Jen la momento kiam ni,
sen rimarki tion, dum kvin minutoj
estis nemezureble riĉaj, grandanimaj
kaj elektrike fridetigitaj en julio ;
aŭ se estis novembro,
flamegis la aere altransportita
finnlanda ligno en la renesanckamenoj.
Estis komike, ĉio ĉeestis, ĉio alflugis
kvazaŭ per si mem. Elegante
ni estis, neniu ŝatis nin.
Ni disĵetis ĉirkaŭ ni solkoncertojn,
ĉipojn, orkideojn en celofano. Nuboj ni estis,
kiuj diris : MI. Unikaj !
Ĉien eblis regulaj flugoj. Eĉ niaj ĝemoj
pagiĝis per ĉekkarto. Kiel paseroj
ni sakris pelmele. Ĉiu havis
sian propran malfeliĉon sub la sidloko,
manprete. Propradire domaĝe pri ĝi.
Estis tiel praktike. La akvo fluis
el la akvokranoj kvazaŭ torente.
Ĉu vi ankoraŭ memoras pri tio ? Simple
narkotite de niaj sentetoj
ni manĝis malmulte. Se ni nur
estus diveninta, ke ĉio ĉi estos pasinta
post kvin minutoj, jen la rostbifo Velingtono
estus gustinta alie al ni, ja tute alie.
trad. Dorothea & Hans-Georg Kaiser