Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

2013 (86a) : Madrido

La 86a kongreso de SAT okazis de 28a de julio ĝis 04a de aŭgusto 2013 en Madrido (Hispanio), ĉe "Colegio Mayor Chaminade". Dum la lastaj dek jaroj la SAT-kongreso okazis ĉiam en Orienta Eŭropo kaj nur dufoje (Milano kaj Parizo) en Okcidenta Eŭropo. Do, denove en Hispanio post 11 jaroj (Alikanto).

Kiel kutime ĉe SAT-kongresoj, matene okazis la Ĝeneralaj Kunsidoj de SAT, kiuj estas malfermaj al ĉiuj kongresanoj, kaj posttagmeze kaj foje vespere kleraj programeroj kaj socipolitikaj debatoj. Vespere ĉefe okazis la distraj programeroj : koncertoj, teatraĵoj ktp.

Tuttaga ekskurso al Toledo (dum tiu tago ne estis aliaj programeroj) kaj duontagaj promenadoj okazis tra Madrido serĉante ne nur la turismajn konindaĵojn sed ĉefe la lokojn kiuj estas ligataj al la historio kaj socipolitika vivo de la urbo kaj de la lando. Postkongreso okazis el la 5a al la 8a de aŭgusto kun vizitoj al najbaraj urboj Avilo kaj Segovio, kaj tutcerte memorinda vojaĝo al la Mezepoko. Ĉiutage ni revenis al Madrido kie oni povis ĝui la vesperan madridan nokton.

Informaron pri Hispanio, Madrido kaj Toledo vi povas trovi en la koncernaj artikoloj de Vikipedio. Pri Avilo kaj Segovio jam estas iom, kaj pli detala sekvos.

Pliaj prikongresaj informoj aperas regule iom post iom en ĉi tiu retejo.

Adreso de la OKK :

 Poŝta :
Asociación “Izquierda y Esperanto - SATeH”
Apartado de correos 8537
ES – 28080 – Madrid (Hispanio)

 Reta :
esperanto(ĉe)nodo50.org

Artikoloj


puce Ĉefpaĝo / temaro
puce Gazetartikoloj
puce Madridaj ekskursoj (II)
puce Tuttaga ekskurso al Toledo (IV)
puce Pri pasintaj kongresoj
puce Aliĝintoj al Madrida kongreso (2013)
puce Aliĝilo
puce Kongresejo-loĝejo
puce Programo
puce Kiel alveni ?
puce Bildaro
puce Kongresaj programeroj
puce Peĉakuĉo
puce Unua postkongresa programero
puce Tuttaga ekskurso al Toledo (I)
puce Hispanlingva prezentado
puce Gravaj prikongresaj novaĵoj
puce Tuttaga ekskurso al Toledo (II)
puce Vivu la Teatro !
puce Ekas la kongreso - Neoficiala malfermo
puce Tuttaga ekskurso al Toledo (III)
puce Tuttaga ekskurso al Segovio
puce Madridaj ekskursoj
puce Tuttaga ekskurso al Avilo
puce Praktikaj informoj
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio de la 86-a SAT-Kongreso
puce Fotoj k filmetoj kongresaj
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio