Karaj geamikoj, gekamaradoj kaj gefratoj,
la Liberpensula Frakcio agadas kaj se vi volas membriĝi al la Liberpensula Frakcio, vi devas unue membriĝi al SAT kaj poste al la Liberpensula Frakcio.
Venu ĉar ni havas multe da laboro.
Plej liberpense
Dominiko.
Oni povas kontakti min :
Telefono/Fakso : +33 (0) 9 53 80 45 89
Rete : dominique.simeone@yahoo.fr
Poŝte :
SIMEONE Dominique Résidence du Levant Bat.A, 133 avenue Henri Martin, FR-46000 Cahors
En ĝi, oni diskutas pri ĉiuj problemoj, ne nur pri kio koncernas ateismon, religiojn, sed oni tuŝas ankaŭ la mondajn problemojn.
La frakcio ne havas specifan bultenon. Oni sendas la artikolojn al Sennaciulo. Por ke pluraj kontribuaĵoj alvenu ne samtempe en la redakciejon de SAT, oni sendas la artikolojn al la frakcia sekretario, kiu tralegas, kaj se necese, korektas ilin.
Ne estas speciala kotizo por membriĝi al la frakcio. Dum kongresoj aŭ aliaj manifestacioj, la responsanto, aŭ alia membro povas plani la kunvenon.
"Liberpenso" estas populara asocio pli filozofia esplorado kaj socia agado, kies principoj estas la racio kaj la scienco. Ĝi ne estas partio kaj ĝi estas sendependa de ĉiuj partioj aŭ tendencoj. Ĝi ne havas dogmojn kaj nur celas disvolvi ĉe ĉiuj homoj la spiriton de memekzameno – tute sendepende – sen iu ajn influo.
Ĝi konsideras ĉiujn mistikismojn kaj ĉiujn religiojn kiel la plej malbonan obstrukcon al la emancipado de la penso. Ili per eraraj principoj kaj delogas agado la homojn, deturnante ilin de iliaj surteraj celoj kaj disvolvas en ilia spirito la superstiĉon kaj la timon pri la transtera vivo. Ili facile degeneras en klerikalismon, fanatikismon, merkantilismon kaj helpas la reakciajn potencojn en la deziro teni la popolamasojn en nesciado kaj servuto. Ilia ŝajna aprobo al niaj progresigaj ideoj estas nur nova klopodo por restarigi ilian minacatan potencon.
La "Liberpenso", male, opinias ke la emancipiĝo de la homo estu daŭrigata en ĉiuj kampoj. Ĝi deziras kontraŭbatali ĉion, kio celas plimalgrandigi, submeti, perversigi la individuecon kaj defendi la homajn rajtojn, liberecon, laikecon de la publika instruado, justecon kaj pacon.