Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Ĵo Lomoso : Ĉu ankaū vi de tempo havas senton de malsekureco ? (artikolo)
puce Cristovam Buarque : Internaciigado (Parolado de la brazila Ministro pri edukado en Usono (2004)
puce Jakvo Ŝram : Internacia solidareco (prelego)
puce Jean Ziegler : Tial mortas la homoj (traduko el faklibro)
puce Jorge Martin : Kunteksto de la ŝtatrenverso en Honduro
puce Levi : Lapenna pri la homaj rajtoj (artikolo)
puce Ludo De Brabander : Nov-Koloniismo (artikolo)
puce Marcos Roitman Rosenmann : La afrika elmigranto - sango kaj morto
puce Ronald J. Glossop : Ĉu vi estas mond-civitano ? (interparolado)
puce Valo : La « Kvara Mondo » (artikolo)

Ronald J. Glossop : Ĉu vi estas mond-civitano ? (interparolado)


dialogo eldonita en JUNA AMIKO, 1994/3, paĝoj 25-26 kaj denove en JUNA AMIKO, 2004/1, paĝoj 20-21



Azo : Saluton.


Zabo : Saluton. Kie vi loĝas ?


Azo : Mi loĝas en domo.


Zabo : Ĉu vere ? Sed mi volus scii, kie estas la domo en kiu vi loĝas ?


Azo : Mia domo estas en Novjorko.


Zabo : Bone, sed mi ne tute komprenas. Ĉu vi volas diri, ke vi loĝas en la urbo Novjorko aŭ en la ŝtato Novjorko ?


Azo : Mi loĝas en urbo, kiu estas tre apud la urbo Novjorko, sed ne en tiu urbo. Tamen ĝi estas en la ŝtato Novjorko. Sekve, mi estas civitano de la ŝtato Novjorko sed ne de la urbo Novjorko.
Zabo : Ĉu vi ne estas civitano de Usono ?


Azo : Kompreneble, jes. Mi estas civitano de mia urbo. Mi estas civitano de la ŝtato Novjorko. Kaj mi estas civitano ankaŭ de Usono.


Zabo : Kaj ĉu vi ne ankaŭ loĝas sur la planedo Tero ?


Azo : Kompreneble, jes. Mi certe ne estas aliplanedano.


Zabo : Sekve, vi certe estas civitano de la tergloba komunumo, ĉu ne ?


Azo : Pri tio mi ne certas. Mia urbo havas registaron, kaj rilate al tiu urba registaro mi havas rajtojn kaj devojn. Mia lando havas landan registaron, kaj rilate al tiu landa registaro mi havas rajtojn kaj devojn. Sed ne ekzistas registaro por la planedo, do mi ne certas, ĉu mi povas esti civitano de la tergloba komunumo.


Zabo : Ĉu Unuiĝintaj Nacioj (UN) ne estas registaro de la tuta mondo ?


Azo : Ne. UN ne estas vera registaro. Ĝi ne rajtas krei leĝojn. Ĝi ne havas policon. Ĝi efektive estas asocio por la land-registaroj. Ĝi estas inter-nacia organizaĵo, ne tutmonda registaro. Mi persone ne estas membro de UN, sed mia land-registaro estas membro. Do ŝajne mia land-registaro havas rajtojn kaj devojn en la tutmonda komunumo, sed ne mi kiel individua homo.


Zabo : Kia stranga afero ! Vi estas civitano de la urbo kie vi loĝas. Vi estas civitano de la ŝtato kie vi loĝas. Vi estas civitano de la lando kie vi loĝas. Sed vi ne estas civitano de la planedo, kie vi loĝas.


Azo : Jes, tio ŝajnas esti la situacio, ĉar ne ekzistas tutmonda registaro. Sed tamen mi loĝas en la tutmonda komunumo. Eble ne estas monda registaro rilate al kiu mi havas rajtojn kaj devojn. Sed tamen mi povas pensi ke mi estas mond-civitano. Mi havas rajtojn kiel homo, eĉ se ĝis nun ne estas monda registaro por garantii tiujn rajtojn. Pli grave, mi havas devojn rilate al la tutmonda komunumo, eĉ se neniu registaro ekzistas por puni min se mi ne faras tion, kion mi devus fari. Laŭ mi, unu el la devoj, kiujn mi havas, estas lerni la lingvon Esperanto. La tutmonda komunumo bezonas lingvon, kiun ĉiu en la komunumo povas uzi por komuniki kun la ceteraj anoj de la komunumo. Mi ne rajtas supozi, ke ĉiuj aliaj personoj uzos mian nacian lingvon, kaj estas tiom da lingvoj en la mondo, ke mi neniam povus ilin ellerni. Estas dek du lingvoj, kiuj havas pli ol cent milionoj da parolantoj. Mi ne povus lerni eĉ duonon el ili ! Kiel mond-civitano unu el miaj plej gravaj devoj estas lerni la lingvon de mia monda komunumo. Certe, estas ankaŭ aliaj devoj por mondcivitanoj, sed neniu el ili estas pli grava ol lerni la tutmondan, neŭtralan lingvon Esperanto.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio