Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 9an de julio 2024 . Ĝis nun estas 2937 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Ĵo Lomoso : Ĉu ankaū vi de tempo havas senton de malsekureco ? (artikolo)
puce Cristovam Buarque : Internaciigado (Parolado de la brazila Ministro pri edukado en Usono (2004)
puce Jakvo Ŝram : Internacia solidareco (prelego)
puce Jean Ziegler : Tial mortas la homoj (traduko el faklibro)
puce Jorge Martin : Kunteksto de la ŝtatrenverso en Honduro
puce Levi : Lapenna pri la homaj rajtoj (artikolo)
puce Ludo De Brabander : Nov-Koloniismo (artikolo)
puce Marcos Roitman Rosenmann : La afrika elmigranto - sango kaj morto
puce Ronald J. Glossop : Ĉu vi estas mond-civitano ? (interparolado)
puce Valo : La « Kvara Mondo » (artikolo)

Cristovam Buarque : Internaciigado (Parolado de la brazila Ministro pri edukado en Usono (2004)

tradukis Jean-Yves Santerre


Dum debato en usona universitato, la brazila Ministro pri Edukado Cristovam Buarque, estis pridemandita pri sia opinio rilate al internaciigado de Amazonio. La juna usona studento komencis sian demandon asertante, ke li esperas respondon de humanisto, sed ne respondon de Brazilano.


Jen la respondo de Sinjoro Cristovam Buarque :


Fakte, kiel Brazilano, mi tutsimple kontraŭ- staros internaciigadon de Amazonio. Kia ajn estas la atento-nesufiĉo fare de niaj registaroj pri tiu komuna heredaĵo, ĝi estas nia.


Kiel humanisto, konsciante pri la difektorisko de la ĉirkaŭa medio, pri kiu suferas Amazonio, mi povas imagi, ke Amazonio estu internaciigita, cetere, same kiel ĉio, kio estas grava por la tuta homaro. Se, nome de humanista etiko, oni devus internaciigi Amazonion, tial oni devus internaciigi ankaŭ la naftrezervaĵojn de la tuta mondo.


La nafto estas tiel grava por la komforto de la homaro, kiel Amazonio estas por nia estonteco. Malgraŭ tio la mastroj de la naftrezervaĵoj arogas al si la rajton plialtigi aŭ malplialtigi la pumpadon de nafto, same kiel plialtigi aŭ ne ties prezon. Sammaniere, oni devus internaciigi la financan kapitalon de la riĉaj landoj. Se Amazonio estas rezervaĵo por ĉiuj homoj, ĝi ne povas esti forbruligita laŭ la bonvolo de sia posedanto aŭ de iu lando. Bruligi Amazonion, estas tiel grava, kiel senlaboreco provokita de arbitraciaj decidoj fare de spekulantoj en la tutmonde trudita ekonomio. Oni ne povas lasi forbruligi entute la financajn rezervojn de landoj, nur por plezurigi spekuladon. Antaŭ Amazonio, mi ŝatus asisti al internaciigo de ĉiuj grandaj muzeoj en la mondo. La muzeo Louvre (luvr’) ne apartenu al la nura Francio. Ĉiu muzeo en la mondo estas gardejo de la plej valoraj ellabora ĵoj produktitaj danke al la homa genio. Tiun kulturan hereda ĵon, same kiel la naturan hereda ĵon de Amazonio, oni ne povas lasi en manipulado kaj detruado de fantaziaj ĉu sola posedanto, ĉu sola lando.


Antaŭ kelke da tempo japana riĉulo decidis enterigi kun si grandmajstran pentraĵon. Antaŭ ol tio efektiviĝas, necesus internaciigi tiun majstraĵon.


Dum ĉi-tiu renkontiĝo okazas, UN-o organizas la Forumon de la Jarmilo, sed la Prezidantoj de iuj landoj spertis malfacilaĵojn ĉe la usonaj landlimoj. Pro tio mi opinias, ke necesus internaciigi Nov-Jorkon, sidejon de la UN-o. Almenaŭ Manhattan devus aparteni al la homaro, cetere, same kiel Parizo, Venecio, Romo, Londono, Rio de Ĵanejro, Braziljo, Recifo, ciu urbo, kun ties aparta beleco kaj ties historio en la mondo devus aparteni al la tuta mondo.


Se Usono deziras internaciigi Amazonion, pro la risko kuŝanta en la fakto, ke tiu regiono restadas sub la prizorgado de la Brazilanoj mem, tial oni internaciigu ankaŭ la tutan nuklean arsenalon de Usono. Ec se nur pro tio, ke tiu lando kapablas uzi tiajn armilojn, kiuj provokus detruadon milfoje pli ampleksan ol la priplorindaj incendioj de la brazilaj arbaroj. Dum siaj debatoj, la nunaj kandidatoj pri la usona prezidanteco subtenis la ideon de internaciigo de la flaŭraj rezervaĵoj en la tuta mondo kontraŭ la ŝuldo-forlaso. Oni do komencu per uzado de tiu ŝuldo por certigi, ke ciuj infanoj en la tuta mondo havu eblecon kaj man ĝi kaj viziti lernejon.


Kiam la registaroj de la mondo traktos la malriĉajn infanojn el la tuta mondo, kiel Homaran Heredaĵon, ili ne lasos ilin labori, kiam ili devus viziti lernejon ; ili ne lasos ilin morti, kiam ili devus vivi.


Kiel humanisto, mi akceptas defendi la ideon de internaciigo de la mondo. Sed ĝis kiam la mondo traktos min, kiel Brazilanon, mi luktos, por ke Amazonio estu nia. Kaj nur nia !


tradukis Jean-Yves Santerre,
aperis en La Sago, januaro 2005

Tiun tekston rifuzis publikigi la usona gazetaro.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio