Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de aprilo
puce La 02an de aprilo
puce La 03an de aprilo
puce La 04an de aprilo
puce La 05an de aprilo
puce La 06an de aprilo
puce La 07an de aprilo
puce La 08an de aprilo
puce La 09an de aprilo
puce La 10an de aprilo
puce La 11an de aprilo
puce La 13an de aprilo
puce La 16an de aprilo
puce La 18an de aprilo

La 20an de aprilo

Ĉiu vilaĝo havas sian templon, kie vilaĝanoj kolektiĝas okaze de diversaj festoj. Kiam oni rememoras sian hejmlokon, en la kapo venas bildoj de la montoj, riveroj kaj vilaĝtemplo.

6 9 monatoj estas necesaj
La 17an de aprilo la elektro Kompanio Tokio publikigis programon ĝis la kvietigo de la nukleaj reaktoroj jene :

 La unua etapo : 3 monatoj

  • Malvarmigado de la reaktoroj
  • Malmultigado de eliganta radioaktiveco

 La dua etapo : 3 6 monatoj

  • Tenado de la reaktoroj en la “malvarmtemperatura halto” (en la stabila stato de malpli ol 100-gradoj)

Tamen estas nebule, ke oni povos bonorde sekvi tiun programon, ĉar en la reaktoraj konstruaĵoj estas plene de densa radioaktiveco.
Al tiu programo loĝantoj rifuĝintaj pro radioaktiveco reagas jene :

  • S-ro Ooura Joozoo (62-jara) : Naŭ monatoj ! Tio signifas, ke dum tiuj monatoj, mi ne povos serĉi mian malaperintan edzinon. Ĝis mi trovos ŝin, mi ne povas labori.
  • S-ro Toĉikubo Ĵiroo : La demando estas, ĉu ni povos reveni aŭ ne. Eĉ se oni sukcesos haltigi la eliĝon de radiaktiveco, la tero ne tuj puriĝos. Certe ni bezonos kelkaj jarojn plu.
  • S-ino Hajaŝi Joŝie (44-jara) : Mi jam rezignis reveni hejmen pli frue ol 5 jaroj. Mi ne intencas reveni ĝis oni garantios nian sanon tie.
  • S-ino Amano Sumiko (60-jara) : Mi volas scii ne nur la tempon de nia hejmenreveno, sed ankaŭ la sumon de la kompensa mono. Antaŭe ni interparolis : “Ni renkontiĝu en la hejma urbo”, sed lastatempe jam neniu parolas pri tiu temo.
  • S-ro Takeoka Kazuo (68-jara) : Mia enspezo fariĝos nur el pensio. Hejmenreveninte, mi volus plu labori en la kampo, sed por tio mi bezonos 20 30 jarojn.
  • S-ro Kimura Isao (66-jara, prezidanto de Asocio de malgrandaj fiŝŝipoj de la gubernio Ibaraki) : Ne kredeble ! Se ni ne povos fiŝkapti dum 6 monatoj, fiŝindustrio ĉi tie malaperos.

(La ĵurnalo Asahi, la 18an de aprilo)

Mortoj superis malaperojn
Finfine la nombro de mortoj superis tiun de malaperintojn. Laŭ la polico je la 18a horo de la 18a de aprilo mortoj estis 13895 kaj malaperoj 13864.

Ĝis la 9a de aprilo laŭ la ĵurnalo Asahi, kaj poste laŭ la Buroo de polico.

Oftaj tertremoj
Antaŭ kelkaj tagoj mi skribis pri oftaj tertremoj. Hodiaŭ mi havis pli detalan informon pri tio, do mi denove skribos pri tiu temo :

Laŭ la meteologia agentejo, ĝis la 15a de aprilo okazis posttremoj de la Granda Tertremo jene :
 M7-klasaj 5 fojoj
 M6-klasaj 72 fojoj
 M5-klasaj ĉirkaŭ 500 fojoj

Ĝis tiu ĉi Granda Tertremo averaĝa jara ofteco de tertremoj de pli ol M5 estas 150 250, do dum tiu unu monato okazis 2-3-oble pli multaj tertremoj ol en averaĝa jaro. Tiuj tertremoj okazis en kaj ĉirkaŭ la zono de 500 kilometroj de sudo al nordo kaj 200 kilometroj de oriento al okcidento, sed aliaj ankaŭ en aliaj lokoj. Post la Granda Tertremo ŝanĝiĝis la strukturo de la forto direktanta al la japana insularo. Pro tio aktiviĝis tertremoj kaj 10 vulkanoj inkluzive monton Fuĵi en la orienta parto de Japanio.
La agentejo plej timas la okazigon de tertremo de M8-klaso en la maro ekster la Granda Tertremo. Tiu povos kaŭzi grandan cunamon denove. Alia timo estas tertremo okazonta sub Tokio, kie kruciĝas tri platoj : Tera plato, Pacifikoceania plato kaj Filipina plato. Eĉ la pli malgranda M6-klasa tertremo povos kaŭzi grandan damaĝon.
(La jurnalo Asahi la 17an de aprilo)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio