Ĉiujare la proponkomisiono estas taskita pri redaktado de gazetartikolo, kiu povu esti tradukita, adaptita kaj sendita al diverslingvaj laboristaj gazetoj kun la kongresa deklaracio. Komplementoj, korektoj kaj sugestoj pri la ĉi-suba propono plu estas bonvenaj, same kiel informoj pri reagoj levitaj de Ä ia dissendado.
La Å oseo senpere liganta Hercbergon kun la vilaÄ o Zibero (Sieber), okazejo de la 89-a Kongreso de SAT inter 2016-07-16 kaj 2016-07-23, estis fermita pro urÄ aj rekonstruaj laboroj. Multe pli longa, ĉ. 30-kilometra ĉirkaÅvojo kondukis tien serpentume tra la densaj arbaroj de la Harca montaro (suda Malsupra Saksio, norde de Gotingeno). Veturigado de kongresanoj inter Zibero kaj Hercbergo estis improvizita, iom komplikita, sed feliĉe Ä i iel-tiel funkciis. Harco estas la plej montara regiono en la norda duono de Germanio, turisme populara. Spuroj de la mezepoke kaj ankaÅ poste floranta minado, kiu elterigis precipe arÄ enton, plumbon kaj zinkon, diversloke videblas.
Por ke asocio estu tutmonda, ne sufiĉas nomi Ä in tia. La SAT-anoj estis Ä is nun distribuitaj tra la mondo kiel la ne SAT-aj samlingvanoj : geografie neekvilibre, eÅropcentre. Ĉi-foje okazis kvalita salto rilate diverskontinentecon de la partoprenantaro, kiel decas por asocio nomanta sin “tutmonda†: el Nepalo, Koreio, Ĉinio, Japanio po pluraj, po unu el Senegalo, Malagasio, AÅstralio. Entute aliÄ is 85 homoj el 21 landoj. Jam delonge viglas SAT-vivo en Suda Koreio, kaj tial estis senkontesta la decido okazigi laÅ ilia propono la venontan SAT-kongreson en Seulo. Äœi estos la unua en Azio.
Traktitaj dum la laborkunsidoj estis kutimaj administraĵoj pri agadraporto, financoj, membraro. KaÅzis viglan diskuton, ke en la asocia revuo, Sennaciulo, aperis dum la jaro artikoloj kun tikla enhavo. Tio estis okazo por reemfazi, ke SAT, kvankam kun klara radikale maldekstra orientiÄ o, havas tre malferman supertendencan funkciadon, kiu ebligas, ke ĉiuj anoj (kaj ankaÅ nemembroj, kadre de la revuo) povas esprimi proprajn opiniojn kaj prezenti siajn argumentojn sen timi pri cenzurado pro “politika nekorekteco†. Tamen restas iom da disopinieco : iuj pledas por praktike senrestrikta esprimrajto, dum aliaj substrekas, ke la ekzistanta jam larÄ a esprimlibereco havas limojn, kiujn fiksas la Ä enerala sennaciece proletesperantista kadro de la statuto. Tiu temo estis pludebatita dum laborgrupoj, kiuj pritraktis ankaÅ evoluigon de la retejo, kontaktotenadon kun senperantaj membroj kaj rilatadon kun fratasocioj (esperantistaj aÅ ne).
Prezentis novan dramon – La kredito de Jordi Galcerán en traduko de Georgo Handzlik – Georgo Handzlik kaj SaÅ a Pilipovic (teatro Verda Banano) : vivece aktoratan, amuzan de la komenco Ä is la fino.
Distraj estis ankaÅ tri muzikaj vesperoj (krom improvizitaj kanto-ludadoj kelkope kaj eksterprograme iniciate de kongresanoj). Unu germanlingva kun folklora grupo el la vilaÄ o mem, La Zibervalanoj, kun menciinde impresa jodlistino kaj fine interpretado far studanto el Ukrainio de propraj komponaĵoj. Du esperantlingvaj, unu la unuan vesperon kun Ralf’ Glomp’, sed kiu tute ne ebligis interkonatiÄ on, kvankam Ä i estis ĉi-pretende anoncita. Dua estis kant-recitalo de Ä´ak’ LepÅil’ kun akompanado klarneta de SerÄ o Sir’, kiu ebligis reaÅdi multajn klasikaĵojn, inter kiuj kelkajn engaÄ itajn kanzonojn el francia kaj italia repertuaroj.
El kultura flanko, la kongreso ebligis pere de sia libroservo akiri multajn librojn, T-ĉemizojn kaj aliajn varojn (kiel la DVD pri Esperanto-movado, spektebla laÅ 22 malsamaj lingvoj), kaj ankaÅ malkovri novaĵojn ĉijare eldonitajn de la eldonkooperativo, kiel originala bildstrio, La Rejnoro laÅ Rikardo Vagnero, kreita de SerÄ o Sir’ el fidela traduko de Georgo Lagranĵ’.
La lasta vespero estis kongresana partopreniga vespero, kantvespero plus aÅkcio.
BedaÅrinde forsaltis planita spektigo de filmo pri astronomio pro longa prezento, kvankam interesa, pri sperto en Nepalo… sed far kongresano el Germanio, dum estintus pli trafe aÅdi rekte el la buÅ o de ĉeestantaj nepalanoj mem.
Inter la organizaj fuÅ etoj (pri kunsid-salonoj estis ofte problemoj de multfojaj translokiÄ oj) aparte edifa estis tio, ke plejmulto el prezentantoj de kongresaj kontribuoj eĉ ne sciis Ä is sia alveno surloke pri enprogramigo de propra propono, kaj ke korea kamarado, pentristo, devis rezigni unu el siaj (pri portretado de Zamĉjo), ĉar ambaÅ liaj prezentoj estis programitaj samtempe. Aliflanke, la prezento de alia kongresano estis programita dufoje dum la semajno (el kiuj unu kiam la prezentanto ankoraÅ ne ĉeestis…) !
Tuttaga ekskurso kondukis al Hanovro, la ĉefurbo de Malsupra Saksio. Duontaga ekskurso al Hercbergo komenciÄ is en la kastelo de la velfoj, kaj kondukis plu, por multaj tre memorinde, al vidindaĵoj specifaj de la “Esperanto-urbo†. Ne povas ne imponi, ke vizitanto en Hercbergo nepre altrafas ĉie Esperanto-rilatajn Å ildojn jam okaze de simpla promenado en la urbo.
Kunsidis pluraj SAT-frakcioj. La kunvenon de la Vegetara Frakcio partoprenis kaj frakcianoj kaj scivoluloj. AÅdiÄ is dum la diskuto tuta gamo de motivoj por vegani (etikaj, ekologiaj, sanrilataj), vegetari kaj ĉiomanÄ adi (kutimoj de familianoj kaj la tuta socia ĉirkaÅantaro, malcerto pri la sanefikoj de vegana manÄ maniero). MontriÄ as, ke esperantistoj kaj aparte SAT-anoj estas “fruadoptantoj†de la nun ĉie disvastiÄ anta vegana vivmaniero.
Rob Moerbeek prelegis antaŠgranda grupo pri mondfederismo : koncepto neidenta, sed idee paralela al la en SAT disvastigita sennaciismo de kelkaj, kaj la malnaciemo de la tuta asocio. Ĉiam multnombre partoprenis esperantistoj en ĉi tiu movado, interalie pere de la Universala Ligo fondita en 1942. Similsence agadas la movado de Mondcivitanoj (ankaŠkun parte esperantista membraro).
Multaj prelego-debatoj rekte-nerekte tuÅ is nun neeskapeblan temon : ekologiismon/medi-protektadon. Gi’ Marteno (Guy Martin) pri Klimat-Å anÄ o kaj kapitalismo kun atentigo pri temposkaloj rilate rapidecon de la Å anÄ oj en la lastaj du jarcentoj kompare kun antaÅaj samgrandaj Å anÄ oj disvolviÄ intaj dum pluraj jarmiloj. Arko parolis pri ekologiaj sekvoj de la multiÄ o de trafiko en Ĉinio kaj la agado de la Å tato por plibonigi la aerkvaliton. Bert’ de Vit’ (de Wit) pri eblaj scenaroj por verda estonto (ekologie sed ankaÅ esperantomovade) kaj kiel antaÅvidi kaj agadi taÅge fronte al diversaj tendencrompoj. Andreas’ Langholf’ pri Unu mondo kaj justa komerco kun gustumigo de “juste†etikeditaj kafo, sukoj kaj ĉokolado. Prelego-debato de Vito Markovo pri bestaj rajtoj vekis disopiniecon – ne mirinde ĉe koncepto, kiu eĉ ĉe maldekstruloj ne jam apartenas al la komuna ideostoko. LaÅprograme devus esti prezento pri eko-vilaÄ oj, sed ankaÅ Ä i fakte ne okazis.
En la programeroj iel rilataj al ekologio indas mencii frakciajn kunsidojn de la Vegetara Sekcio kaj Verduloj, kaj la prelego-debaton pri bestaj rajtoj, kiu diskutigis la homan rolon en “(mis)regulado†de populacioj (ne nur pri sovaÄ bestoj, sed ankaÅ pri miliardoj da individuoj bredataj por homa konsumado).
La multeco de temoj ektuÅ itaj en la kunvenoj kaj prelegoj respeguliÄ as en la kongresa Deklaracio, en kiu du ĉefaj emfazoj konstateblas : la ekologia damaÄ o, notinde la klimata Å anÄ iÄ o, sekvanta el la kapitalisma kreskismo, kaj la neceso respekti la rajton de migrantoj kaj rifuÄ antoj cirkuli kie ajn en la mondo libere.
Tre taÅga montriÄ is la hotelo, kie okazis plejmulto de la kongreso. Nekutime komforte estis havi eblon senpere rilati kun hotelestro, kiu mem estas esperantisto.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
PoÅ tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiÄ i kun SAT-anoj en Parizo, informiÄ u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aÅ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paÄ o, skribu al paÄ o-aranÄ ulo.