Teatro :
Unua parto : Bretonaj legendoj far Laurent Peuch 30-40 ’
Dua parto : "Karakalo" far Kvak kaj Duono
Kiel iu mizerulo fariĝis riĉulo dank’al nura faboplanto ? Tion vi scios aŭskultante tiun bretonan fabelon.
En la jaroj 1850, du francaj vodvilaj aŭtoroj, Dumanŭaro (Dumanoir) kaj Klervilo (Clairville), havis la strangan ideon kuniĝi por naski parodion de klasika tragedio, nome « Caracalla » (Karakalo) kiu en malpli ol cent aleksandraj versoj, kun preskaŭ la sama kvanto da vortludoj, masakras la tradegian ĝenron bildigante la masakrojn de la bataloj por la povo, en la imperiestra Romio de l’ fino de l’ dua jarcento.
Tiu ikonoklasta verko ne povis lasi senreaga nian ikonoklastan bildstriiston Serĝo Sir’, kiu decidis ĝin traduki kaj bildstriigi...
Nu, se aleksandroj tradukeblas, vortludoj plejofte tute ne, kaj do la rezulto estas fakte reverko kun alia aro da vortludoj.
Por la bildoj, Serĝo elpensis pseŭdan teatran foto-raportaĵon kun la teatra trupo « Kvak », ŝajnigante ke la teatraĵo efektive okazis... Sed tio kondukis la trupon al projekto de ĝia efektivigo !
Jen kial vi povos ĝui (aŭ suferi) ĝin okaze de la SAT-kongreso en Dinano...
Sed ja tio ’stas defio ! La teksto verkita por legado ne estas tre facila, kiel ĝi efikos parole ? Sendube la publiko bezonos preparadon... kio estos farita, sub formo de preter-prelego, ja ankaŭ parodi-forma.
Kvak kaj Duono (Flonjo, Libnjo, Ŝtonĉjo kaj Vito + Brinjo kaj Serĝo)
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.