Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Ni ne plu vivu kiel sklavoj, filmo de Janiso Juluntaso
puce Ekstaro la 12-an de Majo 2012
puce Alvoko de Mikiso Teodorakiso al internacia publika opiniularo
puce Ni ĉiuj estas grekoj ! Tutmondan solidarecon !
puce Solidareco kun la luktanta greka popolo (2012/02/12)
puce De la 11-a al la 18-a de Januaro : Internacia Agoro de Romo
puce #14Ja - Tutmonda tago pri la popularaj asembleoj
puce HOMAJ RAJTOJ NE ESTAS LAŬVOLAJ ! (2011-12-10)
puce MI NE FORIRAS - Filmeto - Okupu Wall Street
puce Ĝenerala striko kaj amasagada tago en Oaklando
puce 15-an de Oktobro - Unuiĝo por Tutmonda Ŝanĝo
puce Ŝuldoplafono : ne, dankon ! (05-09-2011)
puce Al la indignantaj civitanoj de Grekio k Eŭropo (25a de majo)
puce 15M-Movado - Madrido - Asembleoj (29a de majo)

Kampadejo SOL plustaras (27a de majo)

Kampadejo SOL plustaras. La bravaj batalantoj ĉe la Sun-porda Placo intencas tie resti almenaŭ ĝis la venonta dimanĉo. Ŝajnas, ke ĉe ili defetismo ne havas lokon. I.a. ili vokis ĉiujn civitanojn al venontsabataj kunsidoj ĉe placoj kaj popularaj ejoj en 37 kvartaloj de la ĉefurbo Madrido kaj en 42 municipoj de la Madrida Aŭtonoma Komunumo. La rezultojn de tio oni debatos kaj sintezos la venontan 29an de Majo ĉe Kampadejo SOL, kadre de tie okazonta kunveno, kie, krome, oni voĉdone alprenos la decidon resti aŭ fini la kampadon. Iel aŭ alie, por ili tute klaras la ideo, ke la batalon ekintan la 15an de Majo ili pluigos ĝis fina venko.

Pri nia helpo en rilato kun esperantigo de la tekstoj en lia retejo http://madrid.tomalaplaza.net/ , ĝis nun ili publikigis nur unu el niaj kontribuoj (Manifesto en Esperanto) ; la duan, kiun mi sendis (Proponoj en Esperanto), ili ja ricevis, ĉar ili dank-esprime informis min pri tio, sed ne publikigis ankoraŭ, supozeble pro la fakto (de ili indikita en sia respondo), ke ili dronas en marego da mesaĝoj. Trian tekston mi esperantigis kaj sendis, sed ĉi-okaze eĉ ne respondon mi ricevis, sendube pro la sama kialo. Mia-komprene, la enhavo de tiu tria teksto estas tre interesa, ĉar ĝi instrukcias pri la agmaniero sevinda ĉe eventuala atako fare de la polico por elpeli la kampadejanojn, kaj ĉar en ĝi manifestiĝas unu el la karakterizoj (Ghandi’eca pacismo) de ilia heterogena kaj multflanka konsisto. Tial, jen mi diskonigas al vi tiun tekston ĉi-forume :

AGADPLANO ĈE EVENTUALA PROVO NIN ELPELI

Kiel ni agu ĉe eventuala provo nin elpeli ? :

1. La plej grava estas tenadi sin trankvila. Ja ni estas organizitaj, havas advokatan teamon, kiu nin priatentos en la okazo de arestiĝo. Oni megafon-sisteme donos precizajn nepre sekvendajn instrukciojn.

2. Kiel rezisto-strategion ni aranĝu pacan sidadon sen reagi al provokoj. SILENTE ni eksidu surtere kaj alkroĉiĝu al brakoj de homoj al ni proksimaj. Ni rekomendas vin atenti, ke tiuj homoj estu al vi afinaj kaj fidindaj.

3. Se vi hezitas pri via partopreno en tiutipa rezistado, turnu vin rekte al unu el la renkontiĝejoj, kiujn ni starigos ĉe Plaza de Jacinto Benavente, Plaza del Callao kaj Red de San Luis (ĉe la angulo de strato Gran Vía kaj strato Montera).

4. Komence de la rezistado ni kuniros al la videbla parto de la placo, laŭe al megafon-sisteme farataj indikoj.

5. Antaŭpretigu SMS-mesaĝon kun jena teksto : "La polico elpeladas nin el Kampadejo Sol, venu ĝin defendi". Diskonigu ĉi mesaĝon al viaj kontaktuloj, kiam oni indikos tion megafon-sisteme.

Kaj memoru :

Evitu disvastigi onidirojn, memoru, ke sole nur megafon-sisteme donataj informoj fidindas. Ĉiam kunportu vian DNI [idento-karton]. Tenu vin trankvila. Se kunaj, ni povas. El la placo de la SOLvo oni ne elpelos nin !

Sanon kaj hispanan revolucion !
Miguel Fernández.

La rezisto en kampadejo SOL estas nur unu el la dekoj da samcelaj kampadejoj organizitaj en la tuta Hispanio. Alia same ampleksa estas tiu de Placo Katalunio de Barcelono, kiun la polico brutale provis malmunti dum la vendredo 27-a de majo, kiel oni povas vidi en la suba filmo :

Fonto : Retmesaĝoj el la SATeH-forumo la 27an k 28an de majo 2011.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio