La 19an de septembro 2020 centjari ?is Eduardo Vivancos, plej malnova SAT-ano ekde almena ? 2013. Por scii pli detale pri li, ne hezitu partopreni la retan kunvenon organizitan de lia biografo Javier Alcalde.
Anka ? indas relegi liajn rete haveblajn tekstojn. Pluraj el ili jam estis publikigitaj sur la retejo de SATeH. Inter ili, apartan reliefigon meritas teksto titolita "Kelkaj konsideroj pri la 53a Universala Kongreso de Esperanto". Listo de liaj ceteraj rete legeblaj artikoloj aperas en Vikipedio. Kompletige al tiu ĉi kolekto, jen plia teksto, retajpita el bilda dokumento en la libro "Unu lingvo por ĉiuj, Esperanto", eldonita de Calumnia okaze de la 92a SAT-kongreso en Barcelono :
Lanti mortis
Unu el la pioniroj de laborista movado malaperis. E ?geno Adam (Lanti), la 17an de januaro, en Meksiko.
La malapero de tiu batalema homo, Esperantisto ?is la medolo - kiel li mem diris - estas beda ?rinda perdo por la laborista movado, ĉefe por SAT, kies fondinto kaj iniciatinto estis Lanti.
Jam kelkaj biografiis pri li, aliaj pli spertaj ol mi rakontos la imitindan vivon de nia malaperinta amiko. Mi limigas mian skriba ?on por honorigi la idealulon. Ĉiuj konas Lanti-n kiel kapablan Esperantiston kaj konvinkitan sennaciiston, sed li, siamaniere, anka ? estis anarkisto de post sia junula ?o. De 1898 (kiam li estis 19-jara) ?is 1915, Lanti partoprenis la anarkistan movadon en Francio, sed en tiu jaro li ekdubis pri la kongrueco de anarkismo je la konstato, ke Kropotkin rekomendis partopreni la militon por venki la germana militarismon kaj tiel liberigi la vojon por la revolucio. (Ĉiuj el ni scias, ke Kropotkin mem konstatis sian eraron). Depost tiam, Lanti ne plu partoprenis aktive anarkiistan movadon, sed li asertis ofte, ke anarkiismo da ?re restis por li idealo.
De anta ? nelonge, letere mi petis de li klarigon pri anarkiismo la ? lia vidpunkto. Jen kion li respondis en sia letero datita la 13an de oktobro 1946 :
"Facile mi komprenas vian miron pri la kialo de mia ekdubo pri la anarkiismo, tial ke mi ne sufiĉe klarigis mian penson pri la afero. Mi do nun konfesu al vi, ke ?is 1915 mi fakte estis anarkista kredulo. Kiel simpla ulo, mi akceptis senkritike la ideojn de Elizeo Reclus, de Kropotkin kaj aliaj eminentuloj, tial ke mi diris al mi : "Tiuj homoj estas pli kleraj ol vi kaj ili sekve pli bone konas la veron". Sed la sinteno de Kropotkin ekdubigis min kaj tiam mi diris al mi : "Vi pensu per via propra cerbo, kaj se vi eraros, nu estos viaj kaj ne alies eraroj"...
"Sed mi tre beda ?ras la tempon, kiam mi estis kredulo kaj esperis, kiel Johano Grav en "La Société mourante et l’Anarchie" ke mi vidos la morton de la kapitalista socio. Kredo estas forto, kaj ĉe la plimulto de la homoj ?i ludas la rolon de spirita lambastono. Estas tro peza tasko pripensi ĉion kaj celi akiri propran opinion".
Kaj li aldonas : "Sen ?tata socio restas por mi idealo kaj mi simpatias al anarkiistoj".
Tuj post la apero de la unua numero de "Sen ?tatano", Lanti skribis al ni kura ?igante nin por la da ?rigo de nia tutmonda bulteno. Esperantaj kaj liberecanaj aferoj interesis lin ; amba ? kunigitaj entuziasmigis lin.
La homaro perdis homon ; la Esperantistaro eminentan Esperantiston ; SAT perdis sian fondinton kaj plej aktivan inicanton : la anarkistoj perdis amikon. Sed lia verko ne perdi ?is.
Lanti mortis, lia idealo vivas.
E. VIVANKOS
El Sen ?tatano, 2a jaro, n°7, februaro 1947.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.