![]() |
serĉado :
|
Ĉi nokte sonĝis mi
Teksto, muziko : E. McCurdy
Tradukinto nekonata
Ĉi nokte sonĝon sonĝis mi.
Ho ! ke ĝi estu ver’ ;
Ke regas ne milito plu,
Sed paco sur la ter’.
Pri konferenco sonĝis mi,
Ŝtatestra grandkunven’.
Konfirmis dokumenton ĝi
Per la subskribo jen.
Ne plu ekzistas militist’,
Ne plu la armilar’.
Nun ĉiu estu pacifist’,
Por l’ bono de l’ homar’.
Kaj sur la stratoj ĝoja kri’
Eksonas ĉie nun ;
Por tuthomara famili’
Nun ĉie brilas sun’.
Ĉi nokte sonĝon sonĝis mi.
Ho ! ke ĝi estu ver’ ;
Ke regas ne milito plu,
Sed paco sur la ter’.
Ĉi nokte sonĝon sonĝis mi.
Ho ! ke ĝi estu ver’ ;
Ke regas ne milito plu,
Sed paco sur la ter’.
Tiu verko aperis en La Verda Trobadoro, komune eldonita de la Junulfako de SAT k FLE en 1986, p.180.