Karaj kamaradoj !
Leginte vian artikolon en n-ro 6/1982 de la revuo "der esperantist" pri la mortigita k-do Boubou el Francio mi volas aldoni jenan kompletigon :
Same kiel kelkaj esperantistoj el A ?strio, ni voja ?is 1936 al Hispanio kaj batalis en la Internaciaj Brigadoj. En Valencia aperis regula revuo en Esperanto "Popola Fronto", kaj la "Informa Bulteno de CNT-FAI" (anarkista E-revuo). Amba ? aperis regule ?is la pereo de la hispana respubliko. Ni mem estis aktiva kunlaboranto de "Popola Fronto" kaj anka ? abonanto de la "Informa Bulteno de CNT-FAI". Amba ? organoj estis senditaj al aktivaj esperantistoj el diversaj landoj, kiuj tradukis la interesajn artikolojn nacilingven por la progresema gazetaro en ĉiuj partoj de la mondo. Tre aktive estis la nederlandaj antifa ?istaj esp-istoj. Ili represis la tutan enhavon de "Popola Fronto" en la nederlanda lingvo kaj eĉ kopiis la originalon kapon de tiu revuo.
En Albacete estis la Centro de la Internaciaj Brigadoj, kaj tie formi ?is esp-ista informejo, gvidata de la respublika generalo Julio Mangada kaj Ludoviko Renn. Venis volontuloj el 54 diversaj nacioj. Ili ĉiuj skribis al siaj familianoj kaj amikoj. En ĉiuj militoj estas cenzuro. Oni bezonis por tiu laboro anka ? multlingvajn kamaradojn por cenzuri la korespondadon. Kompreneble anka ? esp-istoj korespondis en E-o, kies leteroj trapasis la cenzuron. Ni, la batalintoj esperantistoj anka ? havis kontakton kun k-doj el Ostrava (CSSR). Ni sendis al ili afi ?ojn, antifa ?ismajn po ?tkartojn, propagandilojn kaj leterojn. Ankora ? hodia ? vivas tie la k-do A. Liberda (Ostrava, Klostermanova 22), kiu posedas materialon kaj kiu sendis al mi kopiojn de la de mi sendita materialo. Tre bonan kontakton ni havis kun la franca FET (Federation esperantiste du Travail) pere de k-dino Marcelle Robineau. Kiam la respubliko perdis la batalon, preska ? unu miliono da homoj fu ?is al franca teritorio. La "Internaciuloj" estis koncentrigitaj en la franca koncentrejo de St.-Cyprien kaj poste en Gurs. Tie ni fondis E-grupon kun 49 esperantistoj el diversaj landoj. Ni aran ?is en la koncentrejo kvar E-kursojn. Pere de k-dino Marcelle Robineau ni trovis kontakton kun la k-doj M. Boubou kaj Bourguignon. Amba ? da ?rigis post 1933 la IPE-laboron en Francio. Amba ? eldonis denove la jam kelkfoje malpermesitan "Internaciisto"-n. La franca FET-organizo sendis al ni en la koncentrejon, kajerojn, paperon, krajonojn por la kursoj. Krome po ?tmarkojn, por ke ni povu korespondi kun familianoj kaj amikoj. Ili sendis paka ?ojn kun nutra ?oj k.t.p. Ni anka ? ricevis la organojn de SAT, "Sennaciulo" kaj "Sennacieca revuo". Beda ?rinde tiuj organoj malfavore skribis pri la Internaciaj Brigadoj, dirante, ke ili estis senlaboruloj, aventuruloj, drinkuloj kaj senta ?guloj. La 49 esperantistoj de la I. B. en la koncentrejo kunvokis kunvenon, kaj ni sendis protestan leteron al la redakcio de "Sennaciulo" kaj "Sennacieca Revuo". Tiun protestan leteron ni sendis anka ? al k-doj Boubou kaj Bourguignon, kiuj publikigis tiun leteron en "Internaciisto". Eble vi posedas tiujn numerojn de la jaro 1939. Tiam "Internaciisto" estis presita kun verda koloro. SAT respondis al nia letero, sed mi ne plu rememoras pri la enhavo.
Venis la dua mondmilito kaj ni perdis la kontakton kun k-doj Boubou kaj Bourguignon. Ni ?an ?is la koncentrejon de Gurs kaj venis al la kastela karcero Mont-Luis. De tie la Petain-registaro de Vichy transdonis nin al la germana Gestapo kiu transportis nin al koncentrejo de Dachau, kie ni restis gis la fino de la milito.
Preska ? du jarojn ni restis en Gurs kaj la k-doj B. kaj B. intencis publikigi E-libron pri la hispana civila milito kaj petis pri nia subteno. Nia grupo entuziasme akceptis tiun laboron. Ni interkonsentis, ke ĉiu materialo estu destinita kaj sendita al k-do Bourguignon kiu lo ?is en la Provinco de Var. K-do Boubou lo ?is en Orleans. Dum mallonga tempo ni skribis pli ol 300 artikolojn, traviva ?ojn, epizodojn pri la politika evoluo ekde la revolucio en julio 1936. Ni aldonis pli ol 160 fotojn de la milito kaj k-do Franz Jaritsch (a ?stro) desegnis imponajn desegna ?ojn por la estonta libro.
Tre aktivaj raportistoj estis la k-doj Karpati (Rumanio), Grzina (Jugoslavio), Schmickl (A ?strio), Mesarosz (Hungario), Benetetto (Italio) kaj Wieczorek el Polio. - K-do Bourguignon konfirmis al mi la ricevon de la tuta materialo. K-do Boubou redaktis denove la tutan materialon kaj transdonis ?in al presejo.
Tiam eksplodis la dua mondmilito (septembro 1939) kaj interrompi ?is la tuta kontakto inter ni. Mi venis al Dachau kaj restis tie gis la militfino en la jaro 1945. Cirkulis la opinioj, ke k-do Boubou eble anka ? estis en Dachau kaj poste en Auschwitz. Eĉ en Dachau ni havis nele ?an E-grupon, al kiu anka ? apartenis du francoj. Sed neniu de la du francoj menciis tiujn kamaradojn. Mi eĉ konservis la adreson de Bourguignon kaj post mia reveno al Vieno mi skribis al la edzino de Bourguignon, demandante pri la iam sendita materialo pri la hispana milito, sed ne venis respondo. Tio okazis 1946.
Tio estas mia kompletigo pri la artikolo en "der esperantist". Salutas vin kore, via Francisko Haiderer, Selma-Logerlöfgasse 23/6, A — 1104 — Wien.
El "der esperantist" n-ro 123 (1/1984)
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.