La 21an kaj la 22an de junio mi vizitis la gubernion Mijagi. Ĉar mi raportas la tragedion en la damaĝitaj gubernioj, mi volis vidi per miaj propraj okuloj, kia estas la damaĝoj. La 21an s-ro Tezuka Takaŝi, loĝanta en la urbo Tagaĵoo, akompanis min per sia aŭtomobilo kun s-inoj Sanpei Keiko kaj Saitoo Cume. Kaj la 22an s-ino Saitoo aŭtomobile akompanis min kun s-ino Sanpei. Dank’ al esperantistoj, mi povis viziti diversajn lokojn laŭ la marbordo de la Pacifika Oceano.
La urbo Higaŝi-Macuŝima
La 21an ni vizitis hotelon en Higaŝi-Macuŝima, situantan 2-3 kilometrojn fore de la marbordo. En ĝi okazis Toohoku-Kongreso antaŭ 3 jaroj, en kiu partoprenis ok francaj esperantistoj el Normandio. Tiu estis tre luksa hotelo, sed nun estas tute dezertigita. La vestiblo kaj ĉiuj ĉambroj en la unua etaĝo estis en kaoso kun renversitaj mebroj, disĵetitaj litaĵoj kaj difektitaj ekipaĵoj. Neniu garids la konstruaĵon, do se ni povus eniri, sed tio estis tre danĝera. Tial ni ĉirkaŭiris la hotelkonstruaĵon. Malantaŭe estis unuetaĝaj apartamentoj de la laboristoj, kies fenestroj kaj ĉambroj estis detruitaj nur kun kurtenoj flirtantaj en la ventoj.
Apud la hotelo estis gimnastikejo kaj sportejo. Jam oni iom rearanĝis la enon sed ĉe la anguloj estis amasigitaj per ondegoj de la cunamo trunkoj de pinarboj, kiuj staris inter la maro kaj la hotelo, envolvinte aŭtomobilojn. En la sportejo eble estis piedpilkejo kaj etgolfejo, sed ambaŭ jam transformiĝis en la sablejojn.
Ni manĝis lunĉon, sidante sur ŝtono antaŭ la hotelkonstruaĵo, kaj vidis multajn ŝutkamionojn kuri sur la strato antaŭ la hotelo. Ili direktis sin al strangkolora monteto, kiu, en efektiveco, estis monteto de rubaĵoj. Ni proksimiĝis al ĝi kaj vidis, ke estas kvar montetoj, konsistantaj respektive el lignaĵoj, betonaĵoj, elektraj aparatoj kaj vestaĵoj. Apud la unu monteto sidis sur la benkoj remburitaj animalpupoj.
Tiuj montetoj estis la unuaj, kiujn mi vidis, sed poste mi vidis en multaj lokoj similajn montetojn. Tiujn rubaĵojn oni nomas en la japana lingvo “gareki”, kiu signifas brikaĵojn, betonaĵojn kaj lignaĵojn el detruitaj konstruaĵoj. Iu suferanto skribis en la ĵurnalo, ke oni ne nomu tiujn rubaĵojn kiel “gareki”, ĉar tiuj devenas de karaj domoj kaj posedaĵoj, sed por mi tiuj estis vere rubaĵoj konsistantaj el miksaĵoj de diversaj malpuraĵoj. Tamen la pupoj antaŭ tiuj montetoj klare montriĝis ne rubaĵoj sed memoraĵoj de suferantoj aŭ mortintoj. En la urbo Higaŝi-Macuŝima mortis 1308, malaperis 198 kaj multaj suferas, do oni ne povis kolekti tiujn kiel memoraĵojn. Sed laboristoj en tiu rubaĵejo eble suferas same, tial ili ne povis forlasi tiujn pupojn inter la rubaĵojn. Tamen ĝis kiam tiuj pupoj sidados por renkonti siajn mastrojn ?
Ĉie moviĝis ŝutkamionoj kaj buldozoj, tial ŝajnis al mi, ke en multaj lokoj grandaj rubaĵoj kiel trunkoj kaj elektraj fostoj estas jam forigitaj. Tamen oni bezonos multegan tempon por forigi rubaĵojn el vilaĝoj kaj urboj, kaj ankaŭ estos malfacile forbruligi aŭ enterigi tiujn.
La urbo Iŝinomaki
Poste ni direktis sin al la urbo Iŝinomaki, kaj supreniris al la monteto Hijori-jama, de kie ni povis panorame vidi la tutan kvartalon apud la maro kaj la haveno. Dume atakis nin malbona odoro el putrintaj fiŝoj, sed tio ne estis tiel forta, kiel mi antaŭsupozis, tamen ni surportis maskon.
La pejzaĝo estis senesperiga. Restis grandaj konstruaĵoj, sed nenie troviĝis aliaj domoj. Ni piede subeniris. Ju pli malalte, des pli preme proksimiĝis la teruraĵoj. Domoj restantaj, ŝajne en bonordo, estis malplenaj en la unua etaĝo, kaj la kurtenoj flirtas en la ventoj. En la ĉambroj vidiĝis renversitaj mebroj kaj kusenoj. Ĉio miksiĝis malpure. Stratoj estis jam senrubaĵa, sed kie estis domoj, tie estis nur ebenaj teroj kun rubaĵoj.
Mi vidis neniujn lokanojn, la distrikto estis tute senhoma krom unu barbirejo nomata “Sakura”, en kiu mi vidis barbiron aranĝi harojn de unu kliento. Mi preskaŭ larmis pro emocio. Sur la pordo estis simpla anonco “Refunkciis”.
Apud la strato estis kesto, en kiu troviĝis fotoj de avino kaj nepino. Jam la fotoj estis nebulaj pro marakvo, sed mi povis klare vidi iliajn ridantajn, feliĉajn vizaĝojn. Ĉu ili estis savitaj ? Ekpluvis. La kesto ne havis kovrilon, tial ni serĉis plastajn sakojn el la ruboj kaj kovris ĝin. En alia loko estis alia kesto, en kiu estis ruĝa dorsosako, kiun posedis knabino en la 3a lernojaro en la elementa lernejo laŭ la nomo sur ĝi. Ĉu ŝi fartas bone ?
Ni plu iris al la urba hospitalo. La 11an de marto, kiam atakis la cunamo, pacientoj kaj la hospitalaj funkciuloj estis izolitaj en tiu konstruaĵo kaj sur la tegmento ili svingis la manojn al la helikoptero por peti la helpon. Multaj sukcesis atingi la tegmenton, sed troviĝis homoj, kiuj malsukcesis kaj mortis. Same kiel en la hotelo en Higaŝi-Macuŝima, la unua etaĝo estis tute detruita, tamen la koto estis jam forigita kaj ni povis rigardi la internon iomete.
Laste ni vizitis templon. Ĝi bonorde staris, sed restis nur lignaj kolonoj kaj la tegmentoj. Devis esti figuro de Budho en la altaro ĉirkaŭata de orkoloraj ornamaĵoj kaj budhismaj iloj, sed nenio restis. Ĉe la korto staris granda ginkoarbo kaj ŝajne fartis bone, sed proksimiĝinte al ĝi mi trovis, ke rando de ĉiuj folioj fariĝis bruna. Ĉiuj arboj en la inunditaj lokoj de la cunamo ekvelkis pro marakvo. Samo okazis en tiu templo. Ĉe la pordo kuŝis figuro de Ŝinran, kreinto de tiu sekto, kiu falis de la piedestaro.
Ekpluvis forte kaj vesperiĝis. Kun malĝoja koro ni hejmenveturis al la urbo Sendai.
(Daŭrigota)
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.