Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Alberto Fernandez : La ideologia stumblo inter socialismo kaj (la) internacia lingvo (artikolo)
puce David Kelso : Esperante pri kio, efektive ? (prelego)
puce Djémil Kessous : Raŭmismo kaj novliberalismo (artikolo)
puce Djémil Kessous : Raŭmismo kaj postmodernismo (artikolo)
puce Federacio de Laboristaj Esperantistoj en la periodo 1911-1941
puce Jakvo Ŝram : Esperanto kaj ’Alternativa Tutmondismo’
puce Jakvo Ŝram : Kion signifas por mi Esperanto (prelego)
puce Ludoviko Renn : Esperanto-literaturo (artikolo)
puce Michel Duc Goninaz : La lecionoj de “La danĝera lingvo” - esperantismo, politiko kaj “neŭtraleco” (artikolo)
puce Mikaelo Onfrajo (Michel Onfray) : Ĉe du lingvaj ekstremoj (antaŭparolo por la esperanta eldono de traktaĵo pri ateologio)
puce Petro Levi : Esperanto kiel kultura mondolingvo el vidpunkto de franca komunisto (eltiraĵo de prelego)
puce T-ĉemizo : Internacia solidareco

Jakvo Ŝram : Kion signifas por mi Esperanto (prelego)

prelego



Mi komencis lerni Esperanton komence de junio 1989. Unue pere de lernolibro "Esperanto Programita". Tre kontentiga sistemo kiu zorgis ke mi post kelkaj semajnoj kapablis paroli vortojn kaj eĉ plenajn frazojn en Esperanto, sed rapide montriĝis ke mankis al mi la instigo al lernado, kiun oni nur spertas kiam oni lernas en grupo aŭ klaso. Do, jam kelkajn monatojn poste mi iris al vesperkurso en la urba lernejo de Antverpeno kaj mi sekvis
3 jaran kurson kiu donis al mi oficialan ŝtatan diplomon de ’instruisto pri Esperanto’.


Ĉu mi lernis Esperanton por havi diplomon ? Evidente ne ! Mi eĉ havas mian dubon ĉu la diplomo iam utilos al mi.


Mi scias ke nuntempe esperantistoj el Eŭropo agadas por ke la Eŭro-parlamentanoj subtenu Esperanton kiel unu el la laborlingvojn de la Unuiĝinta Eŭropo.


Laŭ mi, vana batalo kaj ankaŭ senutila, almenaŭ ĝi ne estas batalo al kiu mi partoprenas aŭ donas energion. Samtempe mi volas aldoni ke mi ne kontraŭas la agadojn de samideanoj kiuj havas tute malsaman opinion pri uzebleco de Esperanto ol mi. Plej verŝajne iom da klarigo necesas, ĉu ?


Mi estas laboristo, por esti pli klare diamantprilaboristo. Ek de mia 14-a jaraĝo mi ŝlifas kaj prilaboras diamantojn. Nu, mi scias el spertoj, kiujn mi pri tio havas, ke plejmulte da homoj pensas ke mi faris utilan laboron. Mi, de mia flanko scias, ke mi faris dum pli ol 40 jaroj absolute senutilan laboron. La ekspluatado de diamantoj kaŭzas teruran detruon al la naturo. En Aŭstralio ekzistas nun diamant-mino kun surfaco same granda ol la provinco Antverpeno kie mi loĝas. Diamant-mino kun surfaco de pli ol 2.800 kvadrad-kilometrojn, imagu.


En Sud-Afriko oni, pere de grandaj suĉiloj, purigas la maron por trovi diamantojn. Dum periodo de 3 jaroj ĉi tiu parto de la maro estas absolute morta.


Ek de mia 30 jaraĝo, mi iĝis, pro okazaĵoj en mia vivo, tre kritikema. Ne nur pri tio, kio okazis ĉirkaŭ mi, sed ankaŭ pri tio, kion mi faris. Mi komencis kompreni ke mia laboro kiel diamantprilaboristo estis absolute senutila kaj ke fakte mi helpas pri la detruado de la naturo en landoj kie mi eĉ ne vivas, ne konas homojn. Pli kaj pli mi konstatis ke fakte mi scias nenion pri la sorto de aliaj laboristoj en la mondo. Jes evidente mi povis legi ĵurnalojn kaj gazetojn, sed pro propra sperto mi scias ke la informo kiun ni trovas en ĝi, ne ĉiam redonas realecon, sed rakonton de tiuj, kiuj havas la potencon.
Mi iom pristudis la eblecojn kaj konstatante ke la Hispana estas unu de la plej uzataj lingvoj kaj pro la fakto ke mi tre proksime sekvis la batalojn en landoj kiel Kubo, Ĉilio kaj Nikaragvo por nomi nur kelkajn, mi decidis lerni la hispanan.


Aliaj okazaĝoj el mia vivo decidis ke por studi lingvon ne estis tempo, sed la ideo restis en mia kapo. Dum vizito al naturborso mi ricevis flugfolion kiu parolis pri iu universala lingvo, Esperanto kaj mi tuj rekonis la nomon, ĉar mi legis dum ĉiu tago sur afiŝproklamo ĉe fasado de granda domo en mia urbo Antverpeno.


Unue mi volas klarigi al vi kio estas naturborso. Naturborso estas manifestacio kie diversaj naturligitaj asocioj prezentas siajn agadojn. Ekzemple asocioj kiel GreenPaece, certe ankaŭ konata en Japanio ĉu, havas tie budon. Dum ĉi tiuj eventoj ĉiam restas liberaj lokoj, kiujn oni uzas por doni al aliaj ne naturligitaj asocioj. Do tiamaniere Esperanto povis prezenti sin. Simple tial Esperanto troviĝis sur borso kiu fakte rilatis pri naturprotekto ktp.


Facila lingvo diris la flugfolion, facile lernebla, en la tuta mondo homoj parolas la lingvon ktp, ktp. Nu, mi legis la kutiman informon, kiu devas altiri homojn al la lingvo de Zamenhof. Inter la ricevo de la flugfolio kaj la komenco de la lernado pasis denove, pro diversaj okazaĵoj en mia vivo, 6 aŭ 7 jaroj. Kiel jam dirite mi finfine metis la grandan paŝon kaj komencis serioze studi Esperanton.


Montriĝis jam dum studado ke, el la 10 lernantoj, pli ol triono havis dubojn pri la utileco de la lingvo. Ili lernis la lingvon, aŭ el tempo pasigila kialo, por ekzemple ne estis tutsola dum vintraj vesperoj aŭ por akiri formon de poligloteco, nu tio lasta mi almenaŭ supozas.


Mi persone pensis nur pri unu afero, lerni la lingvon tiel ke mi povas sendi leteron al fora lando kaj peti informon al eksterlandano pri la sorto de laboristoj en lia regiono. Don Ĉuiĥoto en kvadrato, do.


Tre strange estas ke la 3 sinsekvaj instruistoj kiujn mi havis ne, aŭ apenaŭ parolis pri la utileco de Esperanto. Ekzemple ili povus mencii SAT, kion ili neniam faris aŭ TANEF, sed neniu en tiu direkto ili instruis aŭ menciis al ni. Eble ne estus malbone se ili ne nur instruus gramatikon, sed ankaŭ pritraktus, ĉu ni diru iun formon de ĝenerala kulturo, pri Esperanto. La instruistoj nur parolis pri monda amikeco kaj Universala Kongreso, sed ĉu pro tio oni lernas lingvon ? Mi vere dubas pri tio.


Kiam mi estis en la dua studo-jaro pri Esperanto, oni elektis min jam vicprezidanto de la loka klubo. Nu, la loka klubo estas la 3-a plej granda Esperanto-klubo en la mondo kun pli ol 180 membroj. Mi ne jam sufiĉe vigle parolis esperanton, sed oni konstatis ke mi estis laboremulo kaj oni volis uzi ĉi tiun talenton de mi, por plivivigli la kluban vivon. Mi ricevis la taskon prizorgi la semajnan programon kaj la ideo estis ke, minimume unu foje dum monato, parolis eksterlanda gasto.


Jes efektive mi sukcesis en ĉi tiu agado. Eĉ pli, post unu jaro oni elektis min prezidanton de la klubo "la Verda Stelo", tasko kiun mi plenumis dum 3 jaroj. Dum ĉiu monato mi havis mian eksterlandan gaston kaj ĉiun semajnon preleganton kiu, esperantlingve, parolis pri plej diversaj temoj.


Fakte jam ek de la komenco, mi malkovris la utilecon de Esperanto kaj ankaŭ konstatis ke ekzistas iu, ni diru, intelekta elito en la mondo de Esperantistoj. Ne rilatis pri snoboj aŭ homoj kiuj sentis sin pli gravaj ol aliaj, ne simple estis homoj el diversaj tavoloj de la socio, kiu pere de Esperanto atingis intelektan nivelon, kiun ili , kaj pri tio mi ne havas eĉ etan dubon, neniam atingus ĝin, se Esperanto ne venus en ilia vivo.


Profesoro de la universitato de Rio de Ĵanejro, Sylla Chaves pravigis mian diron kiam li vizitis Belgion kaj loĝis en mia domo. Oni bonvolu ne pensi ke mi parolas pri la intelekta elito kiel grupo de universitatanoj, kiuj dank’al sia edukado havis iun superregon al Esperanto kaj la movado. Kvankam multaj universitatuloj aktivas en Esperantolando, mi interkonatiĝis kun multaj simplaj laboristoj kiuj atingis lingvan sperton, kompareblan kun tiu de homoj kun la plej alta diplomo pri lingvo. Mi interkonatiĝis kun simplaj laboristoj kiuj kapablas fari analizojn de la plej komplikaj situacioj kvazaŭ ili studis la tuton vivon pri nur tiu problemo. Mi interkonatiĝis kun aro da homoj kiuj vere estas gravaj kiel pensantoj, tamen ne povas montri altajn -diplomojn aŭ -edukadon.


Eble vi nun pensas ke mi relative rapide iĝis grava persono en Esperantio ? Efektive mi havas tre belan titolon, prezidanto de grava Esperanto klubo, sed mia komenca celo, ĉu ĝi efektiviĝis ?


Ek de la momento ke mi kapablis skribi esperanton, mi sendis leteron al la peranto de Universala Esperanto Asocio en Nikaragvo kaj petis al li pri la situacio en lia lando. Li neniam respondis. Mi sendis leteron al kuba Esperantisto, tre konata persono en la neŭtrala movado. Li respondis ke li volis diskuti nur pri literaturo. Tre bona ideo mi pensis, do mi demandis lin kion li pensis pri la libro de Jean Paŭl Sartre " La naŭzo" kaj pri la verkaro de Lev Tolstoj ? Plej verŝajne mi menciis libron aŭ verkaron kiu ne falas sub la epiteton literaturo ĉar neniam plu mi ricevis respondon de li.


La laboro kiel prezidanto de la granda loka klubo nur parte kontentigis min ĉar montriĝis ke absolute ne eblis pritrakti gravajn socialajn problemojn sen kolizii kun la defendantoj de iu ekstremfanatika idearo pri neŭtralismo. Por esti honesta, pri mia ideo havi kontakton kun laboristoj el aliaj partoj de la mondo, mi realigis nulon komo nulo.


Agadoj rilate paco, naturprotektado, sociala batalo ktp, mi ne retrovis en la verda mondo de Esperanto en kiu mi agadis. La sola afero kiun mi malkovris estis grupo, sufiĉe granda en la sino de UEA, la neŭtrala Esperanto movado, en kiu grupiĝis komunistoj. Mi klopodis havi kontakton kun ili, sed kiam oni ne pagis por ricevi revuon aŭ por aliĝi al la fakgrupo, ricevi eĉ simplan informon ne eblis. Pere de kromvojoj mi ricevis informon, ĉu ĝuste aŭ ne, mi aŭdis ke rilatis fakte pri grupo de burĝaj komunistoj kiuj parole estis tre revolucia sed agade tre reakcie. Ili laŭ mi estas reacia pro diversaj kialoj, ekzemple ne eblas ricevi informon de ilia agado sen pagi kotizon, imagu mi plurfoje klopodis havi informon pri ili sed neniam ricevis ĝin, krom la fakto ke mi devas pagi kotizon por ricevi la revuon. Ili estas reakciaj laŭ mi ankaŭ pro la fakto ke ili klopodas agadi en neŭtrala asocio, evidente neŭtrala nur por parto de la mondo sed por homo kun mia idearo UEA estas asocio kiu tro agadas en angulo de naciismo, protekto de naciaj lingvoj ktp, ideoj kiuj al socialismo devas esti fremda ĉar en la socialisma idearo ni alstrebos universalismon, mondan soliderecon en la penso kaj agado. Mi verkis eseon pri tio ke naciismo ĉiam estas dekstra ideo neniam povas ekzisti maldekstra naciismo ĉar protektismo ne estas ero defendebla. Mi volonte diskutos pri tio poste kaj mi volas havi instruon de homoj kun aliaj opinioj pri tio.
Por esti honesta, iun tagon mi ja bedaŭris ke mi faris tiom da peno dece lerni fremdan lingvon kiu utilis al nenio krom al stranga babilado.


Jes evidente estis interese havi kiel gaston en mia domo profesoron de universitato, kiu parolis kun mi sen konstante montri sian gravecon, kaj jes estis agrabla paroli kun homoj el foraj landoj pri la loka agado de la Esperanto klubo en ekzemple Benino aŭ Santiago de Kubo. Iom ĝenis min ankaŭ la fakto ke oni alparolis min kun la "titolo" samideano kvankam mi ĝenerale havis absolute aliajn ideojn ol tiu tiel nomata samideano. Montriĝis plej ofte ke ni nur uzis la saman lingvon, nenio pli.


En nia loka klubo agadis ne tre juna virino, malaltstatura sed tre vigla. Iun tagon ŝi donis al mi informilon pri asocio kun la tre stranga nomo "Sennacieca Asocio Tutmonda". Por esti honesta, mi volis ĵeti la informilon en la paperkorbon, ĉe la dekoj da aliaj informiloj, kiuj ĉiuj direktis min al alia formo de fanatika neŭtralismo. Sed, jam okulfrapis min post prelegoj en nia Esperantoklubo, ke ŝi kuraĝis fari aliajn demandojn ol la cetero de la klubanoj. Ŝi ne agadis kvazaŭ esperantujo estu enirpordo de la ĉielo kaj kvazaŭ ni ĉiuj estas sanktuloj. Ŝi estis sufiĉe kritikema dum la demandoj kaj ankaŭ ne respektis la oran regulon de neŭtralismo. Mi petis al ŝi ĉu ŝi havus por mi la plenan statuton de ĉi tiu grupo, kaj jes semajnon poste ŝi donis al mi libreton kun la statuto de SAT. Post legado mi tuj aliĝis al la asocio.


De aliaj Esperantistoj mi aŭdis ke la ĉeffondinto de SAT estis fanatika strangulo tute freneza, kiu volis ke Esperantistoj inter si nur uzadu Esperanton. Ĉu hazardo aŭ ne, sed la tagon kiam mi faris mian inaŭguran parolon kiel prezidanto de la antverpena klubo La Verda Stelo, mi postulis de la membroj ke, dum la daŭro de la kunveno, ĉiuj parolu nur kaj nur Esperanton. Do plej verŝajne mi estis same freneza ol tiu Eŭgeno Lanti, la iama motoro de SAT ? Por kontroli la kompareblecon de niaj frenezecoj, mi komencis legi la verkaron de Lanti kaj estis tuj ravita de liaj ideoj. Jen kion mi serĉis, kaj jam dum jaroj.


Asocio kiu unuigas ĉiujn maldektrajn progresemajn ideojn. Asocio kiu respektas la ideojn de la malsamaj socialismaj progresemaj opinioj.
Por testi la utilecon de la asocio mi verkis tekston pri la bojkoto de Kubo. Imagu, monaton poste mi retrovis mian tekston en Sennaciulo kaj kredu aŭ ne postan monaton mi legis tre akran reagon al mia teksto de iu Gilbert Ledon el Brazilio. Finfine mi trovis forumon en kiu Esperanto utilas, almenaŭ laŭ miaj ideoj.


Kiu ne jam legis la luksan eldonon "Sennacieca Revuo", en kiu oni pritraktas plej diversajn temojn de politikaj opinioj ĝis kulturo, kaj neniu lingvo krom Esperanto estis uzata, imagu, la lingvo utilas kaj funkcias.


Por esti honesta, en medio de la neŭtrala movado mi senesperiĝis pri la universala lingvo Esperanto. Jes, ĉiun semajnon mi havis ĝenerale interesan preleganton kiu parolis pri diversaj temoj, sed mian celon havi informon pri la sorto de laboristoj el diversaj partoj de la mondo mi ne atingis. Dank’al mia aliĝo al SAT mi malkovris alian parton de Esperanto. Mi komencis kompari la ideojn de Zamenhof kaj Lanti kaj mi daŭre havas la ideon ke iliaj ideoj sekvas la saman relon, iras la saman direkton ; utiligi relative facilan lingvon universalan serve al la popolo. Ne al iu elito aŭ al iu grupo de poliglotoj, sed al ĉiuj homoj kiuj komprenas ke la plej bona paŝo al interkompreniĝo estas, lerni lingvon kiu apartenas al neniu potenco, al neniu nacio, al neniu popolo.
Kiam miaj amikoj el Japanio invitis min al ĉi-tiu bela lando, mi unue havis la ideon fari prelegon kiu komparas Zamenhof, la kreinto de Esperanto, kun Eŭgeno Lanti la fondinto de la laborista asocio SAT. Jam post unu semajno mi posedis tiom da informo ke mi povis verki dikan libron, sed la konkludo de la tuta laboro certe estis kaptebla en kelkaj frazoj. Ambaŭ ili havas la ideon ke la mondo maturas por uzi universalan lingvon. Ambaŭ havis la ideon ke la lingvo estu tre utila al la laborista klaso por sennacia uzado inter ĉiuj homoj de la mondo kaj precipe inter laboristoj.


En 1953 miaj gepatroj aĉetis televidan aparaton. En tiu tempo ni loĝis en tre eta vilaĝo proksime al la Nederlanda landlimo. En Belgio mem ne jam ekzistis televidaj elsendoj, sed ni povis kapti nederlandajn televidajn elsendojn.
Krei televidajn elsendojn laŭŝajne estas tre kosta afero kaj kiel vi eble scias Nederlando kaj Flandrio la norda federacio de Belgio, kie oni parolas la nederlandan lingvon estas malgrandaj landoj. Por havi dum ĉiu tago televidajn elsendojn kaj teni la aferon pageblan, oni amasege aĉetas usonajn filmojn kaj felietonojn. En landoj kiel Francio kaj Germanio, eble ankaŭ ĉi tie, mi ne scias, oni ŝanĝas la originalan sonbendon, per surbendigo en nacia lingvo. En la nederlandlingva regiono oni subtitolas ĉi tiujn filmojn. La avantaĝo de pli ol 50 jaroj spekti televidon estas ke mi, kvankam mi neniam lernis la anglan, relative bone scipovas la anglan kiam rilatas parolado kaj legado. Ekzemple, pro la fakto ke teknikaj libroj pri komputiloj estas multe pli malmultekostaj en la angla ol la nederlanda, mi aĉetas ĉiam angla-lingvajn librojn pri ĉi tiu temo. Jen avantaĝo kiun mi akiris spektante televidon ;-).
Eble pro la fakto ke mi kontentige bone parolas la anglan mi ne estas unu de tiuj fanatikaj Esperantistoj kiu perdas pli da tempo al kontraŭbatali aŭ fifamigi la lingvon ol batali por disvastigi Esperanton. La angla estas en miaj oreloj tre ege bela lingvo, lingvo kiu ne kulpas pri milito, malsato, mizero ĉar pri tio kulpas uzantoj de la lingvo. Lingvo ankaŭ ne alportas pacon aŭ amikecon. Lingvo estas nur helpilo esprimi viajn ideojn kaj ni povas esperi ke precipe pacamantoj uzu Esperanton. Eble ni devas preĝi al la verdaj dioj ke neniam iu despoto prenos Esperanton kiel laborlingvon por fari militon.


Pro mia politika engaĝiĝo mi, ek de 1997, la jaro ke mi aliĝis al interreto, multege travagas la reton serĉante interesan novaĵon, kiun mi povas uzi por verki tekstojn por precipe Sennaciulo.
Jam plurfoje homoj diris al mi ; sed se vi kapablas kompreni kaj legi la anglan, vi ne bezonas Esperanton ĉu, ĉar estas pli da paĝoj en la angla ol iam povas esti en Esperanto ? Ĉi tiuj homoj komprenas nenion pri sociala egaleco, pri la forto de lingvo.


Mi klare diris al vi ke mi neniam lernis, eĉ ne unu minuto la anglan, tamen mi de tempo vere koleras kiam mi vidas la milojn kaj milojn da paĝoj en interreto kie homoj uzas iun formon de la angla kiu estas neniam akceptebla. Tiuj inter vi kiu scipovas la anglan, scias kiom da absolute fuŝaj pagoj ekzistas en interreto kiam rilatas pri uzado de la angla. Tiuj homoj same kiel mi vidas kun tristeco, la manieron kiel homoj kapablas perforti belan lingvon.


Homoj kritikas ekzemple Georges Bush pere de tuttera paĝo. Ili uzas iun formon de angla, apenaŭ rekonebla kiel angla lingvo, kiu vere ridindigas la verkanton en okuloj de la kontraŭanto. Mi vere povas koleri pri tio. Kial, mi demandas min, ĉi tiuj homoj ne uzas alternativan lingvon. Lingvo kiu ne apartenas al la idearo de la malamiko kiun oni kritikas. Kial ĉi tiuj homoj ne uzas ekzemple la nacian lingvon aŭ plej bona la alternativon, Esperanton ?


Mi nun estas de 14 jaroj Esperantisto, agadis en la medio kiu nur disvastigas Esperanton kaj en medio kiu nur uzas Esperanton.
Mia iama revo havi kontakton kun laboristoj el ĉiuj landoj efektiviĝis. Mi havas reton da kamaradoj, amikoj kaj konatoj al kiu mi povas direkti min por havi informon pri la plej diversaj temoj. Tre grava estas ankaŭ ke mi multege plibonigis mian universalan pensmanieron. Aferoj kiel homaj rajtoj ricevis alian dimension. Aferoj kiuj antaŭ jaroj aspektis memevidentaj ricevis dank’al Esperanto alian signifon.


Esperanto plene ŝanĝis mian vivon, mian penson. La simpla laboristo kiu iris al lernejo ĝis nur 14-a jaraĝo eniris mondon, kiun li sen Esperanto neniam povis partopreni.


Naciaj lingvaj grupoj multe pli konstruiĝas ĉirkaŭ diplomoj, edukado, riĉeco ktp. Esperanto konstruiĝas ĉirkaŭ monda interkompreniĝo. Pro tia kialo mi ne batalas kun homoj, kiuj volas ke Esperanto iĝos la lingvo de Eŭropa Unio .
Por esti honesta mi pensas ke Esperanto jam akiris la lokon kiun ĝi meritas kaj mi estas ankaŭ tre kontenta kun la loko kiun ni havas. Evidente la anaro de Esperanto parolantoj devas forte kreski. Estus multe pli bone laŭ mi ke ni povu diri ke cent milionoj da homoj en la mondo kapablis paroli, skribi kaj kompreni Esperanton. Ne nur por havi fortegan "Universala Esperanto Ligo" aŭ centmil-kapan "Sennacieca Asocio Tutmonda", kiu tamen donus grandan plezuron al mi evidente, sed nur por ke la mondo havu alternativon, fortan alternativon al la potencaj lingvoj.


Ne iu lingvo kiun oni devige devas studi dum baza instruado aŭ en mezlernejo, sed lingvo kiu estas je dispono de ĉiuj homoj kiuj volas havi lingvon kiu apartenas al neniu potenco, al neniu nacio al neniu dogmo. Lingvo kiun oni lernas el libera elekto. Mi timas ke Esperanto perdus sian utilecon kiam morgaŭ iu politika grupo devigis studi, al iu ajn homgrupo, la lingvon .


Pro la lingva situacio en Belgio, lando kie oni havas 3 oficialajn lingvojn, la nederlandan, francan kaj germanan, mi rifuzis lerni la francan lingvon. Fakte ne rilatas simple al la lingva situacio, sed la cerbolavado dum miaj junaĝo de fanatika flandro pri la malboneco de miaj samlandanoj je la alia flanko de la lingvolimo. Mi esperas ke neniam okazas la sama kun homoj kiuj pro politika situacio rifuzas studi Esperanton. Kiam Esperanto estus en la manoj de politikistoj aŭ politikaj tendencoj, ni tuj havus homojn kiuj favoras la lingvon kaj aliaj kiu malfavoras al ĝi, ne pro la lingvo sed pro la malsameco de la politika opinio. Imagu nur ke morgaŭ nia kara lingvo estus akceptita de iu politika idearo kiun vi ĝis nun malaprobas eĉ kontraŭbatalas. Imagu ke vi rifuzus pri esperanto pro la fakto ke politika grupo prenis ĝin kiel laborlingvon.


Kiel dirite Esperanto ŝanĝis mian tutan vivon. Mi estas nun prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT. Posteno kiu donas al mi multege da laboro. Ĉu mi nun estas grava persono ? Certe ne pro la titolo, certe ne pro miaj diplomoj kiujn mi ne posedas, sed de tempo mi sentas iun gravecon kiam mi pensas al mia kapablo komuniki kun la tuta mondo kaj tio je bazo de egaleco. Nur pro la fakto ke iam juna juda knabo kreis lingvon kaj juna laboristo el Francio montris ĝian utilecon por la laboristoj.


Esperanto povas, en propra medio kreski kiam la membroj de la malsamaj asocioj UEA kaj SAT konscias ke la laboro de ambaŭ asocio havas grandan kaj gravan valoron kaj ke kunlaborado nepre necesas. Instruado kaj propagandi Esperanton estas grava afero uzadi la lingvon kiel laborlingvo kiel SAT faras estas same grava, ni ne forgesu helpi unu la alian dum niaj agadoj.


La nun tre polulara "Alternativa Tutmondisma Movado" (Alternatives to Globalization) havas kiel slogano : "Alia mondo eblas" ! Ili certe pravas ĉar en SAT oni jam diris tion en 1921, sed ni scias ke alia mondo eblas kiam ni povas kompreni unu la alian, kiam ni posedas socialan komunikilon. Alia mondo eblas sed ni prefere unue elektu tute libere la lingvon por fari niajn diskutojn


Dankon pro la aŭskultado.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio