|
serĉado :
|
Originala titolo : "Venceremos"
Teksto : Sergio Ortega
Muziko : Claudio Iturra

De la grundo patruja profunda
Nun leviĝas popola la kri’
Anonciĝas la nova erao
Kaj ekkantas la tuta Ĉili’
Memorante la bravan soldaton
Kiu glore batalis ĝis mort’,
Ni unuaj la morton alfrontos,
Al patrujo nenia perfort’ !
Ja ni venkos, ja ni venkos,
Ĉenoj mil jam ekpretas por romp’
Ja ni venkos, ja ni venkos,
Malriĉecon pelos ni for ! (x2)
Kamparano, soldato, virino,
De l’ patrujo student’, laborist’,
Agu ĉiu por nia nacio,
Ankaŭ vi, oficist’ kaj minist’.
Kaj la gloron ni semos en tero,
Socialisma ja estos la mond’,
Kune ni historion estigos
De la estont’, de la estont’,
De la estont’
Tradukis : Renato Corsetti, Mauro La Ttorre, Gian Franco Molle.
La hispanlingva originalo aŭskulteblas ĉi tie.
Aliaj tekstoj memore al Salvador Allende ĉe la retpaĝaro de SATeH
Fonto : http://nodo50.org/esperanto/janivenkos.htm
Sama rubriko :
Supernova : Pasio en katen’ (elektroroka muzikvideo)
La Fiŝkaptisto
Vivu la stel’ ! (kanto)
JoMo frapas la ĉielan pordon de Bob Dylan
Esperantoband : Kiam vi ne estas ĉi tie
LA PLEBE : Bella Ciao (muzikvideo)
Kompanio Ĵolimoma : Plimultularo de la mond’ (kantotraduko)
Jevtuŝenko : Ĉu la rusoj celas al milit’ ?
Marko Neŝiĉ : Salut’ al vi (packanto)
Valentina Canzino : Ami (kanto)
LEA Kantaro
Kantaro : Verda Trobadoro
Kristnaskkanto : Abio vi, abio vi !
Infankanto : Zime-zum...