![]() |
serĉado :
|
NEKROLOGO
La 11-an de aŭgusto mortis en Kasablanka (Maroko), en aĝo de 62 jaroj, pro renmalsano
K-do Johano Aber
(Jean Habert)
SAT-ano n-o 55. Unu el la plej malnovaj, plej spertai K-doj forlasis nin. Aktivulo jam antaŭmilite, li organizis kursojn por lab. esp-istoj en la pariza regiono de 1910-1914. Li estis redaktoro de « Travailleur Esperantiste » de 1912-14 k fondis Esp. Sindikatan Federacion en 1912. Li estas la ĉefa aŭtoro de la bonega franca lernolibro “Cours Rationnel”. Tuj ĉe la fondo li kun konvinko aliĝis al SAT, en kiu li restis aktiva kun juneca entuziasmo ĝis la fino de sia vivo ; li estis ankaŭ dum pluraj jaroj ano de la Direkcio de SAT. Liaj konsiloj ĉiam estis tiuj de spertulo. Paroloj k agoj ĉe li kongruis, k kiel kontraŭmilitisto konsekvenca li pasigis iam antaŭ 1914 longan tempon en malliberejo. Lia revolucieco estis profunda. Lia sola malvirto estis eble tiu, ke li estis tro naiva, tro fidema en la boneco de la homoj, simila tiurilate al Zamenhof : ĉiam preta malfermi la monujon por doni al iu ajn, kiu petis helpon. Malavare li oferis por la movado. Por SAT k la sennaciismo lia morto signifas gravan, dolorigan perdon. Liaj amikoj gardos al li ĉiaman estimoplenan memoron k esprimas ĉi tie al lia kunulino la plei profundan sentojn de ĉagrena simpatio.
La Plenum-Komitato de SAT.
El Sennaciulo n°457, 23a de septembro 1937