
Azeno de Buridano
Ĝi estas filozofia alegorio : „Azeno staras inter du same grandaj kaj
same proksimaj fojnonstakoj. Finfine li malsatmortas, ĉar li ne povas
decidi sin, kiun li unue manĝu. La rolo de la filozofio kaj la
interpretado de la azeno de Buridano estas kontraŭdira. La alegorio en
la verkoj de Johano Buridano (14-a jarcento) ne troveblas. Sed Buridano
demandas en sia skribo pri la „Nikomaĥa etiko“ de Aristotelo : „Ĉu la
volo, elmetita al du tute identaj alternativoj kapablus preferi unu
alternativon al la alia ?“
Buridano respondas la demandon rifuze kaj emfazas sian konvinkon per la
ekzemplo pri migranto je vojkurbiĝo kaj velisto, kiuj eniĝis en
mardanĝeron kaj kiuj devas decidi, ĉu ili jes aŭ ne delasu sian ŝarĝon.
Nuntempe oni supozas, ke la kontraŭloj de Buridano lanĉis la supran
alegorion pri la azeno por moki la opinion de Buridano, por okulfrape
montri ties absurdecon.
Simila tekstparto troviĝas en la komento de Buridano pri De Caelo de
Aristotelo, en kiu Buridano skribas pri hundo, kiu ne povas decidi sin
pri unu el du nutraĵaj fontoj. Tiu teksto de Aristotelo temas interalie pri
hararplektaĵo, kiu spite al forta tirado de ambaŭ flankoj ne diŝiriĝas
kaj pri viro, kiu devas morti starante, ĉar li estas same malsata kaj
same soifa, kaj ne povas decidi sin, kion fari unue, ĉu trinki ĉu manĝi.
Do, la azeno de Buridano estas nur moka komento de komento pri komento, sed tamen tre interesa alegorio. (HGK)
Kompilis kaj tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser