La 88-a Kongreso de SAT okazis en Nitro en Slovakio de la 8-a Ä is la 15-a de aÅgusto 2015.
La SAT-Kongreso
– elektis kiel kongresurbon de 2016 Hercbergon en Germanio (Herzberg am Harz),
– alvokas la SAT-anojn sendi sugestojn por pliriĉigi la programon de tiu venonta SAT-kongreso- (ekzemple invitante sociajn aÅ laboristajn aktivulojn) kaj atentigas pri la neceso plej multnombre partopreni, ankaÅ pro la graveco de la urbo en la Esperanta komunumo,
– rememorigas pri la ekzisto de helpofonduso por tiuj, kiuj bezonas financan helpon por partopreni la kongreson,
– bonvenigas la inviton kongresi en Kragujevac’, Serbio, en 2017 kaj transdonas al la PK la taskon esplori kongreseblecojn en Svedio en LeÅ efoÅ ’ (Lesjöfors) kaj en Tunizio,
– petas SAT-anojn, kiuj planas ĉeesti la Universalan Kongreson aÅ aliajn gravajn aranÄ ojn, plej frue anonci ĉu ili pretas kunlabori en la SAT-prezentoj aÅ transporti materialon por pli bone kunordigi la taskojn.
La SAT-Kongreso
– konstatas ke Sennaciulo multe pliboniÄ is dum la lastaj monatoj kaj gratulas la redaktoskipon,
– instigas la SAT-anojn daÅre kontribui al Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo, ĉu per verkado kaj sendado de artikoloj aÅ bildoj, ĉefe pri la situacio en landoj kaj regionoj kun socipolitikaj problemoj kaj pri projektoj trovi alternativajn solvojn, ĉu per kunordigado de jam proponitaj temdosieroj,
– petas al la SAT-anoj riĉigi la SAT-retejon, por kio oni aranÄ is vikisimilan metodon rekte kontribui,
– petas al la SAT-anoj kunlabori por la projektoj de SAT-EFK kaj specife kontribui aÅ serĉi kontribuantojn por prezenti mozaikan rigardon al la unua mondmilito pere de kolektiva verko pri Ä i kaj ekzemple el landoj kiel Italio, Rusio, Balkanio, Britio ktp.,
– instigas pluan kunlaboron inter SAT kaj E@I, ekzemple por reta kaj poÅ telefona uzado de PIV, kaj sugestas ke ankaÅ la poÅ telefona aplikaĵo estu senpaga, kaj instigas SAT-anojn aktive partopreni en la monkolekta kampanjo por financi tiun projekton,
– petas paperajn reeldonojn de nova kolorbilda Plena Ilustrita Vortaro kaj de nova mola portebla Plena Vortaro,
– invitas membrojn ĉefe ekster Francio kandidatiÄ i kiel estontaj respondeculoj de SAT,
– petas de la membroj akurate pagi sian kotizon kaj konsideri ke krom pago al la landa peranto ankaÇ” eblas rekte pagi al SAT,
– kaj petas de la landaj perantoj laÅeble precizigi siajn bankinformojn aldonante IBAN kaj BIC.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
PoÅ tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiÄ i kun SAT-anoj en Parizo, informiÄ u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aÅ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paÄ o, skribu al paÄ o-aranÄ ulo.