sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Kaiser : Ek ! La kristnaskarbon for !

rimpoemo




Hans-Georg Kaiser
Ek ! La kristnaskarbon for !


Ekhurligu la sirenojn,
knalu, kraku, kun furor’ !
Mi sopiras novajn scenojn.
Kristnaskarboj estu for !

Estu for la arbokliŝoj :
Arĝentstrioj, kugloj, lum’ !
For la pingloj de l’ tapiŝoj,
for la piramid’ kun fum’ !

Finon al kviet’, manĝemo !
La sobrec’ - jen vera fest’ !
La botelojn for de l’ hejmo -
kristnaskfesto estas pest’.

Kaj neniam plu mi diru :
Venu, ho, Jesuĉjo, min.
Mi prefere morten iru
ol al buĉfest’ kun inklin’.

Mi ne preĝu plu kun petoj
do al Sankta Virgulin’.
Ĉe l’ eksplodoj de l’ raketoj
sentis mi - vent’ turnis sin !

Mi neniam plu nur revu !
Malutilis revfervor’.
Mi ribelu kaj min levu :
Ek ! La kristnaskarbon for !

Sama rubriko :


puce Kaiser : Pacon ne nur je Kristnasko

puce Ringelnatz : Donacado

puce Vohla : Kristnasko minacas

puce Kaiser : Kristnaska aĉetorgio

puce  Kaiser : Ek ! La kristnaskarbon for !

puce Eichendorff : Kristnasko

puce Anonimulo el Brazilo : Ĉiufoje...

puce Geibel : Softe falas la neĝ’

puce Marie Hankel : Sankta nokto




Supren