![]() |
serĉado :
|
La 27-an de julio 1984 ni konatiĝis en Villandraut. Tiu unua Internacia Junulara Renkontiĝo de SAT-Junulfako starigis fortegajn homajn ligojn. De tiam konstruiĝis mia hodiaŭa vivo kaj okaze de gravaj paŝoj ci ĉiam estis apud mi. Mi sciis, kiel plej fide mi povis kalkuli pri ci. Kelkajn semajnojn post tiu somera aranĝo mi pli intime ekkonis Uŝi [1] en cia pariza loĝejo. Jam kvazaŭ familiano ci partoprenos en nia geedziĝa festo. Ni vivis malproksime unu de la alia. Tamen niaj pertelefonaj rilatoj (dank’al cia profesia vokebleco) ritmigis la sezonojn. Okaze de vizitoj al cia patrino, komence en Royan, fine en Gourdon, ci vizitis ankaŭ nin en Cenon kaj en Camarsac. Malavare ci elspezas fortojn kaj monon por helpi al nia familio. Kiel tion forgesi ? Sed ŝuldoj laŭ ci ne ekzitas. Longaj vesperaj diskutoj animataj de dolĉa blanka vivo ankoraŭ pli profundigis niajn komunajn sentojn. Se iam mi havis personan problemon, mi sciis, ke al ci mi tion povis konfidi. Ci sukcesis ĉiam malpezigi miajn malfacilaĵojn.
En 1991 okaze de la SAT-amikara kongreso en Bondy, ia Junul-Fako prezentis spektaklon "La festo de l’piratoj", Ho ne, ci mem ne aperis sursceneje. Tion mi sciis. Neniam iu sukcesis puŝi cin antaŭen. Sed ci estis nia "ferdek-zorganto". Cia tasko estis, ke al la publiko ne manku trinkaĵoj. Labori ege kaj ade sed en ombro. Ci ja tiom malbenis la sunon ! Por la E-omaĝo al Brassens ci denove favore respondis al mia alvoko. Ci provizis min per dokumentoj, la kompleta kompaktdiskaro kaj la traduko de "La princino kaj la Notovorulo". Pli ol tri jarojn ci penis antaŭ ol atingi la version kantitan de Uŝi en Sete. Hodiaŭ mi forte deziras, ke Esperanto-Gironde iam reludu tiun spektaklon. Tiam al ci mi dediĉos la prezentadon kaj se mia voĉo ektremos dum la unua kanto eldirante : "Tu aurais pu prev’nir un peu, mon salaud..." [2], tiam ĉiuj bonvolu pardoni al mi.
Jes ja, ci avertis nin. Sed mi ne volis kredi. Ne volis. En 1992 mi sciis, ke la plej senvalorigajn kaj sendankajn laborojn de la kongreso ni povis lasi al ci. (Instali aŭ reordigi, balai la koncertejojn, ekz.). Senti cin apud mi por la plej praktikaj detaloj donis al mi fidon por superregi la ĝeneralajn kongresorganizaĵojn. Kaj tiam ci jam diris, ke tiu bordoza kongreso estis cia lasta. Ja ĝi estis la lasta en kiu ci partoprenis. Kreŝo certe pli fidele ol mi povis raporti pri ĉiuj horoj, kiujn ci daŭre elspezis por SAT. Nia Sennacieca Asocio ja ĵus perdis iun, kiu efike kaj praktike, ne nur teorie aŭ polemike, laboris por ĝi kaj ĝiaj laboristaj celoj. Mi mem ja perdis pli ol amikon. La lumturo, kiu gvidis min, provinculeton, tra la tro granda ĉefurbo estingiĝis. La 23-an de junio lastfoje ci ŝovis min en la taŭgan metroon.
Dankojn Joko
[3], dankegojn Johano-Luko pro tiuj dek jaroj, kiujn ci konsentis, ke mi pasigu kun ci. Dek jaroj. Precize dek jarojn post nia unua komuna vespero, 35-jara, ci pendumis cin la 27an de julio 1994.
Marcelo
el Sennaciulo, septembro 1994
Vidu ankaŭ samteman poemon aperintan en La Juna Penso