"Esperanto kaj ideologioj : kiel rolis kaj rolu la esperanto-movado politike ?" estis la temo de altnivela simpozio organizita je la 20-a de Oktobro 2001 far Willem Rasschaert, Jakvo Schram en kunlaboro kun la Esperanto-klubo La Progreso en Gent, Belgio. Prezidis Jan Superter, unu el la fondintoj de la Flandra Esperanto Ligo, tre serioza esperant-lingva eldonejo. Prelegis la germana lingvistikisto Detlev Blanke, la franca zamenhofologo François Degoul, la italo Renato Corsetti, tiama vicprezidanto de la Universala Esperanto-Asocio, Kreŝimir Barkoviĉ, ĝenerala sekretario de la Sennacieca Asocio Tutmonda. La hispandevena belga aŭtoro pri la laborista esperantista movado, Alberto Fernández, faris treege utilan prelegon, konstatante la negativan sintenon de la ĉefaj socialistaj teoriistoj, kaj defendante la reciprokan bezonon de socialismo kaj esperanto. Lia prelego ni prezentas ĉi tie.
La unua ideo estas eldiro de la franca verkisto kaj revoluciulo Henri Barbusse (1873-1935). En 1922 aperis la SAT-broŝuro ’For la Neŭtralismon !’, verkita de Eugène Lanti –la fondinto de SAT– por pravigi la ekziston de laborista esperanto-movado, aparte de la neŭtrala movado. Sur la titola paĝo de tiu broŝuro troviĝas jena citaĵo de Barbusse :
"La burĝaj kaj mondumaj esperantistoj estos pli kaj pli mirigataj kaj terurigataj de ĉio povanta eliri el tiu talismano : instrumento donanta al ĉiu ajn homo la eblecon interkompreniĝi". [19]
Barbusse ne estis esperantisto, nur simpatianto, sed –se ni forgesas la bombastan tonon de liaj vortoj– li klare komprenis ke la plena, mondskala utiligo de neŭtrala internacia lingvo havos tre profundajn konsekvencojn ne sole je nivelo internacia sed ankaŭ ene de la socio. Konsekvencoj pri kiuj ne-socie engaĝinta esperantisto apenaŭ estas konscia. Konsekvencoj kiuj rekte minacas konservativan mondbildon. Ĉu la nun monde uzataj lingvoj ĝuos la samajn privilegiojn kiel nuntempe ? Ĉu ne malpliiĝos ilia kultura kaj ekonomia premo super la cetera mondo ? Krome, ŝovinismo kaj ekstrema naciismo – ĉu ili ne riskas perdi siajn plej krudajn formojn ? Kaj, kiam pli vastaj tavoloj de la popolo disponos pri praktika internacia komunikilo, ĉu tio ne estos paŝo al plia demokratio ? Cu ĝi ne erodos la kulturan elitismon de certa intelektularo ? Ĉu... ? Sufiĉas : internacia lingvo, kiel Esperanto, neniel estas senkulpa hobio ! Ĝi kapablas funde influi nian mondbildon. Tion, ekzemple, tre klare komprenis la nazioj kiam ili, en 1936, oficiale malpermesis Esperanton per la argumento ke "... internacia miksita lingvo estas kontraŭa al la bazaj konceptoj de naziismo". [20]
Per aliaj vortoj : Internacia Lingvo estas ideologie tre ŝarĝita, en sia plejprofundo ĝi ne estas io neŭtrala ! Ni tamen komprenu, ke tiu ideologia fono estas relativa kaj dependas de la rolo kiun oni al la Internacia Lingvo volas atribui, kaj en la nuntempo, kaj en la estonteco. Ju pli ambicia tiu rolo, des pli pezos la ideologia flanko de la Intemacia Lingvo kaj des pli da idea kontraŭstaro ĝi renkontos de ekstere.
La dua interesa ideo kiun mi anoncis estas iel komplementa al la unua. Ĝin esprimis, komence de la 30-aj jaroj, la aŭstro Franz Jonas (1899-1974). Jonas estis tiam la ĉefa gvidanto de la bone organizitaj laboristaj esperantistoj en Aŭstrio. Krome, li havis fortan personecon, estis politike aktiva kaj post la dua mondmilito li fariĝis socialista urbestro de Vieno kaj poste, de 1965 ĝis 1974, eĉ prezidento de Aŭstrio. En 1933, kiam SAT trapasis ideologian krizon pro la foriro de la ortodoksaj komunistoj, Jonas opiniis ne plu senchava la ĉeeston de socialistoj ene de SAT kaj li decidis krei propran organizaĵon, nome ISE, t.e. ’Internacio de Socialistaj Esperantistoj’. Per tiu organizaĵo li esperis povi pli bone influi la Duan Internacion (de socialistoj) al subteno kaj utiligo de Esperanto. [21] Jen la kerno de lia rezonado :
"Socialismo nepre bezonas Internacian Lingvon, ĉar socialismo estas nur internacie realigebla". [22]
La konvinko, ke socialismo estas nur internacie realigebla, laŭ mia opinio, estas funde prava, sed ĝi ne rekte koncernas nian temon. La dedukto, ke internacia socialismo nepre bezonas Internacian Lingvon estas tute logika, ĉar sen komuna Internacia Lingvo tia internacia ordo konservus kulturan diskriminacion, do ne-egalrajtajn popolojn, do ĝermojn de ŝovinismo – kaj tio ne plu estas socialismo. Internacia Lingvo estas esenca por alporti pli demokratan bazon en internaciajn rilatojn. Cetere, kiu ajn progresema mondkoncepto kiu celas konstrui mondon pli justan por ĉiuj, estas apenaŭ realigebla se ĝi ne inkluzivas pozitivan aliron al la ideo kaj realigo de Internacia Lingvo. Ambaŭ estas interligitaj. Ili sin reciproke bezonas.
Pri la aŭtoro : Alberto Fernández
Alberto Fernández naskiĝis en Hispanio (1930) sed en 1937, dum la Hispana Civila Milito, li ekziliĝis kaj la sorto kondukis lin al Gent (Belgio) kie li studis inĝenieran fakon. Deksesjara li memstudis Esperanton supraĵe, sed pli funde ekde 1960, okaze de la SAT-kongreso en Gent. Inter 1960 kaj 1980 li aktivis ĉe la Gentaj Laboristaj Esperantistoj kaj estis membro de SAT kaj de Mondpaca Esperantista Movado (MEM). En 1971 aperis ĉe Stafeto lia originala verko Senĝenaj dialogoj – popularscienca esploro de fundamentaj demandoj. Dum deko da jaroj li kunlaboris kun la esperantlingva gazeto Heroldo kiel recenzanto, kiel aŭtoro de la rubriko ’Scienco Aktuala’ kaj kiel redaktoro de pluraj ’Sciencaj Suplementoj’.
Ekde 1980 li nur sporade partoprenis en la Esperanto-movado sed ĝin tamen interesite daŭre observadas. Tio stimulis lin en 1995 verki en la nederlanda informan libron Esperanto : Kritika rigardo al la Internacia Lingvo, kiun eldonis Masereelfonds, flandra progresema organizaĵo. En 1998 li daŭrigis per pli detala historia skizo, ankaŭ en la nederlanda, Apero kaj velkado de la Laborista Esperantismo, kiun eldonis la faka revuo Brood en Rozen de la flandra instituto AMSAB (Arkivo kaj Muzeo de la Socialista Laborista Movado). Dum tiu esplora laboro lin forte impresis la ideologia signifo kaj graveco de (la) Internacia Lingvo, kaj tio instigis lin prelege partopreni la studtagon.
Ppapera eldono en la revuoj "Internaciisto" (de Internacia Komunista Esperantista Kolektivo) kaj Sennacieca Revuo, jaro 2003.
Aperis traduko de iu artikolo en la franclingva suplemento de La SAGO (revuo de SAT-Amikaro), n-roj 50 k 51 (2008-2009) :
– Socialisme et espéranto
[1] FORSTER, Peter G (1982) – The Esperanto Movement, The Hague-Paris-New York : Mouton Publ. (speciale la ĉapitro ’Socialism and Esperanto’)
[2] LINS, Ulrich (1990) – La danĝera lingvo. Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto, dua eldono, Moskvo : Progreso, pp 316-323
[3] Lins (1990) p320
[4] (4) RÀTKAI, Àrpád (1978) – Socialismaj teorioj kaj la internacia laborista asocio pri la universala lingvo vidu ĉe BLANKE, Detlev (red.) (1978) – Socipolitikaj aspektoj de la Esperanto-movado, Budapest : Hungara Esperanto-Asocio (entenas dekon da studoj de ses diversaj aÅtoroj, 228 pp), p23
[5] LINS, Ulrich (1987) – Marxismus und Internationale Sprache, en ’Studoj pri la Internacia Lingvo’, ĉe DUC GONINAZ, Michel (red.) (1987) – Studoj pri la Internacia Lingvo, Gent : AIMAV (naŭ diversaj aŭtoroj, Esperanto-Angla-Franca- Germana, 155 pp), p38
[6] PODKAMINER, Semjon N (1978) – Lenin kaj Esperanto (en ’Socipolitikaj aspektoj ...’ vidu ĉe Blanke 1978), p38
[7] Lins (1990), p338
[8] Podkaminer (1978), p42
[9] Lins (1990), pp 383-403
[10] (10) Lins (1990), p450 kaj DUC GONINAZ, Michel (1993) – La lecionoj de ’La danĝera lingvo’, en ’Sennacieca Revuo’ 1993, Paris : SAT, p2
[11] Lins (1987), pp38-39 kaj Lins (1990), p326
[12] (12) Lins (1987), pp34,39 kaj Lins (1990), p332, kaj BLANKE, Detlev (1990) – Lerni el la historio (komentoj pp532-543 en kaj pri la libro ’La danĝera lingvo’ de U. Lins), pp536,538
[13] Lins (1987), p32 kaj Lins (1990), p55
[14] BRUIN, Gerrit Paulus de (1936) – Laborista esperanta movado antaŭ la mondmilito, Paris : SAT, pp30-31 (temas evidente pri la unua mondmilito)
[15] MOULAERT, Jan (1995) – Rood en Zwart. De anarchistische beweging in Belgie 1880- 1914. (Ruĝa kaj Nigra – La anarkiista movado en Belgio 1880-1914), Leuven : Davidsfonds, pp289,295
[16] de Bruin (1936) p21
[17] de Bruin (1936) p22
[18] de Bruin (1936) pp 7-8
[19] LANTI, Eugène (1922) – For la Neŭtralismon !, dua eldono 1928, Paris : SAT, frontpaĝo
[20] Lins (1990) p119
[21] (21) Lins (1990) p276
[22] BORSBOOM, Eduard (1976) – Vivo de Lanti, Paris : SAT, p117
Publikigita en papera eldono en la revuoj "Internaciisto" (de Internacia Komunista Esperantista Kolektivo) kaj [Sennacieca Revuo->rub92], jaro 2003.
Aperis traduko de iu artikolo en la franclingva suplemento de La SAGO (revuo de [SAT-Amikaro->www.sat-amikaro.org]), n-roj [50->http://www.esperanto-sat.info/IMG/pdf/LS50_SF.pdf] k [51->http://www.esperanto-sat.info/IMG/pdf/LS51-SF.pdf] (2008-2009) :
– [Socialisme et espéranto->http://www.esperanto-sat.info/article1245.html]
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.