sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Enzensberger : First things first (prozpoemtraduko)

prozpoemtraduko



Hans Magnus Enzensberger
FIRST THINGS FIRST


Principe ni ne multe obĵetas kontraŭ
la inferfajron, la reenkarniĝon, la paradizon.
Se devas esti, bonvolu !
Sed ĝis tiam ni havos aliajn prioritatojn.-

Pri la katnecesejo, la aktualan konton
kaj la nereteneblajn statojn de la mondo
ni nepre devas zorgi nin,
eĉ ne pensante pri la interreto
kaj la indikoj pri la akvonivelo.-

Kelkfoje ni ne plu scias
kion fari unue
pro la multaj problemoj.
Ĉiam iu mortas,
ĉiam iu estas naskata.

Jen apenaŭ plu eblas cerbumi
pri la propra senmorteco.
Unue rapida rigardo
en la terminkalendaron,

kaj poste la alia. 
  
tradukis Hans-Georg Kaiser

Gloso : First things first = La plej grava unue.
 

Sama rubriko :


puce Enzensberger – poemtradukoj de Lutermano

puce Enzensberger : Mallonga historio de la burĝa klaso

puce Enzensberger : First things first (prozpoemtraduko)

puce Enzensberger : Mezoklasobluso I + II

puce  Enzensberger : Optimisma kanteto

puce Enzensberger : Pri la malfacilaĵoj de novedukado

puce Enzensberger : Du eraroj




Supren