sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Johano Baptisto Klemento & Antonio Renardo : La Tempo ĉeriza (kantotraduko)

(forte ligita al la Komunumo de Parizo)


Tomboŝtono de Klemento kun ruĝkolora mencio : aŭtoro de "La Tempo ĉeriza"


Se kantos ni pri la temp’ de l’ ĉeriz’
Kaj la najtingal’, kaj mokanta merl’
Festados sen fino.
Ebrios pro ĝoj’ kaj ĝu’ belulino,
En amanta kor’ ekbrilos sunperl’.
Se kantos ni pri la temp’ de l’ ĉeriz’
Fajfados kun glor’ la mokanta merl’.


Sed mallongas tro la temp’ de l’ ĉeriz’,
Ja, kiam dum revo plukas duop’
Orelo-juvelojn.
Ĉerizoj de l’ am’ kun rubenaj beloj
Falantaj de l’ arb’, jen sanga sirop’.
Sed mallongas tro la temp’ de l’ ĉeriz’,
Ja, kiam koralon plukas duop’.


Dum vivos vi en la temp’ de l’ ĉeriz’,
Se ektimas vi pro la amĉagren’,
Evitu knabinojn.
Ĉar ne timas mi kruelajn destinojn,
Ne vivos mi sen iama korprem’.
Dum vivos vi en la temp’ de l’ ĉeriz’,
Nu suferos vi pro la amĉagren’.


Sed plu ĉarmos min la temp’ de l’ ĉeriz’,
Ĉar de tiu temp’ mi gardas en kor’
Vundegon gigantan,
Kaj tiun doloron kun plor’ vivantan
Eĉ Fortun’ ne povos ŝirm-teni for.
Sed plu ĉarmos min la temp’ de l’ ĉeriz’,
Kaj ĝin por memor’ mi gardos en kor’.


La Tempo ĉeriza (france Le temps des Cerises) estas kanto verkita en 1866,kvankam tre forte ligita al la historio pri laPariza Komunumo de 1871. La vortojn verkis Johano Baptisto Klemento (Jean-Baptiste Clément), kaj la muzikon Antonio Renardo (Antoine
Renard
).

Tiu kanto, ŝatata de multaj esperantistoj, estis plurfoje tradukita en Esperanto. Jen kolektiva esperantigo de Marcelo Redulezo kun Georgo
Lagranĝo kaj Vito Markovo, kiu aperis en la dua eldono (2010) de La Pariza Komunumo de 1871, eld SAT-EFK.



 Vidu la partituron kaj originalan franclingvan tekston.


 Vidu filmeton de la kanzono interpretita en la franca.


 Ĵak’ Ivart’ (Jacques Yvart) registris ĝin en Esperanto sur sia disko Invito al Vojaĝo.

Sama rubriko :


puce Supernova : Pasio en katen’ (elektroroka muzikvideo)

puce La Fiŝkaptisto

puce Vivu la stel’ ! (kanto)

puce  JoMo frapas la ĉielan pordon de Bob Dylan

puce Esperantoband : Kiam vi ne estas ĉi tie

puce LA PLEBE : Bella Ciao (muzikvideo)

puce Kompanio Ĵolimoma : Plimultularo de la mond’ (kantotraduko)

puce Jevtuŝenko : Ĉu la rusoj celas al milit’ ?

puce Marko Neŝiĉ : Salut’ al vi (packanto)

puce Valentina Canzino : Ami (kanto)

puce LEA Kantaro

puce Kantaro : Verda Trobadoro

puce Kristnaskkanto : Abio vi, abio vi !

puce Infankanto : Zime-zum...

::: Ĉiuj :::



Supren