![]() |
serĉado :
|
Esperanto-literaturo estas jam kompare granda. Estas ja esperantigitaj multaj valoraj verkoj el naciaj lingvoj kaj ankaŭ la originala esperanto-literaturo kreskas de tago al tago. La beleco kaj reguleco de esperanto logas multajn verkistojn uzi ĉi tiun lingvon. Eĉ pli. La malfacilaj stilo kaj strukturo de naciaj lingvoj timigas multajn talentojn ekverki. Sed esperanto, estante kvazaŭa lingvo de poezio, donas ĉi tie tute aliajn perspektivojn.
Ĉi tiu uzado de esperanto kiel literatura lingvo similas tamen pli al sporto ol al urĝa bezono, ĉar preskaŭ ĉiuj esperantistoj - tiel verkistoj, kiel legantoj - posedas ja siajn gepatrajn lingvojn, kun ties multe pli riĉa literaturo originala kaj tradukita.
Mi hipotezas, ke esperanto estas gravega por la klasbatala proletaro ne pro siaj abstraktaj beleco kaj reguleco, sed ĉar la proletaro en la unua periodo de sia kulturo ankoraŭ ne povas ellerni la malfacilegajn naciajn lingvojn, eĉ la gepatran lingvon ne. Dum nuntempe estas k-doj, elpelitaj el siaj hejmlandoj pro klasbatala laboro, vivantaj en aliaj landoj en societo de prolet-esperantistoj kaj nebezonantaj lerni la malfacilegajn naciajn lingvojn. Por tiuj k-doj esperanto ne estas nura sporto, sed unua lingvo, vere vivanta lingvo.
Tiel komenciĝas nova periodo de esperanto ; en kiu esperanto-literaturo jam necesas, literaturo ĉiuspeca, ĉar por tiuj homoj ne ekzistas plu lingvoj naciaj kun siaj literaturoj.
Sed la nombro de tiuj, por kiuj esperanto estas jam vere lingvo vivanta, estas ankoraŭ malgrandega.
La tria periodo de esperanto estiĝos, kiam la proleta revolucio estos venkinta en novaj landoj : Sur la teritorio de l’estinta carimperio plejmultoj sciis la rusan lingvon, sed la grandiĝonta Sovetio bezonas novan, facilan internacian lingvon kaj literaturon en tia lingvo. Mi ne povas supozi alian ol esperanto.
La tasko de ni, proletaj verkistoj-esperantistoj, estas jam nun prepari vojon por la nova, venka fazo de esperanto. Tia estas ankaŭ la celo kaj tasko de nia organo.
el La Nova Etapo n°1, 1931