sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Marie Hankel : Sankta nokto

rimpoemo




Marie Hankel
Sankta nokto


1.
Sankta nokto, lumo hela,
Ĉiujare vi revenas,
Vi la vivon igas bela,
Vi la homojn ame benas.

2.

Vi alportas belajn horojn
Al la familia rondo,
Vi ĝojigas homajn korojn
Ĉie en la vasta mondo.

3.
Vi parolas pri la amo,
Pri kuraĝo kaj espero,
Ekbruliĝas nova flamo,
Nova lumo nun sur tero.

4.
Sub la bela, verda stelo,
Sankta nokto, ni vin festas !
Nia ideala celo
Paco, amo, ĝojo estas !

La Verda Espero 2-a jarkolekto, decembro 1912, n-ro 10.


PS : Eblas, ke aktualaj legantoj miras, ke mi publikas la poemon nur nun. Nu, mi ĝuste nun unuafoje legis ĝin. Do, kion fari ? La poemo estas por vi fakte postkristnaska donaco.

Gloso : Marie = Marinjo

.
La poŝtoficisto alportis la pakedon nur post Kristnasko ! Kaj ankaŭ mi uzas do la okazon deziri ankoraŭ ĉion bonan por la pasinta Kristnasko ! Eĉ post la festo ! Ĉar vi transvivis la streĉigan feston kaj eĉ Silvestron, kara leganto, bonŝancu plu tiel !

Kun estimo, H-G. Kaiser !

Sama rubriko :


puce Kaiser : Pacon ne nur je Kristnasko

puce Ringelnatz : Donacado

puce Vohla : Kristnasko minacas

puce Kaiser : Kristnaska aĉetorgio

puce  Kaiser : Ek ! La kristnaskarbon for !

puce Eichendorff : Kristnasko

puce Anonimulo el Brazilo : Ĉiufoje...

puce Geibel : Softe falas la neĝ’

puce Marie Hankel : Sankta nokto




Supren