Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Deklaracio pri sennaciismo (2001-07-20)
puce Deklaracio pri Sennaciismo (ja - 日本語)
puce Leteroj de E. Lanti
puce Manifeste des Anationalistes (fr)
puce Manifesto de la sennaciistoj (E. Lanti)
puce Manifesto de la Sennaciistoj (ja)
puce Manifesto of Non-Nationalists (en)
puce Manifiesto de los anacionalistas (es)
puce Sennaciisma Frakcio de SAT rekonstituiĝis (2001-07-28)
puce Statuto de la Asocio por Ununura Demokrata Ŝtato en Palestino/Israelo
puce Tekstoj kaj TTT-paĝoj de unuopaj frakcianoj
puce Vortoj de k-do E. Lanti

Sennaciisma Frakcio de SAT rekonstituiĝis (2001-07-28)

Ĉi tiu komunikaĵo estis dissendita 2001-07-28 post la rekonstituiĝo de la Sennaciisma Frakcio.

Sennaciisma Frakcio de SAT rekonstituiĝis

La Sennaciisma Frakcio de SAT, kiu dormis dum jaroj, estis reestablita ĉe la ĵusa SAT-Kongreso en Nagykanizsa (Hungario). Grupo de proksimume dek frakcianoj kaj aro de observantoj kunvenis vendrede, 2001-07-20. Oni konstatis kreskantan intereson pri revivigo de la frakcia laboro, montriĝinta komence de julio per la starigo de la dissendolisto Sennaciismo ĉe www.yahoogroups.com.

La kunvenantoj diskutis tekston de Deklaracio pri sennaciismo, kiu klarigas la taskon de la sennaciisma frakcio. Ĝi eldiras i.a., ke la naciismo estas "unu el la bazaj elementoj de la nuntempa socia sistemo", narkotilo, per kiu la ekspluatistoj obeigas siajn servistojn, kaj afero, kiun la frakcio kontraŭbatalu kaj ĉe esperantistoj kaj ĉe neesperantistoj. Pliaj diskuttemoj de la kunveno estis la rilatoj kun simpatiantaj ne-SAT-anoj kaj la nocioj "raso", transnaciismo kaj mondcivitanismo.

La memstara sennaciisma agado utilos ankaŭ por malhelpi la identigadon de la fakte tre diverstendenca SAT kun la sennaciismo. Tiu konfuzo oftas ekster la SAT-medio.

Oni konstatis la bezonon de regula bulteno kaj TTT-ejo, sed ankoraŭ ne faris pri tio konkretan decidon. Interna komunikilo restas la dissendolisto, kiun akompanu regula perpoŝta havigo de mesaĝoj al ne-retligitaj membroj (pri kio oni kontaktu Gary Mickle (gmickle_ĉe_nexgo.de), Brüsseler Str. 6, DE-13353 Berlin). la frakcio disponas spacon en Sennaciulo kaj kiel jam pli frue en Laŭte ! por pliaj komunikoj.

La frakcia adreso estas ĉe : Djémil Kessous (dkessous_ĉe_club-internet.fr), 38 rue du Capitaine Cocart, FR-91120 Palaiseau.

[La frakcia adreso ne plu estas la supre indikita. (2012-07-21)]

ĝisdatigo de 2012-07-21

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio