Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Regularo de la Komunista Frakcio

Regularo de la Komunista Frakcio

Komuniko de la Komunista Frakcio (n°8) [1]

REGULARO de la Komunista Frakcio de SAT,
akceptita la 15-an de julio 1996 dum la 69-a Kongreso de SAT

 1 - Komunista Frakcio de SAT estas fondita surbaze
de la REGULARO pri la funkciado de la SAT-Frakcioj,
kiu organizas la propagandan laboron de SAT-membroj,
anoj de sama politika partio aŭ tendenco, ekster
la kadro de SAT.
 2 - La Komunista Frakcio de SAT akceptas la tutan
statuton kaj regularon de SAT.
 3 - La Komunista Frakcio de SAT konsistas el
membroj de SAT, kiuj akceptas tiun ĉi regularon.
 4 - La aliĝo de komunistoj, membroj de SAT, al
la Komunista Frakcio, ne estas deviga.
 5 - Kiu
ne povas esti membro de SAT pro apliko de la
artikolo 7 de la Statuto de SAT, tiu ankaŭ ne
povas esti membro de la Komunista Frakcio.
 6 - La tasko de la Komunista Frakcio estas
la propagando kaj aplikado de Esperanto ĉe la
respektivaj partioj aŭ movadoj, la reciproka
informado de ĝiaj membroj kaj la faciligo de
kunlaboraj rilatoj inter komunistoj,
laboristoj kaj progresuloj en la tuta
mondo.
 7 - La Komunista Frakcio de SAT ne estas
partio nek partipolitika movado aŭ organo.
Havante taskon de helpanto, ĝi ne kontribuas
al paralela decidpovo preter ekzistantaj
partioj. Kun referenco al la instruoj de
Marks kaj aliaj pensuloj de la laborista
movado, kaj kun konsidero pri la lecionoj
de la historio, ĝi kontribuas, sur sia
tereno kaj per siaj rimedoj, al la agado
kaj bataloj de siaj klas- kaj partifratoj.
 8 - La kolektivaj decidoj, kiujn la
Komunista Frakcio de SAT faras por
plenumi sian agadon, ne povas devigi
ĝiajn membrojn al agado, konduto aŭ
alpreno de pozicioj kontraŭaj al la
statutoj de SAT aŭ de iliaj respektivaj
partioj, nek trudi al la respektivaj
organizoj respondecojn, kiujn ili
propravole ne havas.

(el Sennaciulo de novembro 1996, p.112)


[1Kiel estas notite en la protokolo
de la 69-a SAT-Kongreso, la Komunista
laborgrupo decidis en tiu kongreso
alpreni la nomon "Komunista frakcio de SAT".

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio