![]() |
serĉado :
|
Inter la dioj estas Momo, kiu lasas neniun nemokata ;
inter la herooj Herkulo, kiu persekutas ĉiujn monstrojn.
Inter la demonoj, la reĝo de la submondo
furiozanta kontraŭ ĉiujn ombrojn,
inter la filozofoj Demokrito ridanta pri ĉio ;
kontraŭ li staras Heraklito, kiu ploras pri ĉio.
Nenion scias Pirono
kaj ĉion supozas scii Aristotelo.
Ĉion malestimas Diogeno.
Sed ĉion ĉi kapablas ankaŭ Agripo :
malestimas, scias kaj ne scias,
ploras, ridas, furiozas, persekutas kaj mokas.
Li mem estas filozofo,
demono, heroo, dio kaj ĉio.
tradukis Hans-Georg Kaiser
laŭ "Agripo"