Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  JoMo frapas la ĉielan pordon de Bob Dylan
puce E.McCurdy : Ĉi nokte sonĝis mi (kanto el "Verda Trobadoro")
puce Earl Robinson / Alfred Hayes : Joe Hill (kantotraduko)
puce Esperanto Desperado : Skavirino (muzika video)
puce Esperantoband : Kiam vi ne estas ĉi tie
puce Georges Moustaki : Per alud’ (kantotraduko)
puce Georgo Brasenso : La Balado de homoj fieraj pri sia deveno
puce Himno de la Popola Unuiĝo de Ĉilio : Ja ni venkos ! (kantotraduko)
puce Infankanto : Zime-zum...
puce Jevtuŝenko : Ĉu la rusoj celas al milit’ ?
puce Joe Hill : Kejzi’ Ĝoŭns’ la strikrompanto (folkkanto)
puce Joe Hill : La predikisto kaj la sklavo (Torto post la morto)
puce Johano Baptisto Klemento & Antonio Renardo : La Tempo ĉeriza (kantotraduko)
puce Kantaro : Verda Trobadoro

Georgo Brasenso : La Balado de homoj fieraj pri sia deveno

kantotraduko


La teksto aperis unue en Sennaciulo de sep-okt 2011, kun jena enkonduko :


Brasenso en 1966, dumkoncerte


Ĉi jare estas jubileado al Brasenso pro‭ ‬90-jariĝo de lia naskiĝo k‭ ‬30-jariĝo de lia morto.‭ ‬Inkluzive en Esperantio ĉi franca kanzonisto estas aparte jubileata per la novaperinta disko‭ "‬Brassens plu‭" ‬de Ĵak‭’ ‬Ivarto‭ (‬Jacques Yvart‭)‬,‭ ‬kiun eldonis Vinilkosmo okaze de Interasocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo en Seto,‭ ‬devenurbo de Brasenso.‭ ‬En la disko ne aperas ĉi kanzono,‭ ‬sed jes ja ĉiuj de la unua disko‭ "‬Jacques Yvart kantas Georges Brassens‭"‬,‭ ‬plus aliaj novaj majstre tradukitaj.‭ ‬La ĉi suba meritas nature lokon en‭ ‬Sennaciulo,‭ ‬pro sia verve sennacieca enhavo.


Originala titolo : La Ballade des gens qui sont nés quelque part

Teksto k muziko : Brasenso-Georgo (Georges Brassens, 1972)

Traduk-adapto : Markovo-Vito (aprilo 2011)


La franclingva originalo kantita far Brasenso mem spekteblas ĉi tie.


Alia versio iom alistila k pli graveca ĉi tie :



La Balado de homoj fieraj pri sia deveno

 Ja ĉarmas ĉiuj ĉi urbetoj kaj vilaĝoj
Ĉiuj ĉi lokoj en montaro aŭ ĉe mar’
Kun siaj fortikaĵoj, kirkoj, foje plaĝoj
Nur estas unu ĝen’ : ennestas loĝantar’.
Kaj ĝi al aliuloj gvatas suspekte,
Spione el la pord’ en tutŝlosita hejm’.
Sed ŝovinistoj kultas al la flag’ respekte,

Stulta feliĉular’, fiera pro sia deven’,
Stulta feliĉular’, fiera pro sia deven’.

Malbenaj estu ĉi infanoj de l’ patrio
Pafite fine ĉe la propra preĝej-mur’.
Montradas ili tro la landon de l’ patrino
Ĝis trafas vin koltord’, pro gapo al la tur’.
Egale ĉu el Rom’, Pariz’ aŭ Seto,
Aŭ el Bervalo aŭ plej fora haven’,
Kaj ankaŭ el Kukurb’, ridindas vanta sento ;

Stulta feliĉular’, fiera pro sia deven’,
Stulta feliĉular’, fiera pro sia deven’.

Blindigas ilin ne banala suna lumo
Sed la rebrilo sur ilia sankta ter’.
Kaj ne per ajna gas’ ŝvelegas ĉies pulmo,
La brustojn pufas per hejmlanda la aer’.
Kaj baldaŭ ili jam ebrie imagas
Ĝis kredi ke fekaĵo de Di’ estas ben’,
Eĉ se el ligna best’, la flaron do vi pagas ;

Stulta feliĉular’, fiera pro sia deven’,
Stulta feliĉular’, fiera pro sia deven’.

Ilia naskiĝlok’ ne estas simpla ejo,
Ekspiris stulte ne en sia propra hejmo
Kiujn ignoris ĉiu akuŝista fe’.
Se sonas batalkorn’ en tempo feliĉa
Pro fifremduloj kaj ties akra venen’,
Jen sturmas ili tuj, ek al milit’ fetiĉa ;
Kompatas ili plej al tiuj kiuj ve

Stulta feliĉular’, fiera pro sia deven’,
Stulta feliĉular’, fiera pro sia deven’.

Ho Di’, ja kia ĝoj’, se estus en la mondo
Homa ne tiuj ĉi ulaĉoj ĝenaj tre ;
Teduloj kiujn, peĉ ! ne trafas hekatombo,
Sed kiuj multas tro, obliĝas re kaj re.
Vivadi estus fest’ el ĝua konsisto,
Se vi ne estus kreinta en beleden’
Plumpulojn kiuj pruvas vian neekziston :

Stulta feliĉular’, fiera pro sia deven’,
Stulta feliĉular’, fiera pro sia deven’.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio