sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Frederiko Nietzsche : Mia feliĉo

rimpoemo




Frederiko Nietzsche 
Mia feliĉo

Kiam serĉad’ lacigis min,
ektrovis mi laŭsente.
Pro longa vent-obstin’,
mi velas ĉiuvente.


tradukis Hans-Georg Kaiser



PS :

Mi tradukis la poemon por Maria Nazaré Laroca, kiu deziris, ke mi traduku ĝin.

Mi persone ne tre ŝatas la verkiston, ĉar li estis tro ofte nur vantulo kaj ventulo, kiu preskaŭ ĉiam verkis neniaĵojn, sed li diris ilin ĉiam eksterordinare sprite, tion oni devas lasi al tiu hamstrorada defetisto. Stilmastro li estis sendube. Ankaŭ vakaj bareloj povas soni kiel la granda Händel, se muzikisto lerte sonigas ilin. Jam kiel junulo mi legis la ĉefverkon Zaratustra de Nietzsche, mi estis fascinita, ja ŝokita, sed jam tiam mi demandis min, sed kion li volis diri per tio ? Kaj kiel li povis verki tiel ankoraŭ post Marks ? Tion mi ne komprenas ĝis nun. Kaj tial mi ĉeokaze relegas lin, li eĉ havas lokon en mia librobretaro proksime de la lito, sed laŭmenmse mi pli kaj pl rifuzas lin.

Ankoraŭ plian kritikon mi devas meti al la fanfaronulo N. : preskaŭ ĉio, kio ne estis bona je mia adorata Jack London (ekz. la superhomo kaj la imagita supereco de la blanka raso), estis fakte kunkaŭzita de la orgojlo de Nietzsche. Ne estis avantaĝo por Jack London, ke N. entute tro impresis lin. Jack London eĉ ne sciis, ke ĉio, kio estas interesa pri Nietzsche, estis ŝtelita de Maks Stirner, ĉar tiu estas la originalo, Nietzsche estis nur ties aĉa kopio. Kaj Stirner ne estus la fascina Stirner, se ekzemple Marks ne estus estinta lia studkolego kaj biereja klubokamarado. Proksime de giganto eĉ nano ĵetas grandan ombron. (HGK)



Friedrich Nietzsche

Mein Glück


Seit ich des Suchens müde ward,
Erlernte ich das Finden.
Seit mir ein Wind hielt Widerpart,
Segl’ ich mit allen Winden.



Sama rubriko :


puce Petro Levi : Por aŭ kontraŭ Niĉeo ?

puce S. Aarse : Spinoza - La filozofo de la homa feliĉo

puce Frederiko Nietzsche : Mia feliĉo

puce Henriko Heine : Demandoj

puce Agripo de Neteshejmo : Agripo (1486-1535)

puce La azeno de Buridano

puce Mario Bohoslavsky : Kial ni estas skeptikuloj




Supren