sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Enzensberger : Mezoklasobluso I + II

prozpoemtradukoj



Hans Magnus Enzensberger
Mezoklasobluso


el la jaro 1964

ni ne havas kaŭzon por plendi.
ni havas laboron.
ni estas sataj,
ni manĝas.

la herboj kreskas,
la malneta nacia brutta produkto,
la fingungroj,
la pasinteco.

la stratoj malplenas.
la kontraktoj perfektas.
la sirenoj silentas,
tio pasas.

la mortuloj skribis sian testamenton.
la pluvo malpliiĝis.
la milito ankoraŭ ne estas deklarita.
tio ne urĝas.

ni manĝas la herbojn.
ni manĝas la malnetan nacian produkton.
ni manĝas la fingrungojn.
ni manĝas la pasintecon.

ni ne devas kaŝi ion.
ni ne devas delasi de io.
ni ne devas diri ion.
ni havas.

la horloĝo estas streĉita.
la rilatoj estas ordigitaj.
la teleroj estas lavitaj.
la lasta aŭtobuso preterveturas.
ĝi estas malplena.

ni ne havas kaŭzon por plendi,

Kion ni ankoraŭ atendas ?

tradukis Hans-Georg Kaiser



Hans Magnus Enzensberger
mezoklasobluso II


el la jaro 2011

ni daŭre plendas.
sed laboron ni
ankoraŭ havas.
ni estas sataj ĝisgorĝe,
sed ni manĝas tamen.

la herboj kreskas plu,
ankaŭ la profitoj de aliaj,
nia kolero,
nia sentempeco.

la stratoj estas plenaj de aŭtoj.
La kontraktoj estas eldevigitaj,
dume ni ekfreneziĝas.
la sirenoj hurlas nur sabate,
sed la ĵurnalistoj krias ĉiutage.
tio finiĝos neniam.

la mortuloj bridas nin
per testamentoj.
la pluvo estas radioaktiva.
la nedeklarita milito
furiozas seninterrompe.
la hasto nin sufokas.

herbojn ni ne devas manĝaĉi,
sed ni remaĉas pensojn de antaŭhieraŭ.
ni manĝas kaj konsumas nin mem.
ni manĝas la sentempecon.

ni havas multajn sekretojn,
la vivo preterkuras nin.
ni babiladas sen diri ion,
kaj ni havas televidilon.

la horloĝoj estas nun
pli precizaj ol iam ajn antaŭe.
sed la sociaj rilatoj
estas cementita kaoso.
niajn telerojn lavas maŝinoj.
sed la lasta aŭtobuso ne plu preterveturas.
Ĝi ne plu ekzistas,
ĉar ni devas pagi la aŭtokreditojn.

ni daŭre plendas,
dum ni atendas tutan vivon,
ĝis nia numero estos en la vico.

trad. Hans-Georg Kaiser

Sama rubriko :


puce Enzensberger – poemtradukoj de Lutermano

puce Enzensberger : Mallonga historio de la burĝa klaso

puce Enzensberger : First things first (prozpoemtraduko)

puce Enzensberger : Mezoklasobluso I + II

puce  Enzensberger : Optimisma kanteto

puce Enzensberger : Pri la malfacilaĵoj de novedukado

puce Enzensberger : Du eraroj




Supren