sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Georges Moustaki : Per alud’ (kantotraduko)



Emas mi, nur per alud’,
priskribi ŝin :
Jen amata sed malprud-
-a flirtulin’,
Ja plej brila vivoplen-
-a sunoperl’,
kiu kantas sen atent’
al moka merl’.


Sed por ŝi jen streĉa skurĝ’,
pro molesto jen la ruĝ’,
sekve ŝi al ĉiu pik’
tuj respondas per la strik’ ;
Sed por ŝi jen nigra kaĝ’,
pro perfido, malkuraĝ’,
tamen logas ŝi re jam,
igas sekvi ŝin pro am’
ĝis la fin’, ĝis la fin’.


Emas mi, nu, per alud’,
omaĝi ŝin ;
maja flor’ aŭ verda frukt’
sen ia ŝirm’,
plant’ sovaĝa kun profund-
-a firm-radik’,
kiu kreskas ajnagrund-
-e ; migra tig’.


Sed por ŝi jen streĉa skurĝ’...


Emas mi, nur per alud’,
priskribi ŝin :
malam’, am’, ne estas lud’
ŝia destin’,
Kaj se ŝia nomo grav-
-as por la sci’,
Ĝin mi donas, eĉ kun rav’ :
Revo-Luci’ !


Sed por ŝi jen streĉa skurĝ’...


tradukis Markovo-Vito 2013/05/25.

Kanzono de Mustaki-Georgo (Georges Moustaki1934-2013),

Originala titolo (alklaku por legi la tekston franclingve) : Sans la nommer

Sama rubriko :


puce Supernova : Pasio en katen’ (elektroroka muzikvideo)

puce La Fiŝkaptisto

puce Vivu la stel’ ! (kanto)

puce  JoMo frapas la ĉielan pordon de Bob Dylan

puce Esperantoband : Kiam vi ne estas ĉi tie

puce LA PLEBE : Bella Ciao (muzikvideo)

puce Kompanio Ĵolimoma : Plimultularo de la mond’ (kantotraduko)

puce Jevtuŝenko : Ĉu la rusoj celas al milit’ ?

puce Marko Neŝiĉ : Salut’ al vi (packanto)

puce Valentina Canzino : Ami (kanto)

puce LEA Kantaro

puce Kantaro : Verda Trobadoro

puce Kristnaskkanto : Abio vi, abio vi !

puce Infankanto : Zime-zum...

::: Ĉiuj :::



Supren