sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Enkonduko al la reta eldono de ILI de Bergiers (fare de Vinko Markov)



Leon Berĵje (Léon Bergiers) naskiĝis en Watermaal-Bosvoorde, en la franclingva parto de Bruselo, la 30an de junio 1904. Li aliĝis al SAT sufiĉe frue (matr. 630) kaj alportis gravajn kontribuojn sur la literatura kampo dum la unua vivjardeko de la asocio. Li tradukis la mallongan romanon titolita La morto de Blanjo de la belga verkisto Jean Tousseul [Ĵan Tusel], eldonita de SAT en 1925, ankaŭ esperantigis sufiĉe multajn poemojn kaj kanzonojn de belgaj aŭtoroj, kiuj aperis en la Proletaria Kantaro eldonita de SAT en 1924. Pluraj el liaj originalaj noveloj aperis en Sennacieca Revuo kaj La Nova Epoko.


La novelaro Ili, kiu fakte estas kolekto de diversaj rakontoj, el kiuj pluraj jam aperis en aliaj organoj de SAT, estis eldonita de SAT en 1930, sed per la mono de la aŭtoro. La reagoj estis diversaj. Kelkaj estis tre entuziasmaj, kiel Sneĵko, la verkinto de la unua antaŭparolo, aŭ Nekrasov, kiu skribis en 1931 en La Nova Etapo, ke Ili estas unu el la kvin ĝis tiam eldonitaj verkoj, kiuj meritas esti konsiderataj kiel eroj de revolucia esperanta literaturo. Pli nuancitan opinion donis Ĵief, kiu recenzis la verkon por Sennaciulo, en oktobro 1930 :


Ilin, la malriĉulojn, sed tute ne la malfeliĉulojn, ĉar ili estas viglaj k esperplenaj, pripentradis K-do Leon Berĵje (Léon Bergiers) en diversaj rakontoj, kies unueco kuŝas en ĉiama revoluciema prezento de flandra proletaro. Certe, L.B. mem estas junfortoplena sana flandro. Liajn bildojn pri kermesoj en lia landeto, pri amo pagana de la vilaĝanoj, nutris riĉa sango de ĝoja raso. Jes, persekutita estas tiu popolo per kapitalismaj laboroj, militoj, polico, sed en ĝia sano mem kuŝas la plej certa promeso pri proksimaj liberiĝoj. Tiun plenvivon, jam ĝojan malgraŭ la turmenta ĝisnuna sklaveco, plejbone esprimas la vivoplena B. Kaj mi ne ĉiam ŝatas la rezulton, kiam B. streĉas sian plumon por literature ĝemi. Tiu plendado ĉe li ŝajnas artifika. Protesti, vekrii, lukti, venki oni povas sen ĝemadi ; k ĝemada voĉo, eĉ se la plej sinceraj romantikuloj, plej ofte ridindiĝas, ne trafas. Multaj nigraj strekoj en la rakontoj de B. ne fluas tiom nature el talenta fonto, ŝajnas al mi, kiom la varmaj bildoj pri ĝojo vivi, ami, seksumi, k lukti kontraŭ persekuto, kun vivo k viglo sur la vizaĝo. Bedaŭrinde mi trovis sufiĉe multajn preserarojn, kio estas speciale ĉagrena en eldonaĵo de SAT.


La menciitajn preserarojn mi klopodis korekti por la nuna reeldono. Fakte la pristilaj kritikoj de Ĵief ŝajne ĉefe koncernas la plej frue verkitajn el tiuj noveloj, kiuj apartenas al la « realisma periodo » de Berĵje. Poste li klopodis verki pli « revolucieme ». Kvankam la mesaĝo restas la sama, la stilo estas multe pli moderna, kun amaso da senverbaj frazoj, kiuj rekte priskribas la pensojn de la aŭtoro. Ĝi atestas pri la epoko, kiam la revoluciemaj verkistoj jam sentis la bezonon trovi novajn esprimmanierojn por novaj ideoj, sed ankoraŭ ne metis sian talenton je la servo de blinda laŭdado de la soveta reĝimo.
Berĵje ankaŭ ludis organizan rolon en SAT kiel sekretario de la Konflikt-Komisiono, ĝuste en momento, kiam la asocio estis plej malfortigita de la skismo instigita de Drezen. Komence li akceptis eksigi la skismemulojn, sed poste petis la foriron de Lanti el la Direkcio por savi la unuecon de la asocio. Dum la Amsterdama kongreso la ĉeestantoj esprimis sian fidon al la Direkcio, kaj Berĵje brue transiris al la Opozicio. Dum la kongreso li kaŝe disponigis flugfoliojn favorajn al la Opozicio, kaj tiel altiris al si la malsimpation de multaj el la tiamaj SAT-anoj. Pri tio atestas la jena eltiraĵo el artikolo titolita « Ĉirkaŭ la kongreso », aperinta en Sennaciulo n°360 (27-8-1931, p 379), kaj subskribita de Alcesto :


LI - LI estas la aŭtoro de « ILI ». Por ke lia portreto estu kiel eble plej granda, LI elektis por sia verko pli ampleksan formaton ol tiun, kutime uzatan de SAT. Malgraŭ la grandampleksa portreto la libro ne trovis bonan akcepton k la nombro de venditaj ekzempleroj estis ridinde mizera. Pro tio mi emis riproĉi al la Direkcio, ke ĝi eldonis tian vere tute senvaloran verkon. Kaj nur kun la ekscio, ke LI mem pagis por la eldono, forprenis de mi la decidon protesti ĉe la kongreso kontraŭ la aperigo de « ILI ». LI estis elektita kiel sekretario de la Kontrol-Komitato ; LI tiam volis diktatori k ordoni al la Direkcio de SAT, ke ĝi faru ĉi tion kaj tion, ke K-do Lanti devas nepre eksiĝi ktp ; LI sopiregis esti la redaktoro de « La Nova Epoko », k ne povis toleri la nekomplezemon de la Direkcio tiurilate… LI venis al Amsterdamo…por transdoni al la Opozicio dokumentojn, apartenantajn al la Direkcio ; post tiu malhonesta faro li deponigis malpuraĵon sur la seĝojn en la kongresejo k poste ŝtelire, honte malaperis ; LI ja ne kuraĝis sidi minuton inter la kongresantoj ; LI falis en abismon el malestimego, tiagrade, ke eĉ opoziciuloj, al kiuj LI fiservis, tute malkaŝe diris : « Ni ja malŝatas lin, sed utiligas liajn armilojn. » Tiaj armiloj povas vundi nur ties farinton k uzantojn…


Al tiu kamarado kaj al multaj aliaj sendube ne plaĉus la sciigo, ke tiu senvalora teksto, skribita de fia perfidulo, estos reaperigita 74 jarojn pli poste kun la beno de la PlenumKomitato de SAT. La malŝata juĝo pri la verko certe estas diktita de la eksteraj cirkonstancoj. Ja, la stilo de Berĵje ne ĉiam estas plej eleganta, kaj liaj atakoj al ambiciemuloj kaj manovremaj ŝajnsocialistoj, liaj flamaj alvokoj al memstara pensado povas aspekti iom ridindaj, kiam oni scias kiel li mem kondutis, sed ĉu tio estas sufiĉa kialo por sendi Ilin al historia forgesejo ?
En la nuna epoko, kiam homoj ne plu volas aŭdi pri klasbatalo sed senespere plendas pri la ĝenerala malbonigo de la vivkondiĉoj por la plej granda parto de la homaro, la revoluciemaj alvokoj de Berĵje estas salutindaj. Eĉ se neniu serioza homo povas aliĝi al lia leninisma alvoko al transformado de la interpopola milito en civila milito, liaj priskriboj pri la mizera stato de la proletaro ne estas tute kadukaj, kaj eĉ riskas iĝi denove plej aktualaj eĉ en riĉaj landoj, se homoj ne efike agados kontraŭ la atakoj de la tutmonda kapitalisma banditaro.


Liono, la 28an de marto 2004

Sama rubriko :


puce Enkonduko al la reta eldono de ILI de Bergiers (fare de Vinko Markov)

puce Enkonduko al la originala eldono "ILI" de Bergiers (fare deDimitriv SNEĴKO)

puce Antaŭparolo de la aŭtoro Bergiers pri "ILI"

puce NIGRA KIRMESO (el "ILI" Bergiers)

puce STRIKA SCENO (el "ILI" de Bergiers)

puce GARDOSTARANTA (el "ILI" de Bergiers)

puce FORIRO (el "ILI" de Bergiers)

puce LA ALIAJ (el "ILI" de Bergiers)

puce SUFERI (el "ILI" de Bergiers)

puce MALLIBEREJOJ (el "ILI" de Bergiers)

puce BATALOJ (el "ILI" de Bergiers)

puce ESPEROJ INTERMITAJ (el "ILI" de Bergiers)

puce VOĈOJ (el "ILI" de Bergiers)




Supren