fortike, ol la masonisto, ŝipofaristo aŭ ĉarpentisto ?
DUA TOMBISTO
La faristo de pendigiloj, ĉar lia konstruaĵo supervivas milojn da ĝiaj loĝantoj.
UNUA TOMBISTO
Bona spritaĵo, je Dio, ĝi plaĉas al mi. La pendigilo estas bona ; sed kiel ĝi estas bona ? Ĝi estas bona por tiuj, kiuj estas malbonaj. Sed nun vi estas malbona, se vi diras, ke la pendigilo estas pli fortika, ol la preĝejo, sekve la pendigilo estus bona por vi. Ankoraŭ unu fojon al la demando ! Respondu !
DUA TOMBISTO
Kiu konstruas la plej fortike ?
UNUA TOMBISTO
Jes, diru ĝin al mi, kaj mi vin regalos.
DUA TOMBISTO
Ha, atendu, mi jam scias !
UNUA TOMBISTO
Nu, diru !
DUA TOMBISTO
Al la diablo ! Mi efektive ne scias.
(Eniras Hamleto kaj Horacio.)
UNUA TOMBISTO
Ne rompu al vi vane la kapon, la azeno ja ne iros pli rapide, kiom ajn vi lin batos ; kaj se iu vin poste demandos, kiu konstruas la plej fortike, tiam respondu : la tombisto. La domoj, kiujn li konstruas,
restas al la posedantoj por eterne. Iru nun en la drinkejon kaj alportu al mi mezureton da brando.
(Dua tombisto foriras.)
UNUA TOMBISTO (fosas kaj kantas.)
En la junaj miaj tagoj
Mi amadis kaj kantadis
Kaj en ĉiuj miaj agoj
Mi mezuron ne sciadis.
HAMLETO
Ĉu tiu ĉi sentaŭgulo ne konscias, per kio li sin okupas ! Li fosas tombon kaj kantas !
HORACIO
La kutimo faris lin indiferenta por tio ĉi.
HAMLETO
Tiel ĉiam estas : ju malpli ia mano laboras, des pli delikata estas ĝia sento.
UNUA TOMBISTO (kantas).
Maljuneco-lamulino
Kaptis min per osta mano,
Kaj al ĉio venis fino, –
Restis ĝemoj kaj malsano.
(Li elĵetas kranion.)
HAMLETO
Tiu ĉi kranio havis iam langon kaj ankaŭ povis kanti ! Kiel la malnoblulo ĵetas ĝin sur la teron, kvazaŭ ĝi estus kranio de Kajeno, la unua mortiginto ! Tio ĉi eble estis la kapo de ia politikulo, kaj nun tiu ĉi azeno lin superruzas ; ĝi eble estis la kapo de tia homo, kiu volis esti pli granda ol Dio mem, – ne vere ?
HORACIO
Povas esti.
HAMLETO
Au de ia kortegano, kiu sciis diradi : „Bonan matenon, via princa moŝto ! Kiel vi fartas, plej estiminda princo ?“ Au eble ĝi estis eminenta sinjoro, kiu forte laŭdadis la ĉevalon de alia eminenta sinjoro, dezirante ricevi ĝin donace ? Ne vere ?
HORACIO
Jes, princo.
HAMLETO
Jes, jes, kaj nun li estas apartenaĵo de sinjoro vermo ; sendenta kaj batata sur la vangojn per la fosilo de tombisto. Efektive glora ŝanĝiĝo ; se ni nur povus ĝin vidi en plena tuteco. Ĉu tiuj ĉi ostoj meritis nenion alian, ol ke oni ludu per ili keglojn ? Mia propra kranio min doloras, kiam mi pri tio ĉi pensas.
UNUA TOMBISTO (kantas).
Pala korpo senkolora
Kaj ĉemizo sen ornamoj
Kaj foset’ malbonodora
Estas fin’ de ĉiuj amoj.
(Elĵetas ankoraŭ unu kranion.)
HAMLETO
Jen denove unu kranio ! Kial ĝi ne povus esti kranio de leĝoscienculo ? Kie nun estas liaj leĝoj, liaj r Kial li nun permesas al tiu ĉi maldelikata sentaŭgulo bati lin per malpura fosilo sur la cerbujon kaj ne minacas meti plendon kontraŭ li pro ofendo per faroj ? Hm ! Tiu ĉi sinjoro eble estis siatempe granda aĉetisto de bienoj, kun ĉiaj hipotekoj, depagoj, aĉetaj dokumentoj kaj juĝaj posedigoj. Ĉu tio ĉi nun estas lia lasta aĉeto kaj la akira rezultato de ĉiuj liaj dokumentoj, ke oni nun lian riĉan kranion plenigas per bonspeca koto ? Ĉu ĉiuj liaj administratoroj kaj farmantoj ne donas al li el ĉiuj liaj bienoj pli ol pecon da tero, havantan la longon kaj larĝon de paro da kontraktaj paperoj ? Eĉ la dokumentoj de transdono de ĉiuj liaj bienoj apenaŭ povus ĉiuj trovi sufiĉe da lokoen tiu ĉi kesto ; kaj la posedanto mem ne ricevas por si pli da loko ? Bele !
HORACIO
Eĉ ne peceton pli, mia princo.
HAMLETO
Ĉu pergameno ne estas farata el ŝafa felo ?
HORACIO
Jes, princo, kaj ankaŭ el felo de bovidoj.
HAMLETO
Ŝafoj kaj bovidoj estas tiuj, kiuj en ĝi serĉas certecon. Mi iom parolos kun tiu ĉi tombisto. – He, homo ! kies tombo tio ĉi estas ?
UNUA TOMBISTO
Mia, sinjoro,
(Kantas.) Kaj foset’ malbonodora
Estas fin’ de ĉiuj amoj.
HAMLETO
Certe ĝi estas via, ĉar vi troviĝas en ĝi. Sed kiu en ĝi kuŝos ?
UNUA TOMBISTO
Espereble ne vi kaj ankaŭ ne mi, kvankam mi troviĝas en ĝi. Kaj tamen ĝi estas mia.
HAMLETO
Ne ĵetu tro da malsaĝaĵoj el via tombo.
UNUA TOMBISTO
Mi devas ja purigi la tombon de ĉio, kio enfalas en ĝin.
HAMLETO
Por kia homo vi fosas la tombon ?
UNUA TOMBISTO
Ne por homo.
HAMLETO
Nu, do, por kia homino ?
UNUA TOMBISTO
Ankaŭ ne por homino.
HAMLETO
Kiun do oni tie ĉi enterigos ?
UNUA TOMBISTO
Iun, kiu estis virino, sed nun jam estas malviva viando.
HAMLETO
Kiel plaĉas al vi la bravulo ? Ni devas kontroli ĉiun vorton, ĉar alie li nin batos per silaboj. Efektive, Horacio, mi en la lastaj jaroj rimarkis, la mondo fariĝis tiel sprita, ke la piedo de vilaĝano sentime premas la kalojn de kortegano. – Kiel longe vi estas jam tombisto ?
UNUA TOMBISTO
Ĝuste de tiu tago, en kiu nia estinta reĝo venkis Fortinbrason.
HAMLETO
Kiel longe estas jam de tio ĉi ?
UNUA TOMBISTO
Ĉu vi tion ĉi ne scias ? Ĉiu malsaĝulo ja tion ĉi scias. Tio ĉi estis en tiu sama tago, en kiu naskiĝis la princo Hamleto, tiu sama, kiu nun freneziĝis kaj estas sendita Anglujon.
HAMLETO
Ha, tiel ! Kial do oni sendis lin Anglujon ?
UNUA TOMBISTO
Nu, tial, ĉar li estas freneza. Oni volas, ke li tie denove saĝiĝu ; kaj se li ne resaĝiĝos, tiam ankaŭ ne estos granda malfeliĉo.
HAMLETO
Kial ?
UNUA TOMBISTO
Tie tio ĉi estos ne rimarkebla, ĉar tie ĉiuj estas frenezaj.
HAMLETO
Kiel li freneziĝis ?
UNUA TOMBISTO
Tre strange, oni diras.
HAMLETO
En kio do konsistis la strangeco ?
UNUA TOMBISTO
En tio, ke li perdis la saĝon.
HAMLETO
Sur kia punkto li freneziĝis ?
UNUA TOMBISTO
Certe sur ia punkto de la tero de Danujo, en kiu mi jam tridek jarojn estas tombisto.
HAMLETO
Kiel longe homo kuŝas en la tero, antaŭ ol li tute forputriĝas ?
UNUA TOMBISTO
Se li ne forputriĝis antaŭ la morto—ni ja en la nuna tempo ofte vidas tiajn korpojn, kiuj apenaŭ eltenas ĝis la enmeto – li povas kuŝi ok ĝis naŭ jarojn ; ledisto certe kuŝos naŭ jarojn.
HAMLETO
Kial li pli longe, ol aliaj ?
UNUA TOMBISTO
He, sinjoro, lia profesio tiel tanas al li la felon, ke ĝi longan tempon kontraŭstaras al akvo, kaj la akvo la plej rapide detruas la korpojn de sinjoroj la mortintoj. Jen estas kranio, kiu kuŝis en la tero dudek tri jarojn.
HAMLETO
Al kiu ĝi apartenis ?
UNUA TOMBISTO
Al unu malsaĝa spritulo. Kiel vi pensas, al kiu ĝi apartenis ?
HAMLETO
Nu, mi ne scias.
UNUA TOMBISTO
La diablo lin prenu, la sentaŭgulon ! Li unu fojon verŝis al mi botelon da vino sur la kapon. Tio ĉi estis la kranio de Jorik, la amuzisto de la reĝo.
HAMLETO
Tiu ĉi kranio ?
UNUA TOMBISTO
Jes, ĝuste tiu ĉi.
HAMLETO (prenas la kranion).
Lasu nin vidi ĝin ! Ha, malfeliĉa Jorik ! Mi konis lin, Horacio : persono de senfine gaja humoro, plena de plej belaj spritaĵoj. Mil fojojn li portadis min sur la dorso, kaj nun kia terura vido ! La koro al mi premiĝas. Tie ĉi pendis la lipoj, kiujn mi kisadis tiom ofte. Kie nun estas viaj spritaĵoj, viaj artifikoj, viaj kantoj, viaj fulmoj de gajeco, ĉe kiuj la tuta tablo eksplodadis per rido ? Ĉu restis neniu el ili, por nun ŝerci pri via propra malsaĝa vido ? Ĉio forputris ? Nun iru en la ĉambron de eminenta sinjorino kaj diru al ŝi, ke kiom ajn ŝi sin ŝmiros, ŝi tamen en la fino ricevos tian vizaĝon ; ridigu ŝin per tio ĉi ! – Estu tiel bona, Horacio, diru al mi jenon...
HORACIO
Kion, mia princo ?
HAMLETO
Ĉu vi pensas, ke ankaŭ Aleksandro la Macedona havis tian elrigardon en la tero ?
HORACIO
Ĝuste tian saman.
HAMLETO
Kaj tian odoron ? Fi ! (Forĵetas la kranion).
HORACIO
Ĝuste tian, mia princo.
HAMLETO
Al kia abomeninda difino ni venas, Horacio ! Kial la imago ne povas sekvi la noblan polvon de Aleksandro ĝis la momento, kiam ĝi ŝtopas truon en ia mizera dometo ?
HORACIO
Tio ĉi estus tro fantazia.
HAMLETO
Ne, certe, tute ne. Oni povus modeste sekvi lin ĝis tiu loko kaj ĉiam gvidi sin per la estebleco. Ekzemple tiel : Aleksandro mortis, Aleksandro estis enterigita, Aleksandro turniĝis en polvon ; la polvo estas tero ; el tero ni faras argilon : kial do per la argilo, en kiun li turniĝis, oni ne povus ŝtopi barelon ?
La granda Cezaro, mortinte, nun estas argilo,
Por truo de muro li servas nun kiel ŝtopilo.
La peco da ŝtof’, antaŭ kiu tremadis la tero,
Mizeran dometon nun gardas de pluva aero.
Tamen silentu ! silentu ! Flanken ! Jen venas la reĝo !
...
Trad. Zamenhof
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.