sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Zamenhof pri esperantigo de propraj nomoj


En la "Originala Verkaro" de L.L. Zamenhof (II, 29, p. 81) oni povas legi :

La logiko kategorie ordonas, ke por ĉiuj nomoj estu enkondukita unu egala ortografio (la simpla ortografio esperanta), ĉar alie, trovante en verko esperanta ian nomon, oni neniam scios, kiel ĝin elparoli. Sendube tio ĉi poste estos enkondukita, k post kelkaj jaroj la skribado "Byron" anstataŭ "Bajron" aŭ "Goethe" anstataŭ "Gete" kredeble estos rigardita kiel eraro... La fina formo por la skribado de nomoj estos sendube la ortografio fonetika, k al tio ĉi ni devas ĉiam celi k alkutimi.

Esperantigante la propajn nomojn en niaj eldonaĵoj, do ni sekvas nur la konsilojn de la aŭtoro de esperanto mem. For la naciemon, ankaŭ el la lingvo-uzado !


El Sennaciulo, aŭgusto 1934, p65

Sama rubriko :


puce SZILÁGYI : Zamenhof (rimpoemo)

puce Zamenhof en la teknika altlernejo de Dresdeno

puce Vinko MARKOV : Iom da historio pri Zamenhof kaj Lanti

puce Miĥalski : La Espero

puce Zamenhof-parolado pri la neceso de unueco

puce Zamenhof pri esperantigo de propraj nomoj

puce Kaiser : Ĉe kuracisto Zamenhof

puce Zamenhof respondas al tielnomataj amikoj

puce Zamenhof : Pseŭdoesperantistoj

puce Zamenhof : ALVOKO AL LA DIPLOMATOJ

puce Zamenhof-parolado el la Dua Kongreso Esperantista en Ĝenevo




Supren