Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 9an de septembro 2024 . Ĝis nun estas 2952 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Ar ?ivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAÄœO

En la sama rubriko

puce Georgo Lagrange : La Vivo (artikolo)
puce Lagrange : « la chienlit » (pri la degolismo kaj la laboristaro)
puce Lagrange : Evoluismo kaj kristanismo
puce Lagrange : Festparolado por la Floraj Ludoj (Barcelono, 1987)
puce Lagrange : Letero al kristana kamarado
puce Lagrange : Moralo kaj progreso (artikolo)
puce Vinko Markov : Filozofi-politikaj vivkonceptoj de Georgo Lagran ??€™ en lia verkaro
puce Vinko Markov : Memore al... Georgo Lagran ??€™ (1928-2004)

Vinko Markov : Filozofi-politikaj vivkonceptoj de Georgo Lagran ??€™ en lia verkaro


1. Enkonduko : Kial mi elektis tiun temon ?

Anta ? preska ? unu jaro mortis k-do Georgo Lagran ??€™, fidela SAT-ano de 1947. Pri tio raportis nur tre koncize la junia numero de Sennaciulo, en kiu estas menciitaj, inter liaj diversaj aktivecoj, lia verkista agado, kun preseraro pri lia literatura plumnomo Ser ?o Elgo. Ĉu simpla hazardo, tiu preseraro, a ? indiko, ke kelkaj membroj el la redakta komitato de Sennaciulo ne multe zorgas pri literaturo ? Ver ?ajne la vero estas miksa ?o de amba ? hipotezoj. Mi tamen havas la impreson, ke ĉe sufiĉe multaj SAT-anoj estas disvatigita la ideo, ke beletro kaj literaturo estas amuziloj por fantaziuloj, kiujn oni prefere flankenmetu por sin dediĉi al pli konkrete utilaj politikaj kaj sociaj diskutoj.

Mi havas iom alian vidpunkton pri literaturo, kaj pri arto ?enerale : ?i helpu al la pripensado. Raciaj argumentoj ja utilas por priskribi la (mis)funkciadon de nia mondo, sed ili plejofte ne sufiĉas por doni al la homoj la emon aktive agadi kontra ? homekspluatado kaj detruo de nia planedo. Krome arto tre utilas por redoni ioman humuron kaj memkritikan homamon al progresemuloj, kiuj tro ofte emas dramigi ideajn konfliktojn inter samcelanoj. Evidente la ? tiuj vidpunkto la stilaj efektoj estu je la servoj de la ideoj, kaj ne la malo. Tiel ?ajne ne rezonas la plimulto el la recenzistoj, kiel ni vidos pli poste.

Jen la misformiga prismo, tra kiu mi intencas nun analizi la verkaron de Georgo. Pro tio ke li mem restis dum pli ol 50 jaroj fidela membro de SAT, kaj ke li tre bone komprenis la kulturajn kaj klerigajn celojn de nia asocio, kiel atestas liaj artikoloj pri Lanti, kaj lia por-SATa laboro en SAT-Amikaro, mi supozas, ke lia vidpunkto tiurilate ne estis tro malproksima al la mia, kaj ke mia maniero ekstudi la problemon ne tro perfidos liajn ideojn.

En la komenco de la 60aj jaroj li publikigis serion da artikoloj en Sennacieca Revuo pri moralo, religio kaj vivo, kiuj indikas, ke jam tiam li profunde pripensis la temon.

La plej grava el ili titoli ?is religio kaj moralo. Li tie provis respondi la jenan demandon : se Dio ne ekzistas, kial agi por socia progreso ? Anka ? multajn artikolojn li tiutempe publikigis en Sennaciulo, pri organizaj aferoj a ? socipolitikaj temoj. Tamen en la postaj jaroj, se mi ne estas tro malbone informita, li iom distanci ?is de SAT por dediĉi sin al pli beletremaj taskoj (teatra ?oj, poemoj...). „Mi ne plu iras al tiuj kongresoj, kie oni senfine babilas kaj faras nenion konkretan“, li iam diris anta ? mi. Tiu pesimisma komento certe estis diktita anka ? de privataj zorgoj, kiuj tiam igis lin nigrigi sian bildon pri la mondo, sed beda ?rinde anka ? priskribas ian realecon. Georgo supozeble konviki ?is, ke kelkaj trafaj frazetoj meze de rakonto foje efikas pli ol longaj raciaj disertacioj, kaj tiam turnis sin al teatro, kiu, almena ? la ? klasika helena vidpunkto, celas pripensigi la homojn pri sociaj problemoj. Anka ? tie atendis lin pliaj seniluzii ?oj. Li tradukis kaj surscenigis, kadre de TESPA (Teatro ESperanta de Parizo), la Justulojn, de Alberto Kamuso (Camus), kiu pritraktas la problemon de « revolucia » terorismo en la Rusio de 1905. Poste oni petis lin zorgi pri malpli nigraj kaj seriozaj tekstoj. Sed eĉ kun pli milde filozofiaj verkoj, kiel la Fatoma ?ino de Kokto, la reago de la publiko ne estis tre entuziasmiga. En la postparolo al la eldono de tiu ĉi teatra ?o, li amare raportas : « la kritikoj al La Justuloj celis esence la t.n. neologismon « hati » (malami) […] kaj la uzon de la ciumado en okazoj, kiam mi opiniis ?in nepre necesa. […] La kritiko al la Kalva Kantistino koncernis la fonetikan a ? esperantigitan skribon de la anglaj nomoj […] Koncerne Fatoma ?inon la sola kritiko, kiun ni ?is nun a ?dis estis, « ke la vetero estis pluva kaj malvarmeta ». […] Tiuj kritikoj pri vorteroj kaj vetero donas apartan ideon pri la teatro-matureco en la esperantistaro. »


Georgo (maldekstre) rolanta en "La Justuloj". Dekstre staras Arno Lagrange. Fotis nekonata TESPA-ano.

Post la ĉeso de TESPA Georgo reduktis sian teatran agadon, kaj ekesploris la vojon de proza beletra verkado, per sufiĉe multaj noveloj kaj ĉefe kvar romanoj, publikigitaj sub la plumnomo Ser ?o Elgo, kiujn mi iom pli detale analizos, ĉar ili konsistigas la lastan parton de lia originala verkaro, kaj ver ?ajne tiu, kiu estas a ? restos la plej konata ?enerale, ĉar ?i estas la plej facile konsultebla. Mi supozas, ke li mem konsciis pri tio, ĉar li iam diris, ke « en Esperantio vendi ?as nur du aferoj : lernolibroj kaj romanoj. » Certe ne hazarde li decidis verki krimromanojn, kiuj populari ?is en Esperantio de post la Ĉu-serio de Valano, komencita fine de la 70aj jaroj. Kaj fine, pro tio, ke Georgo konludis sian verkistan karieron per tiuj kvar romanoj, mi supozas, ke li tiam havis la plej grandan sperton kaj iel bilancis pri sia tuta penso.


2. Kiaj estis la filozofi-politikaj vivkonceptoj de Georgo ?

Interesa resumo de ili aperas en la ĉefartikolo, kiun li verkis por Sennaciulo, en decembro 1964. La teksto titoli ?is : Ĉu morga ? la Revolucio ?

Resume, li tiel analizis la situacion : 
— Ĉiuj revolucioj fiaskis : a ? ili estis sange subpremitaj, kiel la Pariza komuno a ? ili i ?is diktaturoj, kiel la soveta « miraklo el Oriento ». 
— En la nunaj « riĉaj » landoj, kie la instrunivelo estas plej alta, kaj kiuj devus esti ĉe la pinto de batalo por pli justa mondo, la klaskonscio estas forigita de la komforto : proletoj kredas sin bur ?oj pro tio, ke ili havas televidon, malvarm ?rankon kaj a ?tomobilon, kaj ne plu emas ?an ?i mondon, kiu por ili ne estas tiel malagrabla.

— La nunaj problemoj estas la kontrasto inter relativa komforto en la « riĉaj » landoj kaj malsato en la cetero de la mondo, la konstanta progreso de te ?nokratio, kaj ĉefe la intelekta mizero, kiun ?atas la proletoj. Li eĉ teruri ?as vidante, ke la homaro riskas droni en ?afeco.

— Kiuj solvoj ekzistas al tiuj problemoj ? Li evidente ne havas ilin, sed proponas metodon : surporti sian respondecon, kaj klopodi pensi memstare.

Ĉiuj tiuj ideoj retrovi ?as, iom pli detale disvolvitaj, en liaj postaj romanoj.

2.1 Fieco de la nuna mondo.

Äœi aperas ĉie en liaj romanoj, ĉefe pere de trafaj priskriboj, kiuj kredeble fontas el lia akra observemo. Li havis la eblecon ?in ekzerci kiel pianagordisto, kiu vizitis la hejmojn de klientoj el plej diversaj sociaj medioj.


Ĉie aperas spuroj de la kapitalisma ekspluatado. En Åœia lasta po ?tkarto, li detale priskribas la kvartalon de la ĉifonproletaro, kie lo ?as la amikino de la bur ?a heroino. En Surklifa, la emerita kriplulo Belkura, konstrulaboristo kies kruroj estis dispecigitaj de ?taltrabo nur tri monatojn anta ? la emeriti ?o, en ne tre klaraj cirkonstancoj, ironie rakontas :
« Bon ?ance mi surhavis la kaskon […] vi certe jam vidis ĉe la enirejo de konstruejo la ?ildon : KASKOSURMETO DEVIGA. […] se iu laboristo estas mortigita, pro trabo a ? falinta muro, kiu platigas lin al sanga platkuko, la Sankta Asekuro pagas pension al la vidvino nur kondiĉe, ke li surhavis la kaskon […]. Se ne, la Asekuro nenion pagas : platigita ? dispecigita ? Egale : li ne surhavis la reglamentan kaskon. »

Plia ekzemplo pri la bonkora helpemo de la mastroj al seriozaj laboristoj aperas en la Floroj de l’krepusko : « sabate la konstruejo ne funkcias. Sed […] ĉu tiu diligenta knabo ne foje kromlaboris sabate por prizorgi kelkajn detalojn a ? prepari laborojn por la posta semajno ? Nu vi komprenu, sinjoroj, ke ni permesas al kelkaj plej kompetentaj laboristoj kromlabori sabate. Tio estas ioma pluso en ilia salajro. Ni estas socialemaj en la domo. Kaj tio krome povas utili al la funkciado de la entrepreno. »

Li same akre denuncas la hipokritecon kaj perversecon de tiuj bur ?oj, kiuj supreniris en la socia piramido per etaj fia ?oj kaj malkura ?a ?oj. « Li humile petis de sia mastro privatan interkonsili ?on kaj tiuokaze li kun la plej naiva kaj humila tono rimarkigis, ke estas aferoj neklaraj en la kontoj de la ĉefkontisto. […] La ĉefkontisto malaperis, kaj Rejnhart tre modeste, eĉ humile, danke ricevis lian postenon. Tio estis la unua sukceso de lia kariero. […]La kolumno de la avanta ?oj (la tuta entrepreno sub lia potenco), ?ajne estis pli impona ol tiu de la malavanta ?oj (la forflorinta filino de sinjoro Faure). Tial Rejnhart Selingen i ?is la bofilo kaj asociulo kaj heredonto de la entrepreno. […] La geedzi ?a nokto estis same senpasia[…] li faris sian devon revante pri la regado de la firmao. Tio estis lia dua grava venko en la vivo. »

Aliflanke, lia klarvida kritikemo anka ? ne indulgas la ekspluatitojn, al kiuj ofte mankas klaskonscio kaj batalemo. Kelkaj senpripense ?uas la plezuretojn de la vivo, kiel iu laboristo en La floroj de l’krepusko « Kion mi ?atas en la vivo ? Ĉion, kompreneble… Ĉeesti belan futbalmatĉon ĉe la televido a ? eĉ pli bone en la stadiono, se mi povas tien iri… Mi ?atas bonan festenon dimanĉe, bonan ?affemura ?on kun bona vino… la aperitivon kun kelkaj kamaradoj… », dum aliaj dronas en la laborzorgoj, ?is tro malfrua elrevi ?o, kiel Belkura en Surklifa : « Nur nun mi ekkonscias, kiel stulte estas kiel plej multaj laboristoj «  ?ovi la semajnojn anta ?en » : restas du horoj ?is la tagofino…, du tagoj ?is la semajnfino…, du semajnoj ?is la ferioj…, du jaroj ?is la emeriti ?o…, kaj kiom ?is la morto ? […] Nur kiam mi ku ?is […] mi ekkonsciis […] kiel stulte kaj vane mi vivadis. »

Anka ? la junuloj ricevas apartan pritrakton. Apud la dan ?eraj fanatikuloj, kiuj plu kredas je la perforta revolucio kiel en la pasintaj jarcentoj, la pli multaj ne plu havas idealon por fordoni sian vivon, kaj tial sencele foruzas sian vivon, dronante en personaj rivalecoj (Anita, la malamikino de Izabela, la heroino de Åœia lasta po ?tkarto), seksa ?uemo (Izabela), benzinmuziko, alkoholo…

2.2 Religio – Dogmoj – Fanatikismo

Klare aperas en ĉiuj romanoj de Georgo la rifuzo de ĉiaj dogmoj, religioj kaj fanatikismoj. Li egale kondamnas la (ofte hipokritan) piecon de la katolikoj, kaj la sangajn troigojn de la stalinistaj komunistoj, kiuj, pro miksado de amba ? dum ilia edukado, for ?etis la moralon kun la religio, kaj tiel agis rekte kontra ?e al siaj celoj. En la floroj de l’krepusko, la rifuzo de perforto kaj terorismo por batali kontra ? la sociaj maljusta ?oj eĉ estas la ĉefa temo. Same draste kritikata estas la aroganta memfido de la junaj teroristoj, kiuj sincere kredas, ke ili science (do nekontesteble) agadas por la efektivigo de tutmonda revolucio, kaj ke la nepoj ilin benos post ilia morto, ĉar ilia sinofero alportis novan sociordon. Pri religio necesas tamen atentigi, ke male al la supozoj de kelkaj recenzistoj, Georgo ne havas blindan malamon al ?i, sed kiel jam dirite en Sennaciulo, li tute ne komprenas, ke sinceraj homoj plu bezonas tian lambastonon por elteni la vivon en la nuna epoko. Li anka ? emfazas la komunecon inter ĉiuj kredoj (kiu evidenti ?as per la konstruo de pre ?ejoj en la sama loko fare de diversaj popoloj), kaj ĉefe postulas, ke la homoj ne trudu siajn kredojn al la aliaj. La rifuzo de religio anka ? ne signifas for ?eton de ĉio nekomprenebla je la nomo de simpligema raciismo, kaj ofte ĉe kleraj roluloj plu ekzistas iu pagana sento, kiu manifesti ?as per komparo de arbaro al pre ?ejo, kaj per ?ato al la jarfinaj festoj, ekster ilia religia signifo.

Kaj kompreneble, li anka ? direktas sian vervon kontra ? la nun plej potenca el ĉiuj dioj, tio estas la monavido, kiu manifesti ?as ekzemple per la granda sukceso de la ĉevalveto ĉe la vila ?anoj en Surklifa : « Kompreneble ekzistas diferencoj inter la eklezioj, ĉefe pro la dimensioj, pro la amplekso. La Roma promesas eternecon post la morto. La Moskva promesis paradizon por la venontaj generacioj. La ĉevala promesas riĉecon por hodia ? posttagmeze. Tial ?i pli bone prosperas. […] por gajni ĉe la ĉevalveto oni estu bon ?anca. Sed anka ? por la nigra eklezio oni estu bon ?anca. La graco. Oni estu elektita. Se ne : inferen a ? almena ? al nenieco. Kaj ?ajnas, ke la probableco por gajni, la ? la Skribo, estas eĉ mapli granda ol por gajni ĉe ĉevalveto ».

2.3 Signifo de la vivo. Kiel utiligi ?in ? Kial plu batali ?

La vivo estas absurda, se konsideri la aferon la ? tro vasta skalo. La mondo ja iam estos komplete neniita, ĉu ne ? Tamen same sensenca estas la fu ?o de tiu mallonga surtera restado per sencela amuzado. Kaj lucida pesimismo ne estu rezignacio fronte al la seniluziiga realo : 
« Kredi pri nenio, rifuzi ĉian fanatikon, ĉian « savanton », kaj tamen fari ion por eble iom malpliigi la aĉecon de la mondo. A ? se paroli pli ambicie, klopodi la ? sia eblo por helpi al la homo anta ?eniri, eli ?i el la besteco, el la praa kaj funda besteco… jen la ? mi la « homeco ». » Jen la konsilo de sa ?a maljunulo en Surklifa. Kelkaj emas ne sekvi ?in, interalie lia propra filo, kiu bredas kaprinoj en fora montaro. « Kaj li konsideras min kiel aĉan reakcian etbur ?on, ĉar mi restis ene de la sociaj strukturoj. Anka ? li volas refari la mondon sed… sur la monto. Anka ? li kredas pri nenio plu. Sed li anka ? faras malmulton krom paroli. Kaj kiam li havas tro pezajn ?uldojn sur la ?ultroj, li tiam memoras, ke li ankora ? havas patron, kiu […] ricevas komfortan pension. » Simpla rifuzo vidi la realecon ja ne forigas ?in. Ni vivas en kapitalisma mondo, kaj suferos pri ?iaj fia ?oj ?is kiam ?i malaperos. Tion anka ? ne komprenis la intelektulo Pruvost, klera kaj lucida analizanto de la revolucioj de la 19a jarcento, kiu vivas nur en siaj studoj, kaj, pro fajfo pri la nuna realo, fine spertos kruelan personan dramon.

2.4 Kiel praktike batali ?

Malfacila demando, al kiu Georgo ?ajne ne havis tutpretan respondon. Li tion rekte konfirmis al mi, kaj tio devigis min plu cerbumi legante liajn verkojn por trovi kelkajn elementojn.


En Åœia lasta po ?tkarto, elirvojo ?ajnas esperebla de la mar ?enuloj, kiuj rifuzas la socion de konsumismo kaj senlima progreso. « mi diris, ke ilia filozofio estas ĉefe ma ?ato al laboro kaj sapo. […] Tio ne estas tiel simpla. Ili parolas pri la rajto je pigreco. Eble tio estas finfine nur la rajto je revo, kiun nia civilizo subpremis nome de la neceso, de la sukceso, de la progreso. […] Jam niaj katoj kaj niaj hundoj estas tro dikaj, tro nutrataj, kaj dume du trionoj de la homaro suferas pro malsato. » Li ne alvenas klare al la konkludo, ke la mondaj riĉa ?oj estas limigitaj, kaj ke la homaro devos alkutimi ?i al nova vivmaniero por eviti pereon, sed tion ?ajne konfuze anta ?sentas : « ni eniras tempon, en kiu transvivos nur insektoj kaj eble ratoj, sed homoj ne plu. Krom se iam ?ermos nova vivo… Ili serĉas ion, ion esencan. Multaj perdi ?oj, kiel la semoj de la parabolo. Sed iuj inter ili trovos elir-vojon. »

Alia sekvinda ekzemplo ?ajnas esti la instruistoj, kiuj konservas modestan postenon, ebligantan al ili dece vivi, kaj klopodas por disvastigi kulturon kaj klerecon al infanoj, kiuj fakte reprezentas la estontecon de la homaro. En La nokto de la ezoko, tiun rolon plenumas la instruistino Sinja, kiu interalie rakontas, kiel ?i elspezis parton el sia malgranda salajro por fari donacojn al malriĉaj infanoj, kiuj neniam ricevis ion ajn. En Surklifa, Ivan, iama brila studento, kiu sukcese trapasis konkursojn por la t.n. « Altaj Lernejoj », kiuj formas la ?tatan eliton, tamen i ?is nur simpla instruisto « tial ke li opinias, ke estas pli utile instrui minimumon da scio al malriĉaj infanoj ol brili en la mondumo kaj boardi inter intrigoj por avanci. […] Nun li instruas en suburba, mizera kvartalo, kie lo ?as gastlaboristoj, kie la infanoj, hejme, ĉe analfabetaj gepatroj, parolas dek a ? dekdu malsamajn lingvojn. Ne nur la legadon li devas instrui, sed eĉ pli baze la unuajn vortojn de nia lingvo. » Pri tiu sinteno miras la inspektoro Kramer, kiu mem frontos tiujn samajn infanojn « kiel ?telistojn a ? narkotulojn » kelkajn jarojn pli poste.

Kaj fine, beletro anka ? povas esti unu el la rimedoj uzeblaj por veki la konscion de la homoj, kaj instigi ilin al kolektiva serĉado de la plej irebla vojo al senklasa kaj senekspluateca socio. Tion certe celis Georgo, sed ĉu vere li sukcesis tiurilate ?

3. Ĉu la mesa ?o sukcese atingas la legantaron ?

Por fari al mi kiel eble plej vastan bildon pri la ?enerala opinio de la recenzistoj, mi konsultis la tekstojn grupigitajn de Sten Johanson sur la TTT-ejo « Originala Literaturo en Esperanto (OLE) ». Mi tiel konstatis, ke la idea parto de la romanoj de Georgo estas multe malpli detale pritraktita ol mi ?atus. Pluraj recenzistoj faris pozitivajn komentojn pri la idea enhavo, sed ĉiam tre koncize :

Herbert Majer, pri Åœia lasta po ?tkarto : « Äœuste tion Elgo alportis al la krimromana tradicio de esperanto : pentron de la socia kondiĉigo de la individuo. En tiu punkto la romano certe transpa ?as aktualan valorecon ». Ĉi tie la la ?do koncernas nur la priskriban aspekton, kaj tute ne tu ?as la pripensigan flankoj de tiu « pentro ».

Judita Åœiler, pri la nokto de la Ezoko : “Kaj fine, mi diru kion mi ĉe vi inter la linioj trovis interesa. La pensojn kiuj vin, Ser ?o, certe delonge kaj da ?re pripensigas, kiuj estas tre gravaj por vi kaj kiujn - kvaza ? elparolante el via romano vi celas transdoni al ni. Pensojn pri moralo, pri kontaktoformoj inter viro kaj virino, pri kredo kaj nekredo, pri lingvo, pri evoluo en la priju ?o de historiaj eventoj kaj roloj, kaj la diverseco de la priju ?aj vidpunktoj. Kaj mi ?ojas, tra tiuj pensoj anka ? vin nun iom pli bone ekkoni†. Åœajnas, ke ĉi foje la ĉefa intereso estas konati ?i kun la ideoj de la a ?toro, kaj ne ekzakte sekvi lian inviton al pripensado.


Viktor Sapo ?nikov, pri la floroj de l’krepusko : “Malgra ? la poezia titolo, la libro de Ser ?o Elgo temas pri tre serioza fenomeno, pri la terorismo, kiu ?ajnas esti la defio de nia epoko. aktuala temo bezonas pripenson, anka ? literaturan. La ? mi, la a ?toro sukcesis. Jam la kovrilpa ?o plene la ?as la enhavon : la homo pensanta. Elgo sukcese evitis skemon, kies determina evoluo kondutus al banala moralismo. En la libro estas donata bonega dispozicio, kies ĉefa kerno estas ?uste terorismo. […] Ne, mi ne polemikas kun la a ?toro kaj ne riproĉas lin pro mallar ?igo de l’ nocio. Tute ne. Mi nur sekvis lian inviton pensi plu. Finfine, la bona libro devas pensigi, sed ne trankviligi, ĉu ne ? » Jen klare pozitiva priju ?o.

Aleksandro Melnikov, pri Surklifa : « Mi nur diros kelkajn liajn proprajn vortojn : "anta ? mia akcidento mi laboris, mi man ?is, mi trinkis, mi foje drinkis (tamen malofte), mi fikis, dimanĉe mi vetis por la ĉevaloj, kiel tiuj ĉi tie, kaj mi voĉdonis, kiel konscia civitano (...) Kaj okazis la akcidento, kaj mi ku ?is tri monatojn en hospitalo, kaj nur tiam komencis demandi min : ‘Kion ci faraĉis en la vivo ?" La plej trafa demando por papiliece "longviva" nenia ?eto, ĉu ? » Anka ? tie ?ajnas, ke la celo estis trafita.

Foje, la idea flanko de la verkoj estas tute prisilentita, se ne eĉ pretervidita, ekzemple de Aleksandro Kor ?enkov, kiu mal ?ate parolas pri « Trajna literaturo. » Li finas sian recenzon, post aludo al aliaj libroj per « Ili ne lasas min komplete despera post la po ?tkarte mizera spirito de Åœia lasta po ?tkarto ». Pli pozitiva esta la ju ?o de Donald Broadrib pri Surklifa, kiun li lokas « Inter la dek plej bonaj romanoj », kvankam li nenie mencias la socipolitikajn komentojn, kiuj tamen svarmas en la verko.

Sed certe la plej vigla oponanto al la en ?ovado de pripensigaj frazoj en literatura teksto estas Sten Johanson, kiu mem recenzis la kvar romanojn. Pri la du unuaj, liaj kritikoj restas relative mildaj :

Pri Åœia lasta po ?tkarto : « Elgo/Lagrange havas fortajn ideojn pri sociaj temoj, kaj tiuj ideoj ofte aperas en liaj verkoj. En la pli malfruaj verkoj ili ofte venas en formo de predikoj fare de iu rolanto. Tiuj predikoj povas esti pli a ? malpli naturaj partoj de la rakonto. En ĉi unua verko ni longe evitas tiajn predikojn. La ideoj de la a ?toro estas utiligataj pli lerte por prezenti la diversajn mediojn kaj personojn. Äœuste la kontrastiga alternado inter ili efikas tre bone tiucele. Nur ĉe la fino aperas grava persono, kiu iom tro predike faras kelkajn konkludojn kaj demandojn, sed tio ne estas tro ?ena. »

Pri La nokto de la ezoko : « Nur ĉe kelkaj figuroj, ĉefe riĉuloj, la mal ?ato de la a ?toro trudis al ili tro kli ?an karakteron. [..] En pluraj el la verkoj de Elgo/Lagrange aperas figuro predikema, kiu ofte ricevas la taskon prezenti vivkoncepton kiu kredeble fontas en la a ?toro. Tio ne ĉiam estas tre interesa parto de la libroj. Sed en La nokto de la ezoko la predikemulo male prezenti ?as kiel ridinda, aplomba etmensulo, kies prelegojn Fredo kaj Kramer mal ?atas. Tian predikiston mi pli facile eltenas, ridante pri li kun la protagonistoj. Kutime ne efikas bone, se la amataj ĉevaletoj de iu a ?toro rajtas tro enmiksi ?i en liaj verkoj. Ĉi-foje la pri- kaj kontra ?religiaj ideoj konataj el aliaj Elgo-verkoj "enplanti ?is" en la spirita evoluo de Fredo, kio sufiĉe bone funkcias. »

Sed pri La floroj de l’krespusko, kiu ja estas la plej politika el ĉiuj kvar romanoj, li i ?as pli akra, kaj eĉ ne hezitas titoli sian recenzon “Floroj sen suko†: “ En Åœia... la socia tendenco de Elgo (pri klasoj, politiko, interseksaj rilatoj ktp) esprimi ?as ĉefe kiel natura parto de la rakonto, dum en La floroj... ?i aperas kiel predikoj, kiuj krome ne tre bone kongruas kun la personoj kaj situacioj, en kiujn li trudis ilin. [..]. Kiam Elgo portempe forgesas sian idean mision kaj ekrulas eventojn kaj agojn de siaj protagonistoj, la romano tamen ekvivas kaj povas teni la intereson de leganto.Al la legontoj tial direndas : ne hontu foliumi preter la predikoj por plene ?ui la eventojn de ĉi romano ! »

Anka ? pri Surklifa li senhonte sugestas al la leganto eviti la teda ?ojn : « Kiel en La floroj de l’ krepusko, anka ? en Surklifa Lagrange ?atas iom prediki pri temoj flanke de la rakonto - ĉifoje ĉefe kontra ? religio. En Surklifa li tamen taskis al tute konvena rolulo prezenti siajn ideojn - kripla maljunulo en trinkejo, kun la rolo de sa ?a diranto de veroj en la verko. Se ne plaĉas tiuj predikoj, a ? se ?ajnas mirige ke la ?tata funkciulo Kramer havas tempon a ?skulti ilin, facilas foliumi unu-du pa ?ojn anta ?en. »

Tiu reago estas klarigebla per la ?enerala opinio de Sten Johanson pri bona literaturo, kiun li esprimas en recenzo pri La paneo : En ĉiuj ĉi kvar noveloj, kaj anka ? grandparte en la pli metapsikaj rakontoj, kiel ekz. la titola novelo La paneo, ĉeestas tiu mirinda, grizeta, milde melankolia, ĉiutageca etoso, kiu estas la majstra marko de Ser ?o Elgo. Malofte en la Esperanta literaturo la leganto renkontas tiel vivajn mediojn, ke eblas kvaza ? enpa ?i en la mondon de la rakonto, kaj preska ? definitive resti tie. Jen la vera metafiziko de bona literaturo !

Ĉiujn tiujn komentojn mi prezentis pasintan novembron en la esperanta sta ?ejo Kvinpetalo, okaze de kunveno pri Georgo, dum kiu kelkaj el liaj amikoj inter ?an ?is diversajn memora ?ojn pri li. Je mia granda surprizo, la plimulto de la ĉeestantoj subtenis la vidpunkton de Sten Johanson, kaj konfirmis, ke por ili la plej interesa parto ne estis la « predikoj ». Mi ?el Duk Goninaz eĉ diris, ke « se la celo de Georgo estus nur konvinki pri siaj ideoj, li estus tre malbona romanisto. » Tamen ĉiuj brue protestis kiam mi proponis konkludi per la konstato, ke almena ? tiurilate, li do mistrafis sian celon. Eble indas aldoni ke, konante parton el la a ?skultantaro, multaj el ili havis la eblecon rekte konati ?i kun la ideoj de Georgo, kaj anka ? alimaniere povis ekkonscii pri la kripleco de nia kompatinda sociordo.

4. Konkludo

Mi ĉi tie nur supra ?e pritraktis la verkaron de Georgo, la ? intence limigita perspektivo. Evidente estas, ke lia verkemo ne ?uldi ?is nur al « predikemo », kaj pluaj detalaj studoj restas verkotaj pri aliaj aspektoj de lia romana arto. Cetere, la fakto, ke verko ne estas reduktebla nur al unuflanka pritraktado estas atesto pri ?ia riĉeco kaj valoro. Pri la trafeco de la idea mesa ?o ju ?os la tempo, kaj la postaj generacioj. Tamen, por tiuj, kiuj opinias, ke socie enga ?ita literaturo plu havas signifon kaj utilecon en nia mondo ĉiam pli submetita al la reganta ideologio, kiu instigas nin akcepti la mondon tiel fu ?a kiel ?i estas, ?ajnas al mi, ke la verkaro de Georgo Lagran ??€™ signife kontribuas al vivigo de tiu ?enro, kiu beda ?rinde malprosperis dum la jastaj jardekoj. Ĉu SAT-anoj kapablos sekvi la vojon de li montritan por rekrei valoran « revolucian » literaturon, kiu ne estu kli ?a la ?do al iu memproklamita revolucia idealo, grupo a ? re ?imo, sed vera instigilo al memstara pensado, kaj al strebado firme, persiste sed senperforte batali por senekspluateca kaj racie funkcianta mondo ?




 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio